Al la enhavo

Ĉu en via lando oni elmetas kaj ornamas Kristnaskarbon?

de Jxusteno, 2019-decembro-16

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-19 22:18:22

externalImage.png

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-19 22:21:09

Zam_franca:Kaj mi klarigas al vi la situacion en Eŭropo : "tiom da karceritaj homoj estas islamanoj, estas multe, jen bona kialo por ekdiskriminacii tiujn krimemulojn."
Aŭ ankaŭ : "estas tiom da islamanaj taksiistoj kiuj rifuzas la hundojn de blinduloj... Estas tro, do bonvolu neniam plu dungi islamanojn".

La defendantoj de la etnaj statistikoj en Eŭropo (kiuj feliĉe ne ekzistas en Francujo) estas oftege, kaj klarege, rasistoj. Ekzemple la kreinto de la teorio de la "Granda Anstataŭigo" kompreneble defendas tion.

Kaj en Usono ne estas utila fari tion, ne utilas en 2019 scii se iu estas blankulo aŭ nigrulo, aŭ la du samtempe.
Ŝajnas al mi, ke la problemo ne estas la estigo de statistikoj kun etniaj informacioj, sed tio, kion oni faras kun ili...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-20 09:54:25

Ho jes, kamarado Katja... Mi ŝatas ankaŭ aliajn perversojn.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-20 14:21:15

IgorSokoloff:Ho jes, kamarado Katja... Mi ŝatas ankaŭ aliajn perversojn.
Ĉu vi ne hontas tion ĉi?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-20 14:28:04

nornen:

Ŝajnas al mi, ke la problemo ne estas la estigo de statistikoj kun etniaj informacioj, sed tio, kion oni faras kun ili...
Kaj en Eŭropo ni ne faros tre glorajn aferojn.
Plie la situacio estas malsama. Ne estas sama lingva diverseco en la landoj, kaj se estas pluraj lingvoj (ekzemple en Hispanujo), la edukadaj eblecoj, lingve, dependas de la loko, de la regiono, kaj ne de la "etno".

Krome, iu "etno", almenaŭ en la franca lingvo ("une ethnie"), estas oftege ligita kun historie tre izolita ekzistado. Ekzemple en Papuo-Nov-Gvineo, la pejzaĝaj reliefoj izoligis diversajn hom-arojn, kiuj tial ne havis multe da kontaktoj, kaj pro tio estas multaj "etnoj" tie (kaj grandega lingva diverseco). Tia situacio ne vere okazis en Eŭropo.

Mi volas diri, ke nenio en la vivo de iu vere ŝanĝas pro sia deveno (bedaŭrinde escepte de la diskriminacioj), kiel en Usono, ne estas pluraj edukadaj sistemoj, kaj ke "blankulo" aŭ "nigrulo" ja ne estas etnoj kaj ja ne ekzistas la "blankula lingvo"!
La problemo ja estas, ke la "etnoj" ili mem estus strangaj ekde la komenco. Iu kiu venas el Maŭritanio ne havas la saman devenon, kion havas ulo kiu venas el Centrafriko! Kaj malfeliĉe estus tiel.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-20 15:43:02

Saluton, Zamčik...
Sed kion vi pensas pri la malpermeso de la rusa lingvo en la lernejoj de t.n. "baltaj landoj" (Latvio, Estonio), kiuj estas anoj de la Eŭropea Unio?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-20 15:56:49

IgorSokoloff:Saluton, Zamčik...
Sed kion vi pensas pri la malpermeso de la rusa lingvo en la lernejoj de t.n. "baltaj landoj" (Latvio, Estonio), kiuj estas anoj de la Eŭropea Unio?
Mi pensas, ke malpermesi edukadon en iu lingvo estas maljuste. Cetere, en Rusujo ja oni ankaŭ malpermesas (aŭ tre malfaciligas) edukadon en la lingvoj de la nerusaj popoloj, loĝantaj en Rusujo, ĉu?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-20 16:38:21

Saluton, Žustenčik...
Sed kial vi respondis anstataŭ Zamčik?
Mi jam suspektas, ke vi ambaŭ estas intimaj amiketoj... Aŭ eble unusama persono...
En SovetUnio/Rusio oni neniam malpermesis alietnajn lingvoin. Eĉ kontraŭe — sovetiaj lingvistoj kreis skrib-sistemojn por multaj gentaj kaj tribaj lingvoj, kiuj antaŭe estis uzataj nur parole.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-20 16:54:12

IgorSokoloff:Saluton, Žustenčik...
Sed kial vi respondis anstataŭ Zamčik?
Mi jam suspektas, ke vi ambaŭ estas intimaj amiketoj... Aŭ eble unusama persono...
En SovetUnio/Rusio oni neniam malpermesis alietnajn lingvoin. Eĉ kontraŭe — sovetiaj lingvistoj kreis skrib-sistemojn por multaj gentaj kaj tribaj lingvoj, kiuj antaŭe estis uzataj nur parole.
Kaj krome, tiuj "sciencistoj" anstataŭigis jam ekzistantajn (!) tradiciajn skribsistemojn per la rusaj literoj. Ekzemple kredeble por deŝiri la Sovetuniajn hebreojn disde la alilandaj hebreoj, oni elpensis novan cirilan alfabeton por la krimĉaka, dum oni jam longe uzadis la hebrean skribon por la krimĉaka. Ĉu ĉio ĉi estas vera?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-20 17:23:09

IgorSokoloff:Saluton, Zamčik...
Sed kion vi pensas pri la malpermeso de la rusa lingvo en la lernejoj de t.n. "baltaj landoj" (Latvio, Estonio), kiuj estas anoj de la Eŭropea Unio?
Mi ne estas por.
Kion vi pensas, pri la fakto ke la ukraina estis Sovetunie lernebla kiel fremda lingvo en Ukrainujo?

Reen al la supro