前往目錄

Demando por la ĉi-tieaj franclingvanoj.

貼文者: Jxusteno, 2019年12月15日

訊息: 5

語言: Esperanto

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月15日下午12:31:47

Ĉu lernado de la ortografio de la franca estis malfacila por vi? Ekzemple, en la franca estas ofte renkontataj nelegataj literoj ("z" en la "chez", "t" en la "droit" ktp).

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年12月15日下午12:53:08

Ofte la ortografio ne estas tiom mallogika : ekzemple droit (=rajto aŭ dekstro) estas skribita tiel, ĉar oni povas diri droitier (=dekstrulo), droite (="dekstr-" ine aŭ =la droite, la politika dekstro).
Alia ekzemplo : "chaud" (io kiel 'ŝo'), kiu signifas "malvarma", estas tiel, ĉar oni povas diri "chaude" ("malvarma" ine), k.t.p.
Sed jes, la ortografio estas sufiĉe malfacila. Oni diras, ke oni enskribas bone kaj korekte 12-jaraĝe.

Mi scias, ke vi ne demandis pri tio, sed ne lernu la francan. Nur lernu gravajn frazojn (Je ne parle pas français, pouvez-vous répéter, Je voudrais ceci...) , la "imparfait" kaj la "présent" (la plej facila pasinteco kaj kaj la plej facila prezenco) de la unua verbaro (estas tri verbaroj : la unua, kiu estas lernebla, la dua, kiu estas iom malpli facila, kaj la tria, kiu estas hororaĵo), ekrekonu la multajn vortojn kiuj influis E-on, kaj vi povos legi kelkajn tekstojn - tamen kun vortaro evidente - sed nur per konvena laboro.

sergejm (顯示個人資料) 2019年12月15日下午3:27:33

Por ne francoparolantoj, lernantaj la francan, estas konsilinde scii, ke iam en pasinteco nun nelagatajn literojn oni legis, kaj lerni regulojn, laŭ kiuj oni nun ilin ne legas

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年12月15日下午4:08:06

Jes, kompreneble, sed la aliaj pasintecoj estas kvazaŭ ne lerneblaj. Speciale la "facila pasinteco" kiu difinas la malfacilecon!

Okej, nu, por kompreni tekstojn, vi bezonos verbolibrojn (france bescherelle).
Ekzemple jen teksteto el la ĵurnalo Le Monde : Le linguiste Claude Hagège, publie un bref essai, « Le ­Linguiste et les Langues ». Le géographe et historien Jean Sellier, lui, signe « Une histoire des langues et des peuples qui les parlent, un tableau des langues parlées à travers l’histoire ». Dialogue.
En "franca Esperanto", t.e. : La lingvisto Claude Hagège, publikigas kurtan provon, "La lingvisto kaj la lingvoj». La geografiisto kaj historiisto Jean Sellier, li, skribas "Historio de la lingvoj kaj de la popoloj kiuj ilin parolas, tabelo de la lingvoj parolataj tra la historio". Dialogo.
Komparu la du tekstojn, ja samegas.

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月15日下午5:06:53

Zam_franca:Jes, kompreneble, sed la aliaj pasintecoj estas kvazaŭ ne lerneblaj. Speciale la "facila pasinteco" kiu difinas la malfacilecon!

Okej, nu, por kompreni tekstojn, vi bezonos verbolibrojn (france bescherelle).
Ekzemple jen teksteto el la ĵurnalo Le Monde : Le linguiste Claude Hagège, publie un bref essai, « Le ­Linguiste et les Langues ». Le géographe et historien Jean Sellier, lui, signe « Une histoire des langues et des peuples qui les parlent, un tableau des langues parlées à travers l’histoire ». Dialogue.
En "franca Esperanto", t.e. : La lingvisto Claude Hagège, publikigas kurtan provon, "La lingvisto kaj la lingvoj». La geografiisto kaj historiisto Jean Sellier, li, skribas "Historio de la lingvoj kaj de la popoloj kiuj ilin parolas, tabelo de la lingvoj parolataj tra la historio". Dialogo.
Komparu la du tekstojn, ja samegas.
Jes. Cetere, en Esperanto estas ankaŭ vorto "geografo" (="geografiisto").

回到上端