kufunguwa
Ujumbe: 345
Lugha: Esperanto
Zam_franca (Wasifu wa mtumiaji) 26 Julai 2021 9:45:55 alasiri
Altebrilas:Bedaŭrinde, mi ne komprenas la ĉeĥan. Ne hezitu esperantigi, se vi deziras, ke ni komprenu la atikolon. Antaŭdankon.Pardonu, sed mi feliĉas, ke vi havis problemon: tio signifas ke la moderanto efike agis kontraŭ spamiloj!Erarmesaĝo: This message is too similar to one of your previous messages.Kantu kune amikaro
Ni la ĝojon festas nur
Nek montaro nek rivero
Plu landlimoj estas nun.
Kaj nun?
(dua provo kun aldono de la himno al Eŭropo, senrilata kun la temo)
Ŝajnas, ke ĝi akceptas.
Demando al la moderanto: ĉu oni plu povas demandi "Kiel vi fartas?" sen havi la saman problemon?
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 26 Julai 2021 10:26:38 alasiri
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Tamen, la moderanto povas fari escepton pri mesaĝoj skribitaj esperante...
IgorSokoloff (Wasifu wa mtumiaji) 27 Julai 2021 5:03:37 asubuhi
Mi ankoraŭfoje menciu, ke miaj ligiloj estas prezentitaj ne persone por vi kaj ne por aliaj rigidiĝintaj kredantoj je "sankta" supereco kaj ĉiama praveco de la "okcidenta civilizacio", sed por ĉiuj freŝ-cerbaj realistoj, kiuj deziras havi objektivan bildon de la mondo kaj pretas akcepti alternativan vidpunkton, uzante ĉi-cele ankaŭ Google-tradukilon kaj ne konsiderante ĉi-agon kiel io hontinda aŭ peniga.
Verdire, monsieur Haut-brillant, mi suspektas, ke vi nur ludas rolon de mallertulo-nekomprenulo, sed fakte sukcesis tralegi kaj la ĉeĥ-lingvan artikolon, kaj ĉiujn aliajn, kvazaŭ ne kompreneblajn por vi.
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 27 Julai 2021 9:12:02 alasiri
...por vi kaj ne por aliaj rigidiĝintaj kredantoj je "sankta" supereco kaj ĉiama praveco de la "okcidenta civilizacio"Kion mi asertis, kio pensigas al vi ke mi tiel opinias?
IgorSokoloff (Wasifu wa mtumiaji) 28 Julai 2021 10:27:03 asubuhi
===============
Speciale por tiuj "messieurs", kiuj ial ne povas uzi Google-tradukilon, mi prezentas artikolon el franc-lingva komunikilo "Agora Vox", kies aŭtoro analizas anti-rusian "fejkaĵon" pri fikcia venenigo de A. Navalnij.
https://mobile.agoravox.fr/tribune-libre/article/a...
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 28 Julai 2021 5:44:48 alasiri
Aliflanke, la argumentado ŝajnas stranga : se Navalnij ne estas grava por Rusio, kial alia lando uzus la venenon kontraŭ li? Mi ne bone komprenas la version de la aŭtoro.
IgorSokoloff (Wasifu wa mtumiaji) 29 Julai 2021 7:02:05 asubuhi
Se vi reale ne kapablas kompreni tute klaran argumentadon eĉ en franclingva artikolo, mi do kondolencas al vi. Ĉi-kaze por vi probable ne indas turmenti vian menson, legante prezentatajn de mi artikolojn, nek franclingvajn, nek, des pli, fremdlingvajn. Krome, por vi eble indas ne pretendi "altan brilecon" kaj iel ŝanĝi vian pseŭdonimon.
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 29 Julai 2021 10:36:52 alasiri
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
IgorSokoloff (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2021 8:54:21 asubuhi
La aŭtoro rakontas pri diversaj politikaj "talk-show" en rusiaj TV-kanaloj, rimarkigas eblecon esprimi dum disputoj absolute anti-rusian pozicion kaj asertas, ke simila pluralismo de opinioj apenaŭ probablas en okcidentaj TV-programoj.
https://www.monde-diplomatique.fr/2021/08/TRONTIN/...
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2021 3:19:30 alasiri
[url= www.eo.mondediplo.com] www.eo.mondediplo.com[/url]
Ĉu tiuj televidaj debatoj enhavas ankaŭ iujn pri Esperanto aŭ pri lingvoj ĝenerale?