Al la enhavo

Ĉu en via lando oni elmetas kaj ornamas Kristnaskarbon?

de Jxusteno, 2019-decembro-16

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-decembro-21 14:00:49

Ho, Kalle Kniivila estas delonga, tre konata rusofobo, simila al Ivo Lapena kaj Ĝorĝ Soros. La verkaĵo de ĉi-grafomano ne estas fidinda fonto por rusianoj, multaj el kiuj havas parencojn en Ukrainio kaj krome havas eblecon spekti kaj legi ukrajnajn komunikilojm.
Sed hej, Žustenčik, kial vi ignoras miajn demandojn.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-21 14:09:41

KatjaMcFlores:
Sed hej, Žustenčik, kial vi ignoras miajn demandojn.
Kion mi respondu?
Ĉu "Mi sincere ekkredis ke Rusujo estas sendanĝera loko por samseksemuloj, tie tute malestas samseksemfobio. Tiun sendanĝerecon oni tre bone komprenas kiam oni metas onin en kaŝajn malliberejojn"?
Krom tio, ŝajnas al mi ke vi nur ŝercis pri tio ke vi eble punos Igoron.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-21 15:46:07

KatjaMcFlores:Ho, Kalle Kniivila estas delonga, tre konata rusofobo, simila al Ivo Lapena kaj Ĝorĝ Soros. La verkaĵo de ĉi-grafomano ne estas fidinda fonto por rusianoj, multaj el kiuj havas parencojn en Ukrainio kaj krome havas eblecon spekti kaj legi ukrajnajn komunikilojm.
Sed hej, Žustenčik, kial vi ignoras miajn demandojn.
K.Kniivilä do mensogus laŭ vi! Estus fia perfidulo kiu skribus por-usonajn propagandajn librojn!

Estus rusofobo kiu tradukas librojn el la rusa!
Rusofobo kiu intervjuis la "homojn de Putin", kaj la baltiajn ruslingvanojn!

Li certe ne ŝatas Putinon. Li eble estas putinofobo.
Sed Rusujo ne estas ununura viro!

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-decembro-22 14:24:14

Ĉu viaj eksklamacioj, Zamčik, estas tute sinceraj?..
Se iu persono bone konas iun alipopolan lingvon, tio ne estas pruvo ke la persono simpatias al tiu alia popolo.
Ekzemple, eksaj usonaj "state secretaries" Condoleezza Rice kaj Madeleine Albright ankaŭ bone konas la rusan, sed tio ne malhelpas al ili esti malkaŝaj anti-rusistoj. Krom la rusa Madeleine Albright konas ankaŭ la serban, dum WW-2 serboj savis ŝin kaj ŝian judan familion de germanaj naziistoj, sed malgraŭ tio ŝi ĝoje aprobis la bombadon de Serbio fare de la NATO.
Kaj la plimulto da okcidentaj ĵurnalistoj, laborantaj en Rusio kaj konataj kun la rusa lingvo, tute clare ne ŝatas Rusion kaj ties popolon, kaj obeeme liveras negativajn informaĵojn, menditajn de iliaj mastroj.
Sendube ankaŭ ĉi tiu svede-finna "verkisto", kiu fakte estas profesia diplomato, estas ordinara anti-rusisto kaj peono en la propaganda milito kontraŭ Rusio. Plej verŝajne lin sponsoras iu okcidenta fonduso, eble eĉ tiu de fi-fama Ĝorĝ Soros.
Aliflanke, multaj rusoj kaj alilandaj uloj, kiuj bone konas la anglan lingvon, malŝatas kaj malestimas anglo-saksojn. Inkluzive, plej probable, nemalmulte da anglolingvo-konatuloj en la landoj, kiuj estas aliancoj de Usono.
Kaj verŝajne ankaŭ en via Francio multaj afrik-devenaj kaj arab-devenaj civitanoj, kiuj bone konas la francan lingvon, ne simpatias al indiĝenaj francoj, kiuj por ili estas posteuloj de kolonistoj.
Kaj ankaŭ multaj kolonistoj en la kolonialisma epoko konis lokajn lingvojn, sed tio ne malhelpis al ili disdegni kaj ekspluati popolojn de tiuj kolonioj.
Faktas, ke multaj ukrajnoj, inkluzive eĉ t.n. "banderuloj", preferas uzi la rusan lingvon, kiu objektive estas pli oportuna, sed ankaŭ faktas ke la nunaj ĉi-landaj klaŭnecaj regantoj strebas malpermesi ĝin kaj altrudi la ukrajnan, kiun ili mem ne konas sufiĉe bone.
Sed Krimeo reale estis kaj estas rusa, malgraŭ ĝia konvencia kurt-perioda aparteno al Ukrainio. Tion sendube komprenas tiuj eŭropaj politikistoj (inklizive la francaj), kiuj jam vizitis ĉi-duoninsulon post ĝia "reveno hejmen".
Tamen via okcidenta "komiksa" iluzio pri la monstreca unikeco kaj potenco de Putin estas reale ridinda. Li, fakte, estas nur la "leader" de la fortika kompanio da siaj samideanoj, kaj li estas tute anstataŭigebla. Espereble, post li venos eĉ pli drasta "leader" kiu ĉesos la nunan absurdan ludon je kapitalismo kaj daŭrigos socialisman evoluon de SovetUnio.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-22 14:32:29

KatjaMcFlores:Ĉu viaj eksklamacioj, Zamčik, estas tute sinceraj?..

Ĉu vi neas tion ke en Rusujo estas kaŝaj malliberejoj kien oni metas samseksemulojn?

Cetere, kial Krimeo devas aparteni al Rusujo? Kial ĝi ne apartenu ekzemple al Grekujo, Turkujo aŭ Japanujo? Kial ĝi ne estu sendependa?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-22 15:13:09

Kaj verŝajne ankaŭ en via Francio multaj afrik-devenaj kaj arab-devenaj civitanoj, kiuj bone konas la francan lingvon, ne simpatias al indiĝenaj francoj, kiuj por ili estas posteuloj de kolonistoj
Mi ne povas fari alian aferon ol informi al vi, ke vi estas aĉulo. Mi ja havas arab-devenajn kaj afrik-devenajn konatojn, kaj tiuj neniam agis tiel, aŭ eĉ diri ion tiuspecan. Neniam. Kaj mi ne estas "indiĝeno", mi nur estas franco, mi ne deziras koni mian "rason".

Supozeble, vi uzadas RT-on, kaj ŝatas la nun oficiale rasistaĉan Zemuron kaj liajn parolojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-22 15:27:24

Se iu persono bone konas iun alipopolan lingvon, tio ne estas pruvo ke la persono simpatias al tiu alia popolo.
Ekzemple...
Li tradukis rusan literaturon, estas fakto. https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7862
Pruvas, ke li almenaŭ ŝatetas la ruslingvan kulturon.
Plej verŝajne lin sponsoras iu okcidenta fonduso, eble eĉ tiu de fi-fama Ĝorĝ Soros.
Kaj mi estus la konspiristo??
Ĉu vi komprenas, ke K.Kniivila oferis okazon al la baltiaj ruslingvanoj sin esprimi??
Kial mi do povas legi, en la komenco de unu el siaj verkoj, la jenan citaĵon de baltia ruslingvano se K.Kniivila malamus la ruslingvanojn ktp?
Se ni loĝus en Usono same longe, mi supozeble nun jam povus diri, ke mi estas usonano. Oni permesus al mi diri tion, oni opinius natura, eĉ bona. Eble mi povus diri ke mi estas svedo, se mi loĝus en Svedio tiel longe. Sed ĉi tie [Baltio] oni ne donas al mi la ŝancon, ĉi tie mi daŭre aŭdas ke mi estas ruso.

Kial li do farus tion, se li estas nur NATO-peono?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-22 15:30:13

La fakto, ke Krimeo rusiĝis denove ne estas vere problemo.
Estas la maniero fari tion kiu estis, kaj estas, vera problemo.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-22 18:16:22

Mi tute konsentas kun la antaŭa oratoro, t.e. kun kamarado Katja.
Ankaŭ mi, kiel mi jam skribis, sufiĉe bone konas la anglan lingvon kaj de tempo al tempo tradukas anglalingvan literaturon por moskvaj eldonejoj, sed tio ne faras min ŝatanto de anglo-saksoj kaj de ilia kulturo. Mi nur simpatias al kelkaj reprezentantoj de ĉi-etno (ekzemple al Mark Twain kaj Bernard Shaw), sed mi malŝatas kaj malestimas la grandegan filistran ĉi-etnan amason, kiu kredas je sia ekskluziveco kaj je primitivaj fabeloj pri "malicaj rusuloj". Kaj des pli mi malŝategas la ĉi-etnajn politikistojn kaj propagandistojn, kiuj elpensas ĉi-fabelojn.
Mi ankaŭ malestimas alilandajn uson-vasalojn (kolektivajn kaj individuajn), kiuj (ĉu kredante je la samaj fabeloj, ĉu ne) hundaĉe bojas kaj elpas al Rusio kaj la rusoj.
Kiel mi jam skribis, mi ne estas adepto de Putin, mi neniam voĉdonis por li, sed en la nuna situacio de politika, ekonomia kaj eĉ "sporta" agresado kontraŭ Rusio mi solidaras kun lia pozicio.
Koncerne al kamaradoj Žustenčik kaj Zamčik supozeblas, ke ili reale estas nebul-mensuloj, juĝante laŭ ilia infanece-absurdeca argumentado, sensencaj mesaĝoj, primitivaj spritaĵoj kaj evidenta manko de humur-sento.
Tamen ankoraŭ eblas, ke ili estas nur supraĵ-mensaj adoleskuloj aŭ eĉ pubertuloj, kiuj penas ŝajnigi sin maturaj diskutantoj.

Reen al la supro