본문으로

Kial oni en Esperantujo malmulte parolas pri la eksterduumaj genroj 🏳️‍🌈?

글쓴이: Jxusteno, 2019년 12월 3일

글: 17

언어: Esperanto

sergejm (프로필 보기) 2019년 12월 3일 오후 9:49:22

Nu, ekzemple en enketo de banka aplikaĵo estas kampo "sekso" kun elektoj "vira" aŭ "virina". Plej verŝajne, ĝi estas deviga. Se vi ne plenigas ĝin, la aplikaĵo konsilas al vi veni al al ofico de la banko. Se vi venos tien, laboristo de la banko nenion povos fari: la alpikaĵo de laboristo de banko ankaŭ havos saman devigan kampon kun samaj elektoj.

Jxusteno (프로필 보기) 2019년 12월 3일 오후 9:51:11

sergejm:Nu, ekzemple en enketo de banka aplikaĵo estas kampo "sekso" kun elektoj "vira" aŭ "virina". Plej verŝajne, ĝi estas deviga. Se vi ne plenigas ĝin, la aplikaĵo konsilas al vi veni al al ofico de la banko. Se vi venos tien, laboristo de la banko nenion povos fari: la alpikaĵo de laboristo de banko ankaŭ havos saman devigan kampon kun samaj elektoj.
Do, kion faru ekzemple la frostgenruloj?

Jxusteno (프로필 보기) 2019년 12월 3일 오후 9:53:23

Kaj ĉu en la dokumentoj temas pri la biologia sekso aŭ pri genro?

sergejm (프로필 보기) 2019년 12월 3일 오후 10:02:04

En dokumentoj estas dokumenta genro - en iuj kazoj ĝi povas esti ne sama, kiel biologia genro, sed verŝajne ankaŭ etas deviga.
Laboristo de banko simple petos vian dokumenton kaj plenigos la enketon kiel estas skribite tie.
Sen papereto vi estas insekteto (без бумажки ты букашка) - estas rusa proverbo.

Jxusteno (프로필 보기) 2019년 12월 3일 오후 10:05:40

En Fejsbuko elekteblas pli ol la du genroj... Ekzemple, "neutrois".

Zam_franca (프로필 보기) 2019년 12월 4일 오후 1:30:04

Se ne estas seksa orientiĝo, do kial meti la LGBT-flagon? Bonvolu ne miksi ĉion.

Jxusteno (프로필 보기) 2019년 12월 4일 오후 3:23:36

Zam_franca:Se ne estas seksa orientiĝo, do kial meti la LGBT-flagon? Bonvolu ne miksi ĉion.
GLAT+ estas ne nur la "netradiciaj seksaj orientiĝoj", sed ankaŭ la "netradiciaj" genroj...

다시 위로