Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-oktobro-24 15:31:19

Tio eble nekredeblas, sed en Ĉeĥio haveblas nemalmulte da instruistoj, kiuj solidaras kun "agresema" Rusio, kio ĉagrenas la aŭtoron de ĉi tiu artikolo:
https://zpravy.aktualne.cz/domaci/ucitel-dejepisu-...

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-oktobro-30 07:43:24

Tio eble nekredeblas, sed amindaj ĉehaj infanoj ial ofendas kaj eĉ batas kompatindajn ukrajnajn infanojn, kiuj enmigris en Ĉeĥion:
https://zpravy.aktualne.cz/domaci/nenavist-ve-skol...
🤕🤕🤕🤕🤕

dobri (Montri la profilon) 2022-novembro-04 08:55:43

Mi jam skribis pri libera opinio dum demokratio. Eksceso de kelkaj stultaj knaboj ne estas opinio de plimulto da homoj. Ĉiu prudenta homo ne povas konsenti kun agresema lando.

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-novembro-04 18:05:23

Ŝajnas, ke en Ĉeĥio kreskas nombro de desperuloj, kiuj ne timas enprizonigon kaj malkaŝe deziras, ke Rusio venku, kaj tia tendenco afliktas la aŭtoron de ĉi tiu artikolo:
https://www.seznamzpravy.cz/clanek/domaci-politika...?

dobri (Montri la profilon) 2022-novembro-05 08:31:21

Mi mem ne konas iun, kiu deziras, ke Rusio venku. Ĉu ili timas ankaŭ min? Mi publike deklaras mian deziron, ke venku Ukrainio.

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-novembro-05 14:17:42

@Dobri
Sed kun kiu vi polemikas ĉi-fadene?.. Ĉu kun mi aŭ kun aŭtoroj de ĉeĥaj komunikiloj?
En la artikolo temas pri malkaŝemaj solidarantoj kun Rusio. Kaj sekretaj simpatiantoj probable eĉ pli multas.
Se vi kvazaŭ ne scias pri tiaj homoj, signifas nur, ke vi emas ignori realajn faktojn.
Tute eblas, ke tiaj homoj ekzistas ankaŭ meze de viaj najbaroj kaj parencoj, kiuj tamen preferas ne sinceri kun vi, supozante, ke vi povas denunci ilin.
Vi ja kapablas je tiela heroaĵo, ĉu?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-05 16:56:41

Kio pensigas al vi, ke denunco estas kutima en Cxekio?

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-novembro-06 00:21:26

@BaseObskuras (kiu nomas sin Altebrilas)
Kaj kio vin mem pensigis, ke temas pri tuta Ĉeĥio?..
Temas pri pan Dobri, kies personan denuncemon konkludigas jenaj liaj asertoj:
"Jes, en mia lando estas puninda konsento kun rusa agreso..."
"Publika konsento kun rusa agreso estas puninda..."
"Kaj homoj kiuj publike laŭdas Putinon, faras ankaŭ krimon..."
Sed kiu vin, "msjö" BaseObskuras, enpostenigis kiel advokato de pan Dobri? Ĉu li mem ne kapablas jam sin defendi?

dobri (Montri la profilon) 2022-novembro-06 11:17:42

Kompreneble mi povas, sed ne bezonas defendi min, ĉar mi faras nenion kontraŭhoman. Kial vi povas aserti, ke mi denuncus iun? Verŝajne tio estas kutimo en Rusio, sed ne en Ĉeĥio. Vere dirite vi provis ofendi min. Kion mi povas atendi de malraciema homo, kiu blinde kredas sian frenezan reganton? Ĉu en Rusio ne ekzistas homoj, kiuj kapablas uzi sian cerbon?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-06 21:18:21

Kia debato estas iu, kie oni bezonas defendi partoprenanton? Cxu cxar li estas atakita? En debato, oni rajtas ataki ideojn, antauxjugxojn aux politikon, sed certe ne homojn.

Se la celo ne estas interkomprenigxi por provi proksimigi la vidpunktojn, se la celo estas nur malebligi al la kontrauxulo esprimi siajn ideojn, tio ne estas debato, sed propagando kaj tio ne interesas min.

Cetere, taksi ion puninda signifas nur malaprobon, ne konkretan agon por efektivigi iun punon.

Reen al la supro