Kion Filipeto diris
viết bởi Zam_franca, Ngày 01 tháng 12 năm 2019
Tin nhắn: 22
Nội dung: Esperanto
Zam_franca (Xem thông tin cá nhân) 14:07:26 Ngày 01 tháng 12 năm 2019
En 2016, en sia artikolo « L'espéranto, une langue qui dépasse les frontières » (Esperanto, lingvo kiu preterpasas landlimojn), li deklaris la jenan aferon : «Les débutants en espéranto ont souvent des idées pour « améliorer » la langue, sans savoir qu’elle est déjà utilisée depuis bientôt 130 ans : changer tel ou tel aspect de l’espéranto n’est pas plus possible que supprimer les genres en français. » ('La novbakitaj ofte pensas pri «plibonigi» la lingvon, senscie, ke ĝi jam estas uzataj ekde baldaŭ 130 jaroj : ŝanĝi aŭ tian aŭ tian aspekton de Esperanto ne pli eblas ol forigi la genrojn en la franca').
Tion Filipeto diris.
Jxusteno (Xem thông tin cá nhân) 15:07:11 Ngày 01 tháng 12 năm 2019
Esperanto ja estas vivanta lingvo.
sergejm (Xem thông tin cá nhân) 15:47:22 Ngày 01 tháng 12 năm 2019
neglekti = lasi ne farita, ne atentata, ne zorgita ≠ malŝati
Oni povas konfirmi ne nur dirante "jes"
Sufikse "vir" oni uzas por nomi fantaziajn bestojn: bovviro = minotaŭro, kaproviro = faŭno, ĉevalviro = kentaŭro
Sed jes, Esperanto estas vivanta lingvo.
Sed ankaŭ veras, ke multaj komencantoj iom lernante la lingvon, eĉ ne bone sciantaj ĝin, tuj provas ŝanĝi ĝin. Tio ne estas natura ŝanĝo.
Jxusteno (Xem thông tin cá nhân) 15:52:02 Ngày 01 tháng 12 năm 2019
sergejm:peruko = artefarita hararo ≠ hararoEble vi ne disputos kun la Universala Vortaro (parto de la Fundamento de Esperanto)...
neglekti = lasi ne farita, ne atentata, ne zorgita ≠ malŝati
Oni povas konfirmi ne nur dirante "jes"
http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/un...
ŝat' estimer | esteem | viel halten, grossen Werth legen | дорожить | cenić, oceniać, szacować.
mal'ŝat' négliger | neglect | gering schätzen, vernachlässigen | пренебрегать | zapoznawać.
har'ar' perruque | periwig | Perücke | парикъ | peruka.
jes'ig' confirmer | confirm | bestätigen | подтверждать | potwierdzać.
Jxusteno (Xem thông tin cá nhân) 15:56:39 Ngày 01 tháng 12 năm 2019
sergejm:Bonvolu rigardi la lingvan respondon n-ro 17:
Sufikse "vir" oni uzas por nomi fantaziajn bestojn: bovviro = minotaŭro, kaproviro = faŭno, ĉevalviro = kentaŭro
"La nomo de bestoj signifas ankaŭ la viran sekson; la vorton “viro” (ekzemple “bovoviro”) mi aldonas nur en okazo de ekstrema neceseco."
https://tekstaro.com/
Jxusteno (Xem thông tin cá nhân) 15:58:01 Ngày 01 tháng 12 năm 2019
https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/afiks...
sergejm (Xem thông tin cá nhân) 16:03:04 Ngày 01 tháng 12 năm 2019
Zam_franca (Xem thông tin cá nhân) 16:11:26 Ngày 01 tháng 12 năm 2019
Jxusteno (Xem thông tin cá nhân) 16:12:21 Ngày 01 tháng 12 năm 2019
sergejm:Legante Universalan Vortaron, memoru ke la franca kaj ĉiuj aliaj lingvoj, en kiujn ĝi tradukas Esperantajn vortojn, ankaŭ ŝanĝiĝis, kaj vi devas rigardi kion la franca vorto signifis en la komenco de XXa jarcento. Por la rusa ĉi tio estas evidenta - nun oni eĉ ne uzas literon ѣ, kiu estas uzata en Universala Vortaro.Ĉu la signifoj de la anglaj kaj francaj tradukoj ambaŭ ŝanĝiĝis, kvankam daŭre estas tradukoj unu de la alia?
Jxusteno (Xem thông tin cá nhân) 16:14:58 Ngày 01 tháng 12 năm 2019
Zam_franca:Matthieu/Filipeto ne parolis pri kelkaj novaj vortoj, li parolis ĉefe pri gramatiko : ekzemple, al cele perfektigi la lingvon, kial ne forigi akuzativon, kial ne ŝanĝi la tutvortaron, kial ne ŝanĝegi la gramatikon, ktp... Kaj la kialo estas, ke Esperanto ne estas tiel ŝanĝebla.Certe la dekses gramatikaj reguloj estas tre stabilaj.