Til innholdet

"Bolante bov-lakta" aŭ "bolanta-bov-lakta"

fra HappyMilkxD,2019 12 10

Meldinger: 12

Språk: Esperanto

HappyMilkxD (Å vise profilen) 2019 12 10 21:40:52

Saluton!
Ĉi-afiŝo estas rilata al mia alia afiŝo, "Frosta bova lakto" aŭ "frosta bov-lakto". Nun, mi devas traduki la vortgrupoj : "[angla participa statvorto] [angla adjektiva materialvorto]".

Ekzemple:
  • "boiling cow's milk"
  • "melted yak cheese"
  • "frozen black mamba poison"
  • "frozen honey bee royal jelly"
  • "molten bismuth bronze"
  • "boiling single-grain wheat beer"
Observu, ke ĉi-ekzemploj estas adjektivaj vortgrupoj.

Mi certe kredas, ke la vivulnomoj devus uzati kiel afiksoj ("bov-lakta", "gruntbovo-fromaĝa", "nigramambo-venena", "mielabel-reĝo-ĵelea", "unugrajn-tritik-biera").
Sed mi dubas, kiel uzi la statvortojn. Ĉu mi devus afiksi ilin al la substanc-vortoj (t.e. "bolante bov-lakta")? Aŭ, ĉu mi devus uzi ilin kiel adverbaj participoj (t.e. "bolanta-bov-lakta")?

Bonvolu opinii ankaŭ pri la uzado kaj la tradukado de la vivulnomoj.

sergejm (Å vise profilen) 2019 12 11 03:33:55

Substantivo estas: "bolanta bovlakto"
Ĝi estas neadjektivebla, uzu "de bolanta bovlakto" (komparu hisp. "de madera" - "ligna")

nornen (Å vise profilen) 2019 12 11 15:49:51

Mi opinias, ke kaj bovlakto kaj bova lakto eblas. Verŝajne ĉe vortoj tre longaj kiel mielabel-reĝo-ĵeleo oni preferu la duan varianton por eviti vortmonstrojn: abelreĝa ĵeleo.

La “statvorto” estos rekta adjektivo: bolanta bovlakto aŭ bolanta bova lakto. Tio tute eblas, ĉar tio, kio estas bolanta, estas la lakto kaj ne la bovo. Paralele: frostanta / frostigita abelreĝa ĵeleo.

Kiel jam tute ĝuste skribis sergejm, por uzi tiujn substantivojn kiel atributojn, oni prefere uzu prepoziciojn:

Kuko el bolanta bovlakto / kuko el bolanta bova lakto. (Ahora ya me dio ganas de un pastelito de tres leches)
Fabriko de bolanta bovlakto / fabriko de bolanta bova lakto.
Recepto por frostigita abelreĝa ĵeleo.
Glaso da bolanta unugrajna tritikobiero.

Ktp.

- - - -
@sergejm: ligna = leñoso, lakta = lácteo, fera = férreo, ktp
Wiki: Un árbol es una planta, de tallo leñoso, que se ramifica a cierta altura del suelo. = Arbo estas planto kun ligna trunko, kiu disbranĉiĝas je certa alteco sur la grundo.
Sendube, kiam temas pri artefaritaĵoj el ligno, oni ja diras "de madera", ekz "una silla de madera". Sed ekzemple oni ĉiam diras "productos lácteos" kaj ne "productos de leche", kaj "vías férreas" anstataŭ "vías de hierro".

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 12 11 17:05:04

Meldingen er skjult.

HappyMilkxD (Å vise profilen) 2019 12 11 17:41:47

sergejm:uzu "de bolanta bovlakto" (komparu hisp. "de madera" - "ligna")
Mi komprenas. Tio havas multa senco, sed mi havas problemon.
Mi tradukas per Transifex; la videoluda projekto havas multajn ĉenojn, kaj oni tradukendas ĉiun el angla.
Laŭ la angla sintakso, la adjektivoj kutime antaŭas la substantivoj; ĉi tio ĉiam estas vere en la videoludo (Dwarf Fortress, DF). DF, tial, ĉenon kunĉeniĝas kiel "[adjektiva ĉeno] [substantiva ĉeno]". Ekzemple: "[steel] [axe]", "[frozen cow's milk] [barrel]".
Mi ne kredas, ke mi povas ŝanĝi la DF sintakso per Transifex. Por tio mi devus ŝanĝi la kodon! Kvankam mi povus erari pri tio.
Ĉu "de ŝtelo, hakilo" kaj "de glaciiĝita bov-lakto, barelo" eblas? Ĉu vi opinias, ke tiuj tradukaĵoj belas?

sergejm (Å vise profilen) 2019 12 11 18:19:29

Ĉu ekzistas tradukoj de la ludo al aliaj lingvoj? Vi renkontas samajn problemojn en traduko preskaŭ al ĉiuj lingvoj.

HappyMilkxD (Å vise profilen) 2019 12 11 18:35:04

nornen:Verŝajne ĉe vortoj tre longaj kiel mielabel-reĝo-ĵeleo oni preferu la duan varianton por eviti vortmonstrojn: abelreĝa ĵeleo.
Por la substantiva versio de "honey bee royal jelly", mi uzus "mielabela reĝa ĵeleo", pro konsekvenco kun aliaj produktaĵoj ("bova lakto", "nigra-mamba veneno", "unu-grajn-tritika biero"...). Mi vere opinias, ke gravas la uzado de la animalnomo kompleta, ĉar tiel estas en la originala versio de DF. Mi ankaŭ opinias, ke gravas la apartigado inter la animalnomo kaj la substanconomo.

nornen:Kiel jam tute ĝuste skribis sergejm, por uzi tiujn substantivojn kiel atributojn, oni prefere uzu prepoziciojn:

Kuko el bolanta bovlakto / kuko el bolanta bova lakto. (Ahora ya me dio ganas de un pastelito de tres leches)
Fabriko de bolanta bovlakto / fabriko de bolanta bova lakto.
Recepto por frostigita abelreĝa ĵeleo.
Glaso da bolanta unugrajna tritikobiero.
Hm... Mi devas konfirmi la uzadon de ĉiu adjektiva ĉeno por definitivigi ĝiajn korektajn prepoziciojn.

nornen:@sergejm: ligna = leñoso, lakta = lácteo, fera = férreo, ktp
Wiki: Un árbol es una planta, de tallo leñoso, que se ramifica a cierta altura del suelo. = Arbo estas planto kun ligna trunko, kiu disbranĉiĝas je certa alteco sur la grundo.
Sendube, kiam temas pri artefaritaĵoj el ligno, oni ja diras "de madera", ekz "una silla de madera". Sed ekzemple oni ĉiam diras "productos lácteos" kaj ne "productos de leche", kaj "vías férreas" anstataŭ "vías de hierro".
Ŝajnas al mi, ke la komparado de sergejm estas nure por ekzempligi la uzadon de la prepozicioj kun substantivoj anstataŭ adjektivoj.

HappyMilkxD (Å vise profilen) 2019 12 11 19:44:27

Jxusteno:Oni aldonu la finaĵon -a, se la vorto, al kiu oni ĝin aldonas, respondas al demando "kia?" ("of what kind?").
Oni aldonu la finaĵon -e, se la vorto, al kiu oni ĝin aldonas, respondas al la demando "kiel?" ("how?").
La Esperantaj adjektivoj ĈIAM havas la finaĵon -a.
La Esperantaj adverboj PRESKAŬ ĉiam havas la finaĵon -e (la escepto estas kelkaj adverboj, faritaj ne el alia vorto, sed estantaj adverboj en sia baza formo; ili ofte finiĝas je "aŭ": almenaŭ, apenaŭ, baldaŭ, kvazaŭ, malgraŭ, preskaŭ, tuj ktp).
Mi konas la uzadon de la finaĵoj. Mi scias, ke, se mi uzus unuvortajn adjektivojn, mi devas finigi ilin kun -a.
Kvankam mi ne certas pri la uzado de -e- kaj -a- kiel interligaj finaĵoj.
Mia demando estis pri kiel esprimi bolanta bovlakto kiel adjektivo. Mi scias, ke mi povas aldoni -a al bovlakt- por esprimi "farita el bova lakto", sed mi volis scii kiel aligi bolant-.
Mi vidos, kiel eblas uzi frazojn kun prepoziciojn.

HappyMilkxD (Å vise profilen) 2019 12 11 19:51:28

sergejm:Ĉu ekzistas tradukoj de la ludo al aliaj linvoj? Vi renkontas samajn problemojn en traduko preskaŭ al ĉiuj lingvoj.
Vere. Ekzistas multaj tradukprojektoj, sed Mi nure scias, ke la rusa estas la nura versio kompleta. Mi esploros tiun kaj aliajn projektojn por koni kial ili solvas la problemon.

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 12 12 15:35:47

HappyMilkxD:
Jxusteno:Oni aldonu la finaĵon -a, se la vorto, al kiu oni ĝin aldonas, respondas al demando "kia?" ("of what kind?").
Oni aldonu la finaĵon -e, se la vorto, al kiu oni ĝin aldonas, respondas al la demando "kiel?" ("how?").
La Esperantaj adjektivoj ĈIAM havas la finaĵon -a.
La Esperantaj adverboj PRESKAŬ ĉiam havas la finaĵon -e (la escepto estas kelkaj adverboj, faritaj ne el alia vorto, sed estantaj adverboj en sia baza formo; ili ofte finiĝas je "aŭ": almenaŭ, apenaŭ, baldaŭ, kvazaŭ, malgraŭ, preskaŭ, tuj ktp).
Mi konas la uzadon de la finaĵoj. Mi scias, ke, se mi uzus unuvortajn adjektivojn, mi devas finigi ilin kun -a.
Kvankam mi ne certas pri la uzado de -e- kaj -a- kiel interligaj finaĵoj.
Mia demando estis pri kiel esprimi bolanta bovlakto kiel adjektivo. Mi scias, ke mi povas aldoni -a al bovlakt- por esprimi "farita el bova lakto", sed mi volis scii kiel aligi bolant-.
Mi vidos, kiel eblas uzi frazojn kun prepoziciojn.
Kia bovlakto? Bolanta.
Bolanta bovlakto.

Tibake til toppen