目次へ

閉じられた

Nekredeblaĵo

Zam_franca,2020年1月14日の

メッセージ: 345

言語: Esperanto

Zam_franca (プロフィールを表示) 2021年7月26日 21:45:55

Altebrilas:Bedaŭrinde, mi ne komprenas la ĉeĥan. Ne hezitu esperantigi, se vi deziras, ke ni komprenu la atikolon. Antaŭdankon.
Erarmesaĝo: This message is too similar to one of your previous messages.
Kantu kune amikaro
Ni la ĝojon festas nur
Nek montaro nek rivero
Plu landlimoj estas nun.

Kaj nun?
(dua provo kun aldono de la himno al Eŭropo, senrilata kun la temo)
Ŝajnas, ke ĝi akceptas.

Demando al la moderanto: ĉu oni plu povas demandi "Kiel vi fartas?" sen havi la saman problemon?
Pardonu, sed mi feliĉas, ke vi havis problemon: tio signifas ke la moderanto efike agis kontraŭ spamiloj!

Altebrilas (プロフィールを表示) 2021年7月26日 22:26:38

Dankon, Zam, mi forgesis tiun problemon. ridulo.gif

Tamen, la moderanto povas fari escepton pri mesaĝoj skribitaj esperante...

IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2021年7月27日 5:03:37

Nu provu do reale ignori miajn mesaĝojn, al kiuj vi, fakte, regule reagas per viaj sensencaj kaj senutilaj komentoj, probable aspirante altiri atenton al via "altebrila" jezuiteca persono.
Mi ankoraŭfoje menciu, ke miaj ligiloj estas prezentitaj ne persone por vi kaj ne por aliaj rigidiĝintaj kredantoj je "sankta" supereco kaj ĉiama praveco de la "okcidenta civilizacio", sed por ĉiuj freŝ-cerbaj realistoj, kiuj deziras havi objektivan bildon de la mondo kaj pretas akcepti alternativan vidpunkton, uzante ĉi-cele ankaŭ Google-tradukilon kaj ne konsiderante ĉi-agon kiel io hontinda aŭ peniga.
Verdire, monsieur Haut-brillant, mi suspektas, ke vi nur ludas rolon de mallertulo-nekomprenulo, sed fakte sukcesis tralegi kaj la ĉeĥ-lingvan artikolon, kaj ĉiujn aliajn, kvazaŭ ne kompreneblajn por vi.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2021年7月27日 21:12:02

...por vi kaj ne por aliaj rigidiĝintaj kredantoj je "sankta" supereco kaj ĉiama praveco de la "okcidenta civilizacio"
Kion mi asertis, kio pensigas al vi ke mi tiel opinias?

IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2021年7月28日 10:27:03

Tion konkludigas via evidenta inklino konsenti kun postulatoj de anti-rusia kaj anti-ĉinia propagando kaj via evidenta maldeziro atenti kontraŭ-argumentadon.
===============
Speciale por tiuj "messieurs", kiuj ial ne povas uzi Google-tradukilon, mi prezentas artikolon el franc-lingva komunikilo "Agora Vox", kies aŭtoro analizas anti-rusian "fejkaĵon" pri fikcia venenigo de A. Navalnij.
https://mobile.agoravox.fr/tribune-libre/article/a...

Altebrilas (プロフィールを表示) 2021年7月28日 17:44:48

Nu, mi neniam skribis ĉi tie pri Navalnij, sed ŝajnas, ke vi taksas min kiel iu reprezentanto de Okcidento, kiu kulpas pri ĝia propagando. Tiu propagando estas ambaŭflanka, pli malpli subtila, sed mi preferus mondon sen ia fipropagando (mi uzas la prefikson "fi-" por ne trafi reklamon por esperanto, kiun ĝiaj anoj kutimis nomi - "propagando".

Aliflanke, la argumentado ŝajnas stranga : se Navalnij ne estas grava por Rusio, kial alia lando uzus la venenon kontraŭ li? Mi ne bone komprenas la version de la aŭtoro.

IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2021年7月29日 7:02:05

Jes, la verbo ”ŝajni" estas tute ĝusta — via ŝajnaĵo efektive estas nura iluzio. Kiel komprenema homo mi ne emas kulpigi pri io ordinarajn reprezentantojn de okcidenta filistraro, kiuj havas ne tre altan nivelon de komprenpovo, kiuj skribas malkoherajn kaj nelogikajn mesaĝojn kaj ne vidas diferencon inter evidentaj "fejkaĵoj" kaj objektiva kritikado.
Se vi reale ne kapablas kompreni tute klaran argumentadon eĉ en franclingva artikolo, mi do kondolencas al vi. Ĉi-kaze por vi probable ne indas turmenti vian menson, legante prezentatajn de mi artikolojn, nek franclingvajn, nek, des pli, fremdlingvajn. Krome, por vi eble indas ne pretendi "altan brilecon" kaj iel ŝanĝi vian pseŭdonimon.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2021年7月29日 22:36:52

Mi almenaŭ estos provinta... malgajo.gif

IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2021年8月8日 8:54:21

Tio apenaŭ kredeblas, sed fakte franca komunikilo "Monde Diplomatique" publikigis preskaŭ laŭdan artikolon pri rusiaj televidaj propagandistoj.
La aŭtoro rakontas pri diversaj politikaj "talk-show" en rusiaj TV-kanaloj, rimarkigas eblecon esprimi dum disputoj absolute anti-rusian pozicion kaj asertas, ke simila pluralismo de opinioj apenaŭ probablas en okcidentaj TV-programoj.
https://www.monde-diplomatique.fr/2021/08/TRONTIN/...

Altebrilas (プロフィールを表示) 2021年8月8日 15:19:30

Bv mencii, ke tiu gazeto aperigas ankaŭ iujn artikolojn en Esperanto !

[url= www.eo.mondediplo.com] www.eo.mondediplo.com[/url]

Ĉu tiuj televidaj debatoj enhavas ankaŭ iujn pri Esperanto aŭ pri lingvoj ĝenerale?

先頭にもどる