前往目錄

Ĉu vi uzas la pronomon "ci"?

貼文者: Jxusteno, 2019年12月2日

訊息: 42

語言: Esperanto

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月2日下午2:30:00

En la Universala Vortaro estas la pronomo "ci", sed tiu ĉi pronomo kredeble preskaŭ neniam estas uzata, ĉu vi iam ajn estas uzinta ĝin?

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月2日下午2:32:28

Cetere, ĉu vi pli ofte renkontas la oficialan pronomon "ci" aŭ la neoficialan pronomon "ri"?

Nala_Cat15 (顯示個人資料) 2019年12月3日下午7:55:33

Mi uzas ĝin. Precipe kun homoj kiujn mi ne komprenas kiel serioza aŭ kun mia hundo. Ĝi estas neformala versio de "vi"tial laŭ mi, mia uzo de "ci" havas sencon, sed eble ne laŭ aliuloj. Mi uzas la vorton "Ci" pli ol "ri". Mi neniam havas kialon por uzi "ri". Kutime, mi ne ŝatas reformojn kaj mi ŝatas Esperanton kiel ĝi estas nune. Senrilate, mi ankaŭ uzas la sufikson "-ul-" kun mia hundo.

Metsis (顯示個人資料) 2019年12月5日上午8:53:41

Nala,

Supozu,m ke via hundo nomiĝas Alfie, esperante Alfo. Ĉu vi alvokas ĝin per "Ci, Alfulo, ne mordu miajn pantoflojn!"? ridulo.gif

Ĉu vi ne antaŭe havis katon kiel profilbildo? Ĉu vi ankaŭ havas katon?

Metsis (顯示個人資料) 2019年12月5日上午8:56:49

Pri ci…

Mi volus uzi ci en neŭtrala senco, sed mi scias, ke multaj esperantistoj ne konas la vorton aŭ la vorto ne estas neŭtrala por tiuj, kiuj konas ĝin. Do mi ne uzas la vorton.

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年12月5日下午5:59:29

Mi estas kontraŭ la uzado de tiu vorto. En la franca, "ci" estas "tu", "vi" estas "vous". Se oni diras "vous" al oniaj amikoj, estas mokinda. Sed uzi "tu" parolante al nekonatuloj aŭ respektenduloj (ekzemple onia ĉefulo) estas nefarenda.
La angla sistemo estas pli universala kaj tial pli bona laŭ mi. Unu pronomo por ĉiu

Iru en la paĝon "pronomo" en vikipedio. Vi vidos, ke identigeblaj SAT-anoj skribis "burĝan movadon" al cele nomigi la Universalan Esperanto-Asocion!

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月5日下午6:39:21

Zam_franca:Mi estas kontraŭ la uzado de tiu vorto. En la franca, "ci" estas "tu", "vi" estas "vous". Se oni diras "vous" al oniaj amikoj, estas mokinda. Sed uzi "tu" parolante al nekonatuloj aŭ respektenduloj (ekzemple onia ĉefulo) estas nefarenda.
La angla sistemo estas pli universala kaj tial pli bona laŭ mi. Unu pronomo por ĉiu

Iru en la paĝon "pronomo" en vikipedio. Vi vidos, ke identigeblaj SAT-anoj skribis "burĝan movadon" al cele nomigi la Universalan Esperanto-Asocion!
La vorto "ci" estas en la Fundamento, sed estas preferinde laŭeble eviti tiun ĉi pronomon.
Nu, oni povas diri ci al Dio, se oni volas uzi koncerne Lin ununombran pronomon. Sed tute ne uzi la pronomon ci, uzante anstataŭ ĝin la pronomon vi, ankaŭ estas laŭgramatike tute ĝuste (eble eĉ preferinde).

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月5日下午6:45:05

Ekzemple, la angla thou ("ci") kredeble estas uzata preskaŭ nur, kiam oni preĝas.

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月5日下午6:49:31

Ĉu la vilaĝanoj kaj nobeloj ne povas iĝi membroj de UEA? Ĉu ĝi estas nur por la burĝoj?

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月5日下午6:53:37

Metsis:Pri ci…

Mi volus uzi ci en neŭtrala senco, sed mi scias, ke multaj esperantistoj ne konas la vorton aŭ la vorto ne estas neŭtrala por tiuj, kiuj konas ĝin. Do mi ne uzas la vorton.
La pronomo ci estas ununombra duapersona pronomo, dum la pronomo vi jen estas ununombra, jen multenombra depende de la kunteksto.
Mi ne komprenas, pri kiu neŭtraleco temas.

回到上端