Zum Inhalt

Geschlossen

Nekredeblaĵo

von Zam_franca, 14. Januar 2020

Beiträge: 345

Sprache: Esperanto

SlavikDze (Profil anzeigen) 24. Oktober 2022 15:31:19

Tio eble nekredeblas, sed en Ĉeĥio haveblas nemalmulte da instruistoj, kiuj solidaras kun "agresema" Rusio, kio ĉagrenas la aŭtoron de ĉi tiu artikolo:
https://zpravy.aktualne.cz/domaci/ucitel-dejepisu-...

SlavikDze (Profil anzeigen) 30. Oktober 2022 07:43:24

Tio eble nekredeblas, sed amindaj ĉehaj infanoj ial ofendas kaj eĉ batas kompatindajn ukrajnajn infanojn, kiuj enmigris en Ĉeĥion:
https://zpravy.aktualne.cz/domaci/nenavist-ve-skol...
🤕🤕🤕🤕🤕

dobri (Profil anzeigen) 4. November 2022 08:55:43

Mi jam skribis pri libera opinio dum demokratio. Eksceso de kelkaj stultaj knaboj ne estas opinio de plimulto da homoj. Ĉiu prudenta homo ne povas konsenti kun agresema lando.

SlavikDze (Profil anzeigen) 4. November 2022 18:05:23

Ŝajnas, ke en Ĉeĥio kreskas nombro de desperuloj, kiuj ne timas enprizonigon kaj malkaŝe deziras, ke Rusio venku, kaj tia tendenco afliktas la aŭtoron de ĉi tiu artikolo:
https://www.seznamzpravy.cz/clanek/domaci-politika...?

dobri (Profil anzeigen) 5. November 2022 08:31:21

Mi mem ne konas iun, kiu deziras, ke Rusio venku. Ĉu ili timas ankaŭ min? Mi publike deklaras mian deziron, ke venku Ukrainio.

SlavikDze (Profil anzeigen) 5. November 2022 14:17:42

@Dobri
Sed kun kiu vi polemikas ĉi-fadene?.. Ĉu kun mi aŭ kun aŭtoroj de ĉeĥaj komunikiloj?
En la artikolo temas pri malkaŝemaj solidarantoj kun Rusio. Kaj sekretaj simpatiantoj probable eĉ pli multas.
Se vi kvazaŭ ne scias pri tiaj homoj, signifas nur, ke vi emas ignori realajn faktojn.
Tute eblas, ke tiaj homoj ekzistas ankaŭ meze de viaj najbaroj kaj parencoj, kiuj tamen preferas ne sinceri kun vi, supozante, ke vi povas denunci ilin.
Vi ja kapablas je tiela heroaĵo, ĉu?

Altebrilas (Profil anzeigen) 5. November 2022 16:56:41

Kio pensigas al vi, ke denunco estas kutima en Cxekio?

SlavikDze (Profil anzeigen) 6. November 2022 00:21:26

@BaseObskuras (kiu nomas sin Altebrilas)
Kaj kio vin mem pensigis, ke temas pri tuta Ĉeĥio?..
Temas pri pan Dobri, kies personan denuncemon konkludigas jenaj liaj asertoj:
"Jes, en mia lando estas puninda konsento kun rusa agreso..."
"Publika konsento kun rusa agreso estas puninda..."
"Kaj homoj kiuj publike laŭdas Putinon, faras ankaŭ krimon..."
Sed kiu vin, "msjö" BaseObskuras, enpostenigis kiel advokato de pan Dobri? Ĉu li mem ne kapablas jam sin defendi?

dobri (Profil anzeigen) 6. November 2022 11:17:42

Kompreneble mi povas, sed ne bezonas defendi min, ĉar mi faras nenion kontraŭhoman. Kial vi povas aserti, ke mi denuncus iun? Verŝajne tio estas kutimo en Rusio, sed ne en Ĉeĥio. Vere dirite vi provis ofendi min. Kion mi povas atendi de malraciema homo, kiu blinde kredas sian frenezan reganton? Ĉu en Rusio ne ekzistas homoj, kiuj kapablas uzi sian cerbon?

Altebrilas (Profil anzeigen) 6. November 2022 21:18:21

Kia debato estas iu, kie oni bezonas defendi partoprenanton? Cxu cxar li estas atakita? En debato, oni rajtas ataki ideojn, antauxjugxojn aux politikon, sed certe ne homojn.

Se la celo ne estas interkomprenigxi por provi proksimigi la vidpunktojn, se la celo estas nur malebligi al la kontrauxulo esprimi siajn ideojn, tio ne estas debato, sed propagando kaj tio ne interesas min.

Cetere, taksi ion puninda signifas nur malaprobon, ne konkretan agon por efektivigi iun punon.

Zurück nach oben