Mesaĝoj: 42
Lingvo: Esperanto
Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-06 16:03:28
Metsis:Eble tiel estus pli facile. La "malĝentileco" de "ci" estas kaŭzita de kelkaj naciaj lingvoj.nornen:Estus bele, se "ci" estus ununombra pronomo kaj "vi" multenombra pronomo, sen signifo de ĝentileco, mildeco, ktp.Precize mi celis tion, kiam mi diris, ke bedaŭrinde "ci" ne estas neŭtrala, sen signifo de ĝentileco, mildeco ktp,
"Vi" ja iel rompas la Esperantan pronomsistemon, estante la ununura pronomo (eble vorto), kiu estas samtempe ununombra kaj multenombra.
Kiel la afero staras en la finna kaj sveda?
Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-06 21:00:58
Ci-diro montras nek mokon nek intimecon, la formo estas neŭtrala, egaleca.
Mi kredas, ke la situacio estas simila en ĉiuj landoj en Nordio.
Fine notu, ke multaj junuloj en Finnlando ne eĉ scipovas kiel vi-diri.
nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-06 22:50:01
Metsis:Fine notu, ke multaj junuloj en Finnlando ne eĉ scipovas kiel vi-diri.Kion faras tiaj junuloj, kiam parolas kun pli ol unu persono?
- - - -
Ŝerco:
(Unue mi volis pentri landobulojn (country balls), tamen mi estas pigra kaj tial bonvole imagu ilin. )
(nur nominativoj)
Esperanto: Kiel vi diras "vi"?
Angla: You!
Finna: Sinä? Te?
Pola: Ty? Wy?
Norvega: Du? Dere?
Rusa: Ты? Вы?
Germana: Du? Ihr? Sie?
Hispana: Tú? Vos? Usted? Ustedes? Vosotros? Vosotras?
Kekĉia: ?
Japana: お前?君?貴方?貴様?君たち?諸君?貴殿?そちら様?貴職?貴方々?方々?己?汝?手前?貴君?座右?お宅?仁兄?我主?諸姉?諸子?我殿?爾汝?者ども? *kapo eksplodas*
sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-06 23:13:32
Vi-diro kiel estimo aperis multe poste.
Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-07 22:14:13
Metsis:Mi scias, ke gejunuloj Finnlande ne devas "viumi" (france vouvoyer : uzi vous, vi) kiam ili parolas al siaj geprofesoroj. Ŝajnas stranga, sed tamen provi tiun metodon en kelkaj kolegioj aŭ liceoj estas certe farindaĵo.
Fine notu, ke multaj junuloj en Finnlando ne eĉ scipovas kiel vi-diri.
Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-07 22:19:51
Pola: Ty? Wy?Se kiel en la rusa y estus elparolita same la esperanta litero u, do tiu pollingva sistemero ja samegas la franca!!
nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-07 22:25:16
sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-07 23:23:07
Christian04 (Montri la profilon) 2019-decembro-08 10:50:49
Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-08 12:07:50
Christian04:Mi ne volas uzi la vorton "ci," ĉar ĝi estas malnova vorto ne estus en la lingvo hodiaŭ, mi ŝatas "ri,".Saluton,
la vorto "ri" estas neoficiala. Oni malofte bezonas ĝin. "Li" aŭ "tiu" estas pli rekomenditaj vortoj. Mi persone nur uzas "ri" al cele paroli pri neduumulo, sed mi ankoraŭ neniam bezonis uzi ĝin.
Ŝajnas, ke vi estas novbakita (=komencanto), do mi konsilas al vi uzi vortaron de lernu (kial ne la anglalingva vortaro se la vortaro en la dana ne estas sufiĉe granda) por kompreni mian tekston.