Więcej

Ĉu vi uzas la pronomon "ci"?

od Jxusteno, 2 grudnia 2019

Wpisy: 42

Język: Esperanto

Jxusteno (Pokaż profil) 6 grudnia 2019, 16:03:28

Metsis:
nornen:Estus bele, se "ci" estus ununombra pronomo kaj "vi" multenombra pronomo, sen signifo de ĝentileco, mildeco, ktp.

"Vi" ja iel rompas la Esperantan pronomsistemon, estante la ununura pronomo (eble vorto), kiu estas samtempe ununombra kaj multenombra.
Precize mi celis tion, kiam mi diris, ke bedaŭrinde "ci" ne estas neŭtrala, sen signifo de ĝentileco, mildeco ktp,
Eble tiel estus pli facile. La "malĝentileco" de "ci" estas kaŭzita de kelkaj naciaj lingvoj.
Kiel la afero staras en la finna kaj sveda?

Metsis (Pokaż profil) 6 grudnia 2019, 21:00:58

Dum la 1970-jaroj oni komencis en Svedio ci-diri al ĉiuj. Ĉi tiun kutimon oni parte kopiis en Finnlando. Poste oni re-konservativiĝis en Svedio kaj mi pensas, ke nuntempe oni havas preskaŭ similan kutimon en ambaŭ landoj. Oni vi-diras al ŝtatestro kaj altranga membro de eklezioj minimume publike, en intervjuoj. Kelkfoje oni vi-diras al maljunuloj, sed ili ofte ne volas tian formalecon. Mi kredas, ke oni avertas formalecon plie en Finnlando ol en Svedio.

Ci-diro montras nek mokon nek intimecon, la formo estas neŭtrala, egaleca.

Mi kredas, ke la situacio estas simila en ĉiuj landoj en Nordio.

Fine notu, ke multaj junuloj en Finnlando ne eĉ scipovas kiel vi-diri.

nornen (Pokaż profil) 6 grudnia 2019, 22:50:01

Metsis:Fine notu, ke multaj junuloj en Finnlando ne eĉ scipovas kiel vi-diri.
Kion faras tiaj junuloj, kiam parolas kun pli ol unu persono?

- - - -

Ŝerco:

(Unue mi volis pentri landobulojn (country balls), tamen mi estas pigra kaj tial bonvole imagu ilin. ridulo.gif )
(nur nominativoj)

Esperanto: Kiel vi diras "vi"?
Angla: You!
Finna: Sinä? Te?
Pola: Ty? Wy?
Norvega: Du? Dere?
Rusa: Ты? Вы?
Germana: Du? Ihr? Sie?
Hispana: Tú? Vos? Usted? Ustedes? Vosotros? Vosotras?
Kekĉia: ?
Japana: お前?君?貴方?貴様?君たち?諸君?貴殿?そちら様?貴職?貴方々?方々?己?汝?手前?貴君?座右?お宅?仁兄?我主?諸姉?諸子?我殿?爾汝?者ども? *kapo eksplodas*

sergejm (Pokaż profil) 6 grudnia 2019, 23:13:32

En Novgorodaj betulbastaj leteroj oni foje uzas "vi", sed se vi rigardos adresan formulon, tie estas du adresatoj kaj tiu "vi" estas dunombra. Akkaŭ estas interese, ke dunombra "sinjoroj" estis "господа" (skribita mallongigita kun ~) kaj formis vokativon "господо", kiel ingenra ununombra substantivo.
Vi-diro kiel estimo aperis multe poste.

Zam_franca (Pokaż profil) 7 grudnia 2019, 22:14:13

Metsis:

Fine notu, ke multaj junuloj en Finnlando ne eĉ scipovas kiel vi-diri.
Mi scias, ke gejunuloj Finnlande ne devas "viumi" (france vouvoyer : uzi vous, vi) kiam ili parolas al siaj geprofesoroj. Ŝajnas stranga, sed tamen provi tiun metodon en kelkaj kolegioj aŭ liceoj estas certe farindaĵo.

Zam_franca (Pokaż profil) 7 grudnia 2019, 22:19:51

Pola: Ty? Wy?
Se kiel en la rusa y estus elparolita same la esperanta litero u, do tiu pollingva sistemero ja samegas la franca!!

nornen (Pokaż profil) 7 grudnia 2019, 22:25:16

Sxajnas al mi, ke pola y estas pli proksima al rusa ы.

sergejm (Pokaż profil) 7 grudnia 2019, 23:23:07

Rusa ы kaj pola y en multaj pozicioj konformas al u en la praindoeŭropa.

Christian04 (Pokaż profil) 8 grudnia 2019, 10:50:49

Mi ne volas uzi la vorto "ci," ĉar ĝi estas malnova vorto ne estus en la lingvo hodiaŭ, mi ĝatas "ri,".

Zam_franca (Pokaż profil) 8 grudnia 2019, 12:07:50

Christian04:Mi ne volas uzi la vorton "ci," ĉar ĝi estas malnova vorto ne estus en la lingvo hodiaŭ, mi ŝatas "ri,".
Saluton,
la vorto "ri" estas neoficiala. Oni malofte bezonas ĝin. "Li" aŭ "tiu" estas pli rekomenditaj vortoj. Mi persone nur uzas "ri" al cele paroli pri neduumulo, sed mi ankoraŭ neniam bezonis uzi ĝin.

Ŝajnas, ke vi estas novbakita (=komencanto), do mi konsilas al vi uzi vortaron de lernu (kial ne la anglalingva vortaro se la vortaro en la dana ne estas sufiĉe granda) por kompreni mian tekston.

Wróć do góry