Meddelanden: 12
Språk: Esperanto
StefKo (Visa profilen) 25 december 2019 13:11:53
"
E-vortoj el ne-ecaj radikoj
Kiam la radiko de E-vorto ne havas ecan signifon, la E-vorto montras
diversajn signifojn depende de la radiko kaj depende de la kunteksto:
• reĝe konduti = “konduti en maniero karakteriza por reĝo”
• reĝe riĉa = “tiel riĉa kiel reĝo, riĉa en reĝa maniero”
"
metiiste lerta, ne klerule saĝa, beluline stulta - Tio ĉi estas miaj ekzemploj. Ĉu vi uzas tiajn e-vortojn? Ĉu vi komprenas ilin? Ili povas anstataŭi la lingvaĵojn: tiel... kiel... aŭ en... maniero
sergejm (Visa profilen) 25 december 2019 15:42:40
Sed se la radiko signifas lokon aŭ tempo, -e signifas "en la loko" kun ebleco aldone -en ("en la lokon"), ekz: hejme, urbe; aŭ "dum la tempo", ekz. vintre, vendrede, decembre.
StefKo (Visa profilen) 26 december 2019 18:51:51
sergejm:Nu, en viaj ekzemploj estas tio, kion nia finna samideano nomis "esivo".Kaj kio koncerne miajn demandojn?
Sed se la radiko signifas lokon aŭ tempo, -e signifas "en la loko" kun ebleco aldone -en ("en la lokon"), ekz: hejme, urbe; aŭ "dum la tempo", ekz. vintre, vendrede, decembre.
Jxusteno (Visa profilen) 26 december 2019 18:56:34
StefKo:El PMEG:La ekzemploj donitaj de vi estas ĝustaj.
"
E-vortoj el ne-ecaj radikoj
Kiam la radiko de E-vorto ne havas ecan signifon, la E-vorto montras
diversajn signifojn depende de la radiko kaj depende de la kunteksto:
• reĝe konduti = “konduti en maniero karakteriza por reĝo”
• reĝe riĉa = “tiel riĉa kiel reĝo, riĉa en reĝa maniero”
"
metiiste lerta, ne klerule saĝa, beluline stulta - Tio ĉi estas miaj ekzemploj. Ĉu vi uzas tiajn e-vortojn? Ĉu vi komprenas ilin? Ili povas anstataŭi la lingvaĵojn: tiel... kiel... aŭ en... maniero
Metsis (Visa profilen) 26 december 2019 19:02:10
Jes, Sergejm pravas. Laŭ mia kompreno metiiste lerta havas la saman sencon kiel lerta kiel metiisto (kvankam mi suspektas, ke esprimo kun kiel estas pli ofta), do temas pri la gramatika kazo esivo, esti en stato. En la espa oni uzas E-vortojn por montri manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s. Vidu PMEG-on.
Bonan julon!
StefKo (Visa profilen) 26 december 2019 19:19:15
Metsis:Mi kredas, ke mi estas tiu samideanoDankon! Bonan julon anakaŭ por vi!
Jes, Sergejm pravas. Laŭ mia kompreno metiiste lerta havas la saman sencon kiel lerta kiel metiisto (kvankam mi suspektas, ke esprimo kun kiel estas pli ofta), do temas pri la gramatika kazo (...)[/url].
Bonan julon!
Vi skribas: "(...)mi suspektas, ke esprimo kun 'kiel' estas pli ofta". Mi konsentas, sed rimarku ke iuj havas dubojn, demandante kial en tiaj diraĵoj oni uzas la pronomon demandan "kiu" kaj konstatas ke tio estas nelogika. Mi, uzanto de la pola, ne havas problemon ĉar en la pola ankaŭ oni uzas en tiu situacio la vorton "kiu" (pole "jak") sed en la pola la vorto "kiu" ("jak") estas multsignifa. Oni nomas ĝin depende de kunteksto: pronomo, prepozicio aŭ konjunkcio.
Metsis (Visa profilen) 27 december 2019 12:00:23
Plie mi suspektas, ke oni trovas adverbajn esivajn esprimojn ("metiiste lerta") nur en teksto, ne en parolo.
sergejm (Visa profilen) 27 december 2019 12:07:13
StefKo (Visa profilen) 27 december 2019 15:45:24
Metsis:Ĉu mi ĵuste komprenas, ke en la pola oni uzas esprimon, kiun oni povas traduki al "lerta kiu metiisto", en la senco de "lerta kiel metiisto"?Mi eraris! Mi devis skribi KIEL!
Plie mi suspektas, ke oni trovas adverbajn esivajn esprimojn ("metiiste lerta") nur en teksto, ne en parolo.
Oni uzas TIEL... KIEL... aŭ pli mallonge ... KIEL... Oni uzas ankaŭ diraĵon: TIA... KIEL... (pole TAKI... JAK...). Tiujn ĉi diraĵon oni uzas dum komparadoj.
Pola vorto JAK (KIEL) estas multsignifa. Oni nomas ĝin depende de kunteksto: pronomo, prepozicio aŭ konjunkcio.
En Esperanto KIEL ankaŭ estas multsignifa (v. vortaro.net). Esperantaj kaj polaj signifoj estas tre similaj (egalaj?).
Metsis (Visa profilen) 27 december 2019 17:30:36