Đi đến phần nội dung

Đã đóng

Nekredeblaĵo

viết bởi Zam_franca, Ngày 14 tháng 1 năm 2020

Tin nhắn: 345

Nội dung: Esperanto

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 21:50:33 Ngày 17 tháng 5 năm 2021

Kio estis la rekta demando? Mi ja kredas esti respondinte al via lasta.

IgorSokoloff (Xem thông tin cá nhân) 13:09:31 Ngày 18 tháng 5 năm 2021

Eliru el nebulo, alte brilanta kamarado...
Mi demando estis jena:
"Ĉu, via-konstate, ili (francaj oficiroj) maltrankviliĝas pro reala problemo (islameca radikalismo) aŭ estas riproĉindaj aŭ eble eĉ kondamnindaj alarmistoj?"

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 17:37:58 Ngày 18 tháng 5 năm 2021

Jes ili maltrankiliĝas.
Jes tio estas reala problemo.

Laŭ la reagoj, la teksto ne estis sufiĉe klara, ĉar iuj komprenis ĝin kiel averto (se estas civila milito, la estraro devigos la militistoj interveni, konforme al la konstitucio) la aliaj kiel minaco ( la armeo intervenos por malhelpi tian civilan militon) kaj tio estigis polemikojn ĉe la televido.

Ja estas problemo, sed kontentiga solvo ne estas facile trovebla.

Zam_franca (Xem thông tin cá nhân) 18:22:45 Ngày 18 tháng 5 năm 2021

Altebrilas:Jes ili maltrankiliĝas.
Jes tio estas reala problemo.

Laŭ la reagoj, la teksto ne estis sufiĉe klara, ĉar iuj komprenis ĝin kiel averto (se estas civila milito, la estraro devigos la militistoj interveni, konforme al la konstitucio) la aliaj kiel minaco ( la armeo intervenos por malhelpi tian civilan militon) kaj tio estigis polemikojn ĉe la televido.

Ja estas problemo, sed kontentiga solvo ne estas facile trovebla.
Tiuj kiuj ne pensas, ke tiu teksto estas minaco, estas la veraj naivuloj. Tio, ke tiu teksto estis publikigita precize 60 jarojn post la puĉo de Alĝero do estus laŭ ili nur koincido, kaj tute ne simbolo.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 21:46:12 Ngày 18 tháng 5 năm 2021

Militistoj kutimas rekte paroli. Ambigueco pli konvenas al diplomatoj.

IgorSokoloff (Xem thông tin cá nhân) 19:46:02 Ngày 08 tháng 6 năm 2021

Nekredebla insideco...
Ŝajnas, ke ĉie-estantaj rusiaj spionoj havas nun intencon ebriigi kaj kompromiti la bravan NATO-soldataron, kiel jam okazis kun anglaj militistoj en Estonio.
Pri tiu incidento temas en artikolo de brita gazeto "The Mirror":
https://www.mirror.co.uk/news/uk-news/british-sold...

IgorSokoloff (Xem thông tin cá nhân) 13:52:15 Ngày 25 tháng 7 năm 2021

Ŝajnas, ke malgraŭ progresanta anti-rusia skizofrenio, en Ĉeĥio haveblas tamen sufiĉe klarvidaj kaj objektivaj politikaj analizistoj...
En intervjuo por komunikilo "Haló noviny" unu el tiaj realistoj kritikas malsaĝecon de vasalecaj ĉehiaj regantoj kaj provas klarigi al sia-landa nebul-mensa filistaro esencon de kelkaj ĉi-mondaj eventoj kaj kaŭzojn de kelkaj internaciaj problemoj.
http://halonoviny.cz/articles/view/55660185

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 17:20:53 Ngày 25 tháng 7 năm 2021

Bedaŭrinde, mi ne komprenas la ĉeĥan. Ne hezitu esperantigi, se vi deziras, ke ni komprenu la atikolon. Antaŭdankon.
Erarmesaĝo: This message is too similar to one of your previous messages.
Kantu kune amikaro
Ni la ĝojon festas nur
Nek montaro nek rivero
Plu landlimoj estas nun.

Kaj nun?
(dua provo kun aldono de la himno al Eŭropo, senrilata kun la temo)
Ŝajnas, ke ĝi akceptas.

Demando al la moderanto: ĉu oni plu povas demandi "Kiel vi fartas?" sen havi la saman problemon?

IgorSokoloff (Xem thông tin cá nhân) 21:44:22 Ngày 25 tháng 7 năm 2021

Ne miksu nociojn "mi" kaj "ni", monsieur Altebrilas.
Unue, miaj mesaĝoj ne estas elmetitaj ekskluzive por via persona dispersa atento.
Kaj due, ne atribuu vian propran mallertecon al aliaj forumanoj, kiuj jam delonge scipovas uzi Google-tradukilon.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 14:38:02 Ngày 26 tháng 7 năm 2021

Kiam vi diras "vi", al kiom vi parolas? okulumo.gif

Pli serioze, mi miras, ke esperantisto reklamas pri tradukilo - ĉu nia lingvo senutilas? - kaj taksas kiel ĝentile rezumi argumenton antaŭ peti tradukan aŭ komputilan laboron, kiun necesigas ĝian komprenon (kaj ofte iuj paĝaroj pliaĉigas tiun laboron per postulo de kromaj kondiĉoj).

Kompreneble mi ne estas devigata fari ĝin kaj povas tutsimple preteratenti la mesaĝon - mi faras tiom plejofte kiam mi ne tuj ekkomprenas pri kio temas. Sed kun esperantistoj mi provas esti pli komprenema... esperante ke aliaj agos sammaniere.

Quay lại