ไปยังสารบัญ

ปิด

Nekredeblaĵo

จาก Zam_franca, 14 มกราคม 2020

ข้อความ 345

ภาษา: Esperanto

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 25 ตุลาคม 2020, 09:57:33

Do, eksplicite: (mi ne ŝatas insultajn neologismojn) - nek inkluzivan volapukon.

La unua parto estis subkomprenata, ĉar mi jam diris ĝin.

IgorSokoloff (แสดงโปรไฟล์) 25 ตุลาคม 2020, 14:01:47

ข้อความได้ถูกลบไปแล้ว

IgorSokoloff (แสดงโปรไฟล์) 27 ตุลาคม 2020, 21:03:13

Kiel mii vidas, mia antaŭa sufiĉe ĝentila mesaĝo estis ial forigita.
Sed mi esperas, ke monsieur Altebrilas sukcesis ĝin tralegi kaj ke li respondos al mia demando.
===============
Jen admirinda ekzemplo de naiva hipokriteco (aŭ hipokriteca naiveco), kiun demonstras estruloj de Francio...
Subite-neatendite ili seniluziiĝis pri "ĉeĉenaj luktantoj por libereco", kiujn ili volonte ŝildadis de "barbaraj rusuloj" kaj kiujn ili nun pretas transdoni eĉ al "kruela diktatoro" Ramzan Kadirov, tuj ekkredinte je ties humaneco.
Pri tio temas en ĉi tiu artikolo de "Le Figaro":
https://www.lefigaro.fr/vox/monde/renaud-girard-fa...
Probable, ĉi-kaze konvenas la vortoj de Saint-Exupéry : "Tu deviens responsable pour toujours de ce que tu as apprivoisé."

praid (แสดงโปรไฟล์) 28 ตุลาคม 2020, 12:20:17

Kamarado IgorSokoloff, ĉesigu diri ian fekecon.

IgorSokoloff (แสดงโปรไฟล์) 28 ตุลาคม 2020, 16:18:55

Via ĉi-supra frazeto, Kazakeviĉ, estas malĝusta gramatike kaj logike.
1. Ne "ĉesigu", sed "ĉesu";
2. La verbo "diri" apenaŭ taŭgas en la kunteksto, ĉar ĉi-forume oni ne parolas, sed skribas;
3. La vorto "fekeco" laŭsence ankaŭ maltaŭgas en la kunteksto. Probable, vi subkomprenis la vorton "fekaĵo".
Resumo:
Via poento, Kazakeviĉ, estas "2", daŭrigu majstri la lingvon.

praid (แสดงโปรไฟล์) 30 ตุลาคม 2020, 17:51:47

Mi ne bezonis paroli tion ruse. Nu ruse mi dirus pli efekte.

IgorSokoloff (แสดงโปรไฟล์) 30 ตุลาคม 2020, 18:53:59

Viajn "efektajn" frazojn, Kazakeviĉ, vi povas eldiri sub vian snufantan nazon, starante en efekta pozo antaŭ via spegulo.
Kaj ĉi-forume, streĉinte vian menson, vi povas skribi ion efektan.
===============
Kurioza ekzemplo de rusofobia skizofrenio...
Hispana juĝisto Joaquín Aguirre asertas, ke Putin intencis sendi en Katalunion 10000 da soldatoj por helpi al katalunaj luktantoj por sendependeco.
Kaj tute probablas, ke certa parto de hispanoj (kaj ne nur hispanoj) volonte ekkredos je realeco de tiela intenco.
https://www.publico.es/tremending/2020/10/29/twitt...

IgorSokoloff (แสดงโปรไฟล์) 2 พฤศจิกายน 2020, 08:39:33

Ki’ki’t’àantaban, tovariš Nornen.
Ču vi intencis aludi, ke viamense mi asociiĝas kun tiu rolulo, kiun prezentis Sergej Ŝnurov?

nornen (แสดงโปรไฟล์) 2 พฤศจิกายน 2020, 17:50:56

IgorSokoloff:Ki’ki’t’àantaban, tovariš Nornen.
Ču vi intencis aludi, ke viamense mi asociiĝas kun tiu rolulo, kiun prezentis Sergej Ŝnurov?
Bonan tagon, camarada Igor.

Nu, ja, tiu preciza linio, kiun mi afiŝis, tuj pensigis min pri vi kaj pri la fervoro, kiun vi videbligas en tiu ĉi fadeno.
Pri la resto de la kanto kaj de la video, mi ne certas. Mi ne scias, ĉu vi elportas la rubon, kiam la rubujo estas plena. Nek mi scias pri viaj preferoj de ruĝaj kapkovriloj aŭ de griznigraj subĉemizoj. Nek mi scias, ĉu vi sekigas fiŝojn sur la hejtkorpo de via kuirejo.

กลับไปด้านบน