Ĉu Rusujo estas tute sendanĝera loko por samseksemuloj?
viết bởi Jxusteno, Ngày 22 tháng 12 năm 2019
Tin nhắn: 29
Nội dung: Esperanto
Jxusteno (Xem thông tin cá nhân) 16:53:02 Ngày 24 tháng 12 năm 2019
KatjaMcFlores:Mi daŭre pensas, Žustenčik, ke certa malordo haveblas en via kapo, se en la tute klara kaj gej-tolerema argumentado de Putin vi aŭdis ion anti-gejan.Vi daŭre nomas samseksemulojn "pederastoj" kvakam pederasteco ja estas historia fenomeno estinta en la Roma Imperio, ĉu ne? Kiel tio ĉi rilatas al la nuna situacio? Ĉu vin neniom konsternas la aserto ke eblas "propagando de samseksemo"? Kial en Diktatorio do ne ekzistas leĝoj pri propagando de la blua okulkoloro?
Vi denove ŝirmis vian mesaĝon, sed mi sukcesis tralegi ĝin. Vi do naive demandas, kial en Rusio oni primokas pederastojn anstataŭ kuraci ilin...
Nu, oni primokas ilin en multaj landoj, inkluzive en okcidentaj "liberaste-tolerastaj" pseŭdo-demokratiaj ŝtatoj. Sed ĉu vi reale opinias, ke gejoj estas kuracendaj kaj kuraceblaj?..
Miasupoze, certa kuracado necesas por vi, tamen oni kuracu ne vian pederastemon, sed vian primitivan rusofobion, kiu ŝajne jam enradikiĝis en via cerbo.
Cetete, se via juna menso nepre bezonas iun fobion, vi povus anstataŭigi rusofobion per, ekzemple, islamofobio, des pli ke en multaj islamaj ŝtatoj, kiel menciis Putin en tiu intervjuo, oni laŭleĝe persekutas kaj eĉ ekzekutas pederastojn. Ekzemple en Sauda Arabio, kiu estas alianco de "heroeca" NATO en la Proksim-Oriento.
En islamo ekzistas neniuj punoj pro seksa orientiĝo. Tamen estas punoj pro seksumo/koito okazinta sen edziĝo, kaj eblas nur aliseksema edziĝo (pri ekzekuto temas se ekster-edziĝa seksumo estis samtempe adulto; se ne estis adulto, ordinare temas pri vipado, se mi ne eraras). En judaismo tiaj punoj cetere ankaŭ ekzistas (mi mem renkontintas rabenajn kontraŭsamseksemajn predikojn); ĉu vi do proponas al mi iĝi antisemito? Ĉiuokaze, la punoj estas praktikataj nur en kelkaj (plejparte arabaj) landoj kaj en la praktiko ili estas preskaŭ neefektivigeblaj ĉar por puni estas necese ke estu atestintoj la pekon. Krome, pro ekster-edziĝa seksumo oni punas nur islamanojn kaj homojn seksumintajn kun islamano.
Pri "kuracado"... Mi efektive kaŝis mian mesaĝon pri kuracado ĉar ĝi povas kaŭzi miskomprenojn... Kial en Diktatorio oni ne kuracas samseksemon kiun la Diktatoriaj psikiatroj opinias malsano sed simple mokas kaj persekutas samseksemulojn? Nomi iun "malsanulo" kaj ofendi rin pro ria "malsano" aspektas hipokrite kaj tre brute (eble konstanta malsobreco malebligas komprenadon de tio ĉi?).
Vi tamen respondu:
Kion vi farus se via najbaro estus samseksemulo aŭ se via proksima amiko elŝrankiĝus?
nornen (Xem thông tin cá nhân) 22:00:11 Ngày 24 tháng 12 năm 2019
Ĉu Rusujo estas tute sendanĝera loko por samseksemuloj?Kia estas tiu demando? Ĉu iu lando estas tute sendanĝera loko por homoj, sendepende de ilia seksemeco?
KatjaMcFlores (Xem thông tin cá nhân) 22:52:46 Ngày 24 tháng 12 năm 2019
https://youtu.be/pfonzhPwZTI
Jxusteno (Xem thông tin cá nhân) 15:11:04 Ngày 26 tháng 12 năm 2019
IgorSokoloff (Xem thông tin cá nhân) 18:39:07 Ngày 27 tháng 12 năm 2019
https://youtu.be/-W9cRP1MdVk
Zam_franca (Xem thông tin cá nhân) 18:51:11 Ngày 27 tháng 12 năm 2019
IgorSokoloff:Jen gej-parodio de sufiĉe popularaj rusiaj komediistoj. Fakte, ili ambaŭ havas edzinojn kaj infanojn, tamen suspekteblas ke ili havis samseksuman sperton.Amuzas kompari vian respondon al la demando de Ĵusteno!
https://youtu.be/-W9cRP1MdVk
Ĉu iuj ŝercaĉoj povas pravigi la reĝimon en Diktatorio?
IgorSokoloff (Xem thông tin cá nhân) 19:41:55 Ngày 27 tháng 12 năm 2019
Zam_franca (Xem thông tin cá nhân) 20:14:54 Ngày 27 tháng 12 năm 2019
kaj ne kapablas (...) akcepti realecon... Diris la RT-ŝateganto.
Senkulpigu mian jenan komenton, sed vi ne estas tre efika pri plibeligi la "bildon" de via lando.
vincas (Xem thông tin cá nhân) 20:44:42 Ngày 27 tháng 12 năm 2019
Jxusteno:En tiu rusio neniam estis kaj estos en ordo diktatorio kaj ordo estas kontraŭdiro
Ĉu vi daŭre pensas ke ĉio estas en ordo en via lando?
https://youtu.be/m8xSZ9Fr4c0
vincas (Xem thông tin cá nhân) 20:46:38 Ngày 27 tháng 12 năm 2019
KatjaMcFlores:...terurĉjino, Kial vi fariĝis virkokino?