Fermita
Nekredeblaĵo
de Zam_franca, 2020-januaro-14
Mesaĝoj: 345
Lingvo: Esperanto
Zam_franca (Montri la profilon) 2021-julio-26 21:45:55
Altebrilas:Bedaŭrinde, mi ne komprenas la ĉeĥan. Ne hezitu esperantigi, se vi deziras, ke ni komprenu la atikolon. Antaŭdankon.Pardonu, sed mi feliĉas, ke vi havis problemon: tio signifas ke la moderanto efike agis kontraŭ spamiloj!Erarmesaĝo: This message is too similar to one of your previous messages.Kantu kune amikaro
Ni la ĝojon festas nur
Nek montaro nek rivero
Plu landlimoj estas nun.
Kaj nun?
(dua provo kun aldono de la himno al Eŭropo, senrilata kun la temo)
Ŝajnas, ke ĝi akceptas.
Demando al la moderanto: ĉu oni plu povas demandi "Kiel vi fartas?" sen havi la saman problemon?
Altebrilas (Montri la profilon) 2021-julio-26 22:26:38
Tamen, la moderanto povas fari escepton pri mesaĝoj skribitaj esperante...
IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-julio-27 05:03:37
Mi ankoraŭfoje menciu, ke miaj ligiloj estas prezentitaj ne persone por vi kaj ne por aliaj rigidiĝintaj kredantoj je "sankta" supereco kaj ĉiama praveco de la "okcidenta civilizacio", sed por ĉiuj freŝ-cerbaj realistoj, kiuj deziras havi objektivan bildon de la mondo kaj pretas akcepti alternativan vidpunkton, uzante ĉi-cele ankaŭ Google-tradukilon kaj ne konsiderante ĉi-agon kiel io hontinda aŭ peniga.
Verdire, monsieur Haut-brillant, mi suspektas, ke vi nur ludas rolon de mallertulo-nekomprenulo, sed fakte sukcesis tralegi kaj la ĉeĥ-lingvan artikolon, kaj ĉiujn aliajn, kvazaŭ ne kompreneblajn por vi.
Altebrilas (Montri la profilon) 2021-julio-27 21:12:02
...por vi kaj ne por aliaj rigidiĝintaj kredantoj je "sankta" supereco kaj ĉiama praveco de la "okcidenta civilizacio"Kion mi asertis, kio pensigas al vi ke mi tiel opinias?
IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-julio-28 10:27:03
===============
Speciale por tiuj "messieurs", kiuj ial ne povas uzi Google-tradukilon, mi prezentas artikolon el franc-lingva komunikilo "Agora Vox", kies aŭtoro analizas anti-rusian "fejkaĵon" pri fikcia venenigo de A. Navalnij.
https://mobile.agoravox.fr/tribune-libre/article/a...
Altebrilas (Montri la profilon) 2021-julio-28 17:44:48
Aliflanke, la argumentado ŝajnas stranga : se Navalnij ne estas grava por Rusio, kial alia lando uzus la venenon kontraŭ li? Mi ne bone komprenas la version de la aŭtoro.
IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-julio-29 07:02:05
Se vi reale ne kapablas kompreni tute klaran argumentadon eĉ en franclingva artikolo, mi do kondolencas al vi. Ĉi-kaze por vi probable ne indas turmenti vian menson, legante prezentatajn de mi artikolojn, nek franclingvajn, nek, des pli, fremdlingvajn. Krome, por vi eble indas ne pretendi "altan brilecon" kaj iel ŝanĝi vian pseŭdonimon.
Altebrilas (Montri la profilon) 2021-julio-29 22:36:52
IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-08 08:54:21
La aŭtoro rakontas pri diversaj politikaj "talk-show" en rusiaj TV-kanaloj, rimarkigas eblecon esprimi dum disputoj absolute anti-rusian pozicion kaj asertas, ke simila pluralismo de opinioj apenaŭ probablas en okcidentaj TV-programoj.
https://www.monde-diplomatique.fr/2021/08/TRONTIN/...
Altebrilas (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-08 15:19:30
[url= www.eo.mondediplo.com] www.eo.mondediplo.com[/url]
Ĉu tiuj televidaj debatoj enhavas ankaŭ iujn pri Esperanto aŭ pri lingvoj ĝenerale?