Więcej

Zamknięte

Nekredeblaĵo

od Zam_franca, 14 stycznia 2020

Wpisy: 345

Język: Esperanto

IgorSokoloff (Pokaż profil) 29 sierpnia 2021, 10:10:10

Nekredebla atenco kontraŭ sanktaj demokratiaj rajtoj...
Evidentiĝas, ke en progresiva Norvegio oni intencas monpuni liberajn civitanojn, kiuj havas tute naturan deziron pisi direkte al totalisma Rusio.
Pri tio temas en ĉi-artikolo de norvegia komunikilo:
https://thebarentsobserver.com/en/borders/2021/08/...

Altebrilas (Pokaż profil) 31 sierpnia 2021, 16:12:08

La artikolo ne precizigas, ĉu fari la samon al la mala direkto kostas pli altan monpunon, pro ofendo al pudoro.

IgorSokoloff (Pokaż profil) 23 września 2021, 12:20:48

Jen vica grimaco de liberasta-tolerasta socio...
Unu el svedaj homoseksualaj sacerdotoj rifuzas edzigi heteroseksualajn parojn.
Pri tio temas en či-artikolo de sveda komunikilo:
https://www.gp.se/nyheter/g%C3%B6teborg/lars-g%C3%...

IgorSokoloff (Pokaż profil) 25 października 2021, 11:08:49

Jen nekredeble objektiva artikolo, publikigita en usona, reĝim-lojala komunikilo "Bloomberg", kies aŭtoro provas klarigi la realan situacion koncerne al la gaso-dukto "NordStream-2":
https://www.bloomberg.com/opinion/articles/2021-10...
Espereble, ĉi-informaĵo kroĉos atenton de okcidentaj filistroj kaj sukcesos almenaŭ iomete dispeli propagandecan anti-rusian nebulon en iliaj mensoj.

IgorSokoloff (Pokaż profil) 30 października 2021, 20:59:59

Nekredebla herezo kontraŭ la "sankta okcidenta civilizacio"...
La aŭtoro de ĉi-suba artikolo en sveda komunikilo, anstataŭ ol aliĝi la "noblan" anti-rusian ĵelpadon, tre popularan lia-lande, ial ekis rakonti pri iama totalisma reĝimo, kvazaŭ ekzistinta en progresiva Svedio, el kiu kelkaj malsaĝaj sveduloj preferis fuĝi eĉ en barbaran Rusion.
https://www.svd.se/sverige-var-ett-akta-kontrollsa...

IgorSokoloff (Pokaż profil) 26 listopada 2021, 10:23:06

Ĉarmega Kristnaska LGBT-reklamaĵo de norvegia poŝt-servo:
https://youtu.be/tyQ6qD-u-J8
Veselyh Svetkov, hlapčiki i děvčinki!

Altebrilas (Pokaż profil) 27 listopada 2021, 21:50:41

Ĉu temas pri la fimeto kun geja Julpaĉjo? Mi vidis tion en la franca televido...

IgorSokoloff (Pokaż profil) 28 listopada 2021, 08:51:12

Temas pri Santa Klaus, alte-brilanta kamarado.
Estas tamen interese, kiu metis minuson apud mia ĉi-supra mesaĝo...
Ĉu tiu estis unu el antaŭaj minusistoj, kutime indignantaj mia-adrese, aŭ tion faris iu alia, eble homofobia persono?

Altebrilas (Pokaż profil) 28 listopada 2021, 23:28:35

Mi kutime respondas vorte, ne plus-minuse.

AntonioBF (Pokaż profil) 6 grudnia 2021, 15:07:44

Ĝi estas stranga afero la ameĉo de Putin kaj Trump. Oni pensus ke patriota usanano tiel Trump malamus la presidanto de Rusia, plus se ĉi-tia presidanto malamas usano. Sed...

Wróć do góry