Al la enhavo

Ĉu en via lando oni elmetas kaj ornamas Kristnaskarbon?

de Jxusteno, 2019-decembro-16

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-19 16:08:42

IgorSokoloff:Histerie-patosa kaj iom mallogika klukado de ankoraŭ unu "coq gaulois"...
Dankon, Žustenčik... Vi sukcesis amuzi min.
Do, ĉu malsobriĝo viaopinie estas simbolo de la Kristanismo? Sed verŝajne vi efektive ne estas Kristano.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-19 16:39:29

IgorSokoloff:Kiel sciatas, en pasintaj jaroj islamaj enmigrantoj en kelkaj eŭropaj landoj aktive protestis kontraŭ publikaj (surstrataj) kristnaskaj arboj kaj kelkloke eĉ bruligis ilin. Interesas, ĉu ĉi-jare adeptoj de Mahometo permesos al indiĝenaj eŭropanoj senzorge ĝui la feston ĉirkaŭ koniferaj simboloj de Kristanismo?
Eble surprizos vin, sed mi ne pensas, ke la komunisma ideologio estas 100% aĉa. Hodiaŭ, almenaŭ en Francujo, la komunistoj emfazas verajn problemojn, eĉ se mi ja ne tute ŝatas iliajn 'solvojn'. Ili ofte defendas la kun-respektecon, kaj bone (laŭ mi ilia ununura reala utileco, fakte) batalas kontraŭ la ekstrem-dekstron.

Kiam mi legas vin, nu, mi ne imagas, malantaŭ via komputilo, marksiston, sed ekstrem-dekstrulon.
Strangas, ĉu ne?
Ĉu "via" komunismo do estas tio? Plena aĉeco, ĉu?

Paroli pri "indiĝenaj eŭropanoj" ja strangegas.
Notu, ke la rajto je paroli libere ne enhavas rasismon.
Ĉu vi ankaŭ defendas la "etnajn statistikojn"? Ĉu vi do volus, ke ĉiuj landoj, demandu al siajn civitanojn blankuliĝi, nigruliĝi, hispanumuliĝi, aliuliĝi, kiel en Usono?

Eble mi ne sufiĉe sciiĝis, ja estas ebleco.
Sed mi neniam aŭdis pri enmigrantoj kiuj bruligus kristnaskajn abiojn.
Mi imagas, ke estas vola neglekto de la "islamo-socialistaj" (ho! jen famega ekstrem-dekstra vorto) amaskomunikiloj.
Mi do devus pli ofte legi RT-on, kiu neniam mensogis. Estas la difino de la vero.

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-19 17:03:41

Ĉu vi ankaŭ defendas la "etnajn statistikojn"? Ĉu vi do volus, ke ĉiuj landoj, demandu al siajn civitanojn blankuliĝi, nigruliĝi, hispanumuliĝi, aliuliĝi, kiel en Usono?
Kio estas tiel malbona pri tio? Ĉi tie en Gvatemalo statistikoj ĉiam inkludas etnajn informaciojn, ĉar certaj problemaj estas pli gravaj por certaj etnoj kiel por aliaj (malsatego, perforto, infana morteco, ktp). Ekzemple, ĉiu etno havas malsamajn kutimojn de alimentado pro sia kulturo, kaj tial certaj specoj da subalimentado estas pli gravaj ol en aliaj etnoj. Estas konvene identigi tiujn aspektojn por helpi trafe kaj ne "tondi ĉiujn per la sama tondilo". Aŭ se en certaj etnoj okazas multe pli da interfamilia perforto ol en aliaj, la programoj por eviti tion devas esti ĉefe celataj al tiuj etnoj.
Ankaŭ por enlernejigi vian infanon, la ministerio demandas pri la etno kaj lingvo, por ke la infano espereble povu ricevi la bazlernejan edukadon sialingve (kiu estas konstitucia leĝa rajto, sed ne ĉiam efektivebla).
Etnaj statistikoj ĉi tie ankaŭ estas uzataj por decidi, kiom da ŝtata mono ricevas la etnaj mem-administraj organoj. Ju pli da civitanoj de certa etno, des pli monon ĝiaj mem-administraj organoj ricevos.

En demandaroj, vi ĉiam povas respondi al etnaj demandoj per "ns/nc" (no sabe / no contesta = ne scias / ne respondas), sed farante tiel, vi nur malavantaĝigos vian propran etnon.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-19 17:22:24

Ŝajnas, ke Žustenčik kaj Zamčik estas eĉ pli nebul-mensaj ol mi supozis, se ili forvagis tiel malproksimen de la esenco de mia mesaĝo...

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-19 17:26:42

IgorSokoloff:Ŝajnas, ke Žustenčik kaj Zamčik estas eĉ pli nebul-mensaj ol mi supozis, se ili forvagis tiel malproksimen de la esenco de mia mesaĝo...
Vi tamen ne respondis ĉu vi opinias botelon da brando simbolo de l' Kristanismo.

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-19 17:35:01

Pri originala demando: Ĉu en via lando oni elmetas kaj ornamas Kristnaskarbon?

Jes, efektive. Sed la du plej ĝojaj festoj estas Hanal Pixan (la tago de la mortintoj) kaj Waqxaqib' B'atz (nova jaro luna, dufuje ĉiu suna jaro). Kaj jes, ĉiuj inkluzivas la konsumon de substancoj ne devige sanigaj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-19 17:55:42

nornen:
Ĉu vi ankaŭ defendas la "etnajn statistikojn"? Ĉu vi do volus, ke ĉiuj landoj, demandu al siajn civitanojn blankuliĝi, nigruliĝi, hispanumuliĝi, aliuliĝi, kiel en Usono?
Kio estas tiel malbona pri tio? Ĉi tie en Gvatemalo statistikoj ĉiam inkludas etnajn informaciojn, ĉar certaj problemaj estas pli gravaj por certaj etnoj kiel por aliaj (malsatego, perforto, infana morteco, ktp). Ekzemple, ĉiu etno havas malsamajn kutimojn de alimentado pro sia kulturo, kaj tial certaj specoj da subalimentado estas pli gravaj ol en aliaj etnoj. Estas konvene identigi tiujn aspektojn por helpi trafe kaj ne "tondi ĉiujn per la sama tondilo". Aŭ se en certaj etnoj okazas multe pli da interfamilia perforto ol en aliaj, la programoj por eviti tion devas esti ĉefe celataj al tiuj etnoj.
Ankaŭ por enlernejigi vian infanon, la ministerio demandas pri la etno kaj lingvo, por ke la infano espereble povu ricevi la bazlernejan edukadon sialingve (kiu estas konstitucia leĝa rajto, sed ne ĉiam efektivebla).
Etnaj statistikoj ĉi tie ankaŭ estas uzataj por decidi, kiom da ŝtata mono ricevas la etnaj mem-administraj organoj. Ju pli da civitanoj de certa etno, des pli monon ĝiaj mem-administraj organoj ricevos.

En demandaroj, vi ĉiam povas respondi al etnaj demandoj per "ns/nc" (no sabe / no contesta = ne scias / ne respondas), sed farante tiel, vi nur malavantaĝigos vian propran etnon.
Kaj mi klarigas al vi la situacion en Eŭropo : "tiom da karceritaj homoj estas islamanoj, estas multe, jen bona kialo por ekdiskriminacii tiujn krimemulojn."
Aŭ ankaŭ : "estas tiom da islamanaj taksiistoj kiuj rifuzas la hundojn de blinduloj... Estas tro, do bonvolu neniam plu dungi islamanojn".

La defendantoj de la etnaj statistikoj en Eŭropo (kiuj feliĉe ne ekzistas en Francujo) estas oftege, kaj klarege, rasistoj. Ekzemple la kreinto de la teorio de la "Granda Anstataŭigo" kompreneble defendas tion.

Kaj en Usono ne estas utila fari tion, ne utilas en 2019 scii se iu estas blankulo aŭ nigrulo, aŭ la du samtempe.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-19 17:58:49

IgorSokoloff:Ŝajnas, ke Žustenčik kaj Zamčik estas eĉ pli nebul-mensaj ol mi supozis, se ili forvagis tiel malproksimen de la esenco de mia mesaĝo...
Mi samopinias, estas pli facila insulti ol respondi.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-19 18:01:18

nornen:Pri originala demando: Ĉu en via lando oni elmetas kaj ornamas Kristnaskarbon?

Jes, efektive. Sed la du plej ĝojaj festoj estas Hanal Pixan (la tago de la mortintoj) kaj Waqxaqib' B'atz (nova jaro luna, dufuje ĉiu suna jaro). Kaj jes, ĉiuj inkluzivas la konsumon de substancoj ne devige sanigaj.
Dankon pro via respondo.

Genjo_BlankaRingo (Montri la profilon) 2019-decembro-19 18:31:07

Jes, oni havas Kristnaskarbojn en mia lando. ridulo.gif

La Kristnaskarbo de mia familio havas tre diversajn ornamojn; estas sferoj, kaj steloj, kaj aliaj aferoj kiel rozkolora strigo, avokado, kaj eĉ karakteroj kiel Mickey Muso, Elso de la filmoj Glaciiĝinta kaj Glaciiĝinta II, kaj Agento P de la televida serio Fineo kaj Ferbo (Phineas and Ferb) - vi eble rimarkos, ke mia profila foto estas neoficiala logo en Esperanto.

Reen al la supro