Kwa maudhui

Ĉu Rusujo estas tute sendanĝera loko por samseksemuloj?

ya Jxusteno, 22 Desemba 2019

Ujumbe: 29

Lugha: Esperanto

Jxusteno (Wasifu wa mtumiaji) 24 Desemba 2019 4:53:02 alasiri

KatjaMcFlores:Mi daŭre pensas, Žustenčik, ke certa malordo haveblas en via kapo, se en la tute klara kaj gej-tolerema argumentado de Putin vi aŭdis ion anti-gejan.
Vi denove ŝirmis vian mesaĝon, sed mi sukcesis tralegi ĝin. Vi do naive demandas, kial en Rusio oni primokas pederastojn anstataŭ kuraci ilin...
Nu, oni primokas ilin en multaj landoj, inkluzive en okcidentaj "liberaste-tolerastaj" pseŭdo-demokratiaj ŝtatoj. Sed ĉu vi reale opinias, ke gejoj estas kuracendaj kaj kuraceblaj?..
Miasupoze, certa kuracado necesas por vi, tamen oni kuracu ne vian pederastemon, sed vian primitivan rusofobion, kiu ŝajne jam enradikiĝis en via cerbo.
Cetete, se via juna menso nepre bezonas iun fobion, vi povus anstataŭigi rusofobion per, ekzemple, islamofobio, des pli ke en multaj islamaj ŝtatoj, kiel menciis Putin en tiu intervjuo, oni laŭleĝe persekutas kaj eĉ ekzekutas pederastojn. Ekzemple en Sauda Arabio, kiu estas alianco de "heroeca" NATO en la Proksim-Oriento.
Vi daŭre nomas samseksemulojn "pederastoj" kvakam pederasteco ja estas historia fenomeno estinta en la Roma Imperio, ĉu ne? Kiel tio ĉi rilatas al la nuna situacio? Ĉu vin neniom konsternas la aserto ke eblas "propagando de samseksemo"? Kial en Diktatorio do ne ekzistas leĝoj pri propagando de la blua okulkoloro?
En islamo ekzistas neniuj punoj pro seksa orientiĝo. Tamen estas punoj pro seksumo/koito okazinta sen edziĝo, kaj eblas nur aliseksema edziĝo (pri ekzekuto temas se ekster-edziĝa seksumo estis samtempe adulto; se ne estis adulto, ordinare temas pri vipado, se mi ne eraras). En judaismo tiaj punoj cetere ankaŭ ekzistas (mi mem renkontintas rabenajn kontraŭsamseksemajn predikojn); ĉu vi do proponas al mi iĝi antisemito? Ĉiuokaze, la punoj estas praktikataj nur en kelkaj (plejparte arabaj) landoj kaj en la praktiko ili estas preskaŭ neefektivigeblaj ĉar por puni estas necese ke estu atestintoj la pekon. Krome, pro ekster-edziĝa seksumo oni punas nur islamanojn kaj homojn seksumintajn kun islamano.

Pri "kuracado"... Mi efektive kaŝis mian mesaĝon pri kuracado ĉar ĝi povas kaŭzi miskomprenojn... Kial en Diktatorio oni ne kuracas samseksemon kiun la Diktatoriaj psikiatroj opinias malsano sed simple mokas kaj persekutas samseksemulojn? Nomi iun "malsanulo" kaj ofendi rin pro ria "malsano" aspektas hipokrite kaj tre brute (eble konstanta malsobreco malebligas komprenadon de tio ĉi?).

Vi tamen respondu:
Kion vi farus se via najbaro estus samseksemulo aŭ se via proksima amiko elŝrankiĝus?

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 24 Desemba 2019 10:00:11 alasiri

Ĉu Rusujo estas tute sendanĝera loko por samseksemuloj?
Kia estas tiu demando? Ĉu iu lando estas tute sendanĝera loko por homoj, sendepende de ilia seksemeco?

KatjaMcFlores (Wasifu wa mtumiaji) 24 Desemba 2019 10:52:46 alasiri

Jen parodio al chechena «diktatoro» Ramzan Kadyrov (kiu, onidire, turmentas mitajn chechenajn pederastojn) en KVN-show, kiun cheestis V. Putin:
https://youtu.be/pfonzhPwZTI

Jxusteno (Wasifu wa mtumiaji) 26 Desemba 2019 3:11:04 alasiri

Ĉu iuj ŝercaĉoj povas pravigi la reĝimon en Diktatorio?

IgorSokoloff (Wasifu wa mtumiaji) 27 Desemba 2019 6:39:07 alasiri

Jen gej-parodio de sufiĉe popularaj rusiaj komediistoj. Fakte, ili ambaŭ havas edzinojn kaj infanojn, tamen suspekteblas ke ili havis samseksuman sperton.
https://youtu.be/-W9cRP1MdVk

Zam_franca (Wasifu wa mtumiaji) 27 Desemba 2019 6:51:11 alasiri

IgorSokoloff:Jen gej-parodio de sufiĉe popularaj rusiaj komediistoj. Fakte, ili ambaŭ havas edzinojn kaj infanojn, tamen suspekteblas ke ili havis samseksuman sperton.
https://youtu.be/-W9cRP1MdVk
Amuzas kompari vian respondon al la demando de Ĵusteno!
Ĉu iuj ŝercaĉoj povas pravigi la reĝimon en Diktatorio?

IgorSokoloff (Wasifu wa mtumiaji) 27 Desemba 2019 7:41:55 alasiri

Zamčik, mia mesaĝo ne estas respondo, mi simple prezentis ligilon. Mi ne plu deziras ion klarigi al nebul-mensaj junaj rusofoj, kiuj emas kredi je primitivaj anti-rusiaj fabeloj kaj ne kapablas (espereble, provizore) akcepti realecon.

Zam_franca (Wasifu wa mtumiaji) 27 Desemba 2019 8:14:54 alasiri

kaj ne kapablas (...) akcepti realecon
... Diris la RT-ŝateganto.


Senkulpigu mian jenan komenton, sed vi ne estas tre efika pri plibeligi la "bildon" de via lando.

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 27 Desemba 2019 8:44:42 alasiri

Jxusteno:
Ĉu vi daŭre pensas ke ĉio estas en ordo en via lando?
https://youtu.be/m8xSZ9Fr4c0
En tiu rusio neniam estis kaj estos en ordo ridego.gif diktatorio kaj ordo estas kontraŭdiro ridego.gif

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 27 Desemba 2019 8:46:38 alasiri

KatjaMcFlores:...
terurĉjino, Kial vi fariĝis virkokino? ridego.gif

Kurudi juu