关闭的
Uzado de la sufikso -um-.
从 Jxusteno, 2019年11月28日
讯息: 19
语言: Esperanto
sergejm (显示个人资料) 2019年11月29日下午1:36:36
Do, kio povus signifi patrumo? Ĉu "patro aŭ patrino"? Tute ne!
Sed ekz. aro da personoj, kiuj kune zorgas pri sia infanoj.
Jxusteno (显示个人资料) 2019年11月29日下午1:55:13
sergejm:mastrumo £ Aro da personoj, loĝantaj en la sama domo, havantaj komunan ekonomion k rigardataj kiel unuo de konsumantoj.La sufikso -um- estas sufikso sen difinita signifo. Oni povas uzi ĝin tiam, kiam la aliaj afiksoj ne taŭgas.
Do, kio povus signifi patrumo? Ĉu "patro aŭ patrino"? Tute ne!
Sed ekz. aro da personoj, kiuj kune zorgas pri sia infanoj.
La ekzemplo, donita de vi ne senigas nin je la rajto uzi la sufikson -um- kiel seksneŭtrigilon, ĉar en diversaj okazoj la sufikso -um- povas havi diversajn signifojn.
Jxusteno (显示个人资料) 2019年11月29日下午2:01:30
Zam_franca (显示个人资料) 2019年11月29日下午8:13:52
Jxusteno:La vorto patrumo en la signifo, prezentata de mi, estas ne "patro aŭ patrino", sed patro aŭ patrino aŭ neduumulo en tia rilato.Jes. Prezentata de vi. Sed ne estas la vera signifo : "um" ne havas veran signifon. Vi ne povas uzi tion ĉiufoje vi bezonas paroli pri iu neduumulo! Nur diri neduumul-patro! Akceptu la esperantan gramatikon aŭ ne parolu Esperanton! Estas nur unu lingvo!
Jxusteno (显示个人资料) 2019年11月29日下午8:51:19
Avantaĝo de ĉi tiu vortfarado estas tio, ke por ĝi ne estas necesa oficialigo, la sufikso -um- ja jam nun estas oficiala.
Jen estas listeto de jam nun oficiale uzeblaj seksneŭtraj vortoj:
av/um/o
edz/um/o
fianĉ/um/o
fil/um/o
frat/um/o
fraŭl/um/o
knab/um/o
kuz/um/o
nep/um/o
nev/um/o
onkl/um/o
patr/um/o
sinjor/um/o
vidv/um/o
vir/um/o
Jxusteno (显示个人资料) 2019年11月29日下午8:54:07
Zam_franca (显示个人资料) 2019年11月30日上午8:24:24
jxusteno: Kiel ĝi ne funkcias? Ĉu vi volas, ke oni ne uzu la Fundamentan sufikson -um-?"Um" havas neklaran signifon. Ĝi ne ekestis al cele paroli genro-neŭtrale. Mi jam klarigis tion, "um" ja ne klaras. Plie "onklo" ne estas genro-neŭtrala, do kial "onklumo" estus tiel, sciante ke "onklinumo" eblas ekzisti??
Lernu.net bone klarigas :
Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos.
"Patrumo", "Kuzumo" ktp, al mi signifus ankaŭ iun neklaran viran specon de familiano... Unuvorte, "neduuma patro" taŭgas ege pli.
Jxusteno (显示个人资料) 2019年11月30日上午8:33:09
Zam_franca:Jen mia respondo el alia forumo :onklumo ne nepre signifas onklo aŭ onklino aŭ neduumulo en tia rilato, sed ĝi povas signifi tion ĉi.jxusteno: Kiel ĝi ne funkcias? Ĉu vi volas, ke oni ne uzu la Fundamentan sufikson -um-?"Um" havas neklaran signifon. Ĝi ne ekestis al cele paroli genro-neŭtrale. Mi jam klarigis tion, "um" ja ne klaras. Plie "onklo" ne estas genro-neŭtrala, do kial "onklumo" estus tiel, sciante ke "onklinumo" eblas ekzisti??
Lernu.net bone klarigas :
Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos.
"Patrumo", "Kuzumo" ktp, al mi signifus ankaŭ iun neklaran viran specon de familiano... Unuvorte, "neduuma patro" taŭgas ege pli.
Jxusteno (显示个人资料) 2019年11月30日上午8:41:41