Al la enhavo

Liberigo de martiroj (Auschwitz-Birkenau)

de StefKo, 2020-januaro-25

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-25 17:49:24

Auschwitz-Birkenau

Se vi ne scias – sciu!
Se vi ne legis – legu!
Se vi ne aŭdis – aŭskultu!
Se vi ne vidis – vidu!

Enrigardu: http://auschwitz.org/en/
https://en.wikipedia.org/wiki/Auschwitz_concentrat...
https://en.wikipedia.org/wiki/Yad_Vashem

Kiun malliberigis germanaj okupintoj? Viroj kaj virinoj, plenaĝaj, junuloj kaj infanoj.

Murditoj kaj martirece mortintoj:

judoj – 1 miliono
poloj – 70-75 miloj
ciganoj 21 miloj
ruĝarmeaj militkaptitoj – 15 miloj
aliaj – 10-15 miloj

17 de januaro 1945 likvido de koncentrejo – super 67 miloj, pelitaj en „marŝo de morto” , en la koncentrejo restis ĉirkaŭ 9 miloj, en tiu 500 infanoj.
27 de januaro 1945 liberigo de Ruĝa Armeo – en koncentrejo estis 7,5 miloj de malliberuloj.

Vi povas informiĝi pri Auschwitz (kaj pri aliaj koncentrejoj) el libroj, filmoj fabelaj kaj dokumentaj, rakontoj kaj el la interreto.

Se vi ne volas tiel informiĝi pri tiuj teruraĵoj faru nur tion:

– rigardu foton de unu (unu el miliono) malliberulo, knabineto Cz. Kwoka, batita, fotita kaj post nelonge murdita per fenola injekto https://twitter.com/AuschwitzMuseum/status/9731231...
– legu speciale por vi tradukitan poemon de Tadeo Borowski, kiu kiel juna homo travivis koncentrejo Auschwitz. La poemo ne estas pri morto sed pri amo, pri koncentreja amo. Jes, en koncentrejoj regas ne nur morto kaj sufero. Iame okazadis ankaŭ amo. Ĉi poemon Borowski skribis post la milito.

Adiaŭiĝo kun Maria

Se vi vivas, ne iru al mi, abnegaciu,
nur memoru pri mi, memoru ke mi estas.
En tiu nokto nigra, ŝvelaĉa, en nokto tiu
neĝaj floketoj gluiĝas al vitro fenestra.

Kaj ventego fajfas. Kaj nuda arba branĉaro
krake batas fenestron. Kaj super kapo mia
kiel fumo el estingitaj urboj kaj remparoj
lante fluas mallumo silenta, nefinia.

Kia terura silent’! Por kio vivon tiun
vane ĝis nun daŭrigi? Amarplena kor’ mia.
Ne revenu al mi por amo kiun
jam delonge voris la fajro krematoria.

Mi havis vin el tie. Via korpo, skabie
kaj flegmone, arkiĝis, pli supren erektiĝis,
kiel nubo supren. Mi havis vin el tie,
ĵus el tiu ĉielo, el la fajro. Pasiĝis.

Vi ne revenos al mi. Kaj ankaŭ kune kun vi,
de nebulo ebria la vento ne reiros.
El komuna tombo la homojn ne eklevos Di'
kaj homcindro pulvora ja neniel viviĝos.

Mi ne volas revenon. Ĉio estis nura
nia ludo, iluzio, teatro vanta.
Kaj super mi cirkulas via amo malpura
kiel fumo el homo super vento ŝvebanta.


Esperantigo: StefKo

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-25 18:30:55

En aro da 6 francoj, 1 el ili ne scias tion, kio estas Auschwitz. Ve!

Se estas viro :
Vi, kiu vivas senprobleme
Bonvarme en viaj domoj,
Vi, kiuj trovas rehejmen-irante vespere
La tablon metita kaj amikajn vizaĝojn,
Konsideru se estas viro
Ke tiu kiu penas en la ŝlim',
Kiu ripozon ne konas,
Kiu batalas por pana pec',
Kiu mortas pro jes aŭ pro ne.
Konsideru se estas virin'
Ke tiu ĉi perdis sian nomon kaj hararon
Kaj ankaŭ la forton je memori,
La okuloj vake kaj la mamoj fride
Same rano vintre.
Ne forgesu, ke tio estis,
Ne, ja ne forgesu tion :
Gravuru tiujn vortojn en via kor'.
Pensu al tiuj viahejme, en strato,
Enlitiĝante, levante;
Ripetu ilin al infanoj viaj.
Aŭ via domo disfalu,
La malsanec' vin premegu,
Infanoj viaj deturnu de vi.

Primo Levi


Mi iom plibonigis mian tradukon.

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-27 08:53:47

Fumoj super Birkenau – Seweryna Szmaglewska
(…)
Judoj, kiuj estis direktitaj dekstren dum la elektado, iras rekte al morto. Kiam la mano de la SS-viro juĝas ilin, la gasĉambroj kaj aerbloviloj jam larĝe malfermiĝas, lasante freŝan aeron. Oni preparas lokon por ili.

Ĉi tiuj homoj baldaŭ estos permesitaj enen, ili ne atendos tre longe sian sorton, maksimume kelkajn horojn, ĝis la gasĉambroj estos malplenigitaj de iliaj antaŭuloj. Marŝante laŭ la rampo dekstren, oni baldaŭ fariĝas antaŭ krematorioj I kaj II, kiuj staras unu kontraŭ la alia ambaŭflanke de la vojo.

Hazardo decidas, kiun oni devas eniri, cetere ĉu ĝi ne estas tutegala? Sed tiuj, kiuj marŝas, tremas de timo; ke nur ne disigi, por eniri unu konstruaĵon kune, kaj por ĉi tio patrinoj kun filinoj, patroj kaj filoj restas proksime unu al la alia. Ĉar ili ne scias pri tiuj konstruaĵoj, kies kamentuboj fumas, tion kion ni scias. Ili ne scias kien ili eniras. Grandaj, sennombraj homamasoj estis misinformitaj.

Laŭ elektristoj, ofte transpaŝantaj ĉi tiujn sojlojn serve, la vestiblo de krematorio estas pura ĉambro, en kiu, kiel en ŝipkabano, ne estas movaj objektoj. Ĉio estas forte fiksita. Ĉe la muroj estas metalaj benkoj kiel en medicinaj atendoĉambroj. Granda ruĝa sago ĉe la enirejo de la longa koridoro havas surskribon en pluraj – ses, mi pensas – lingvoj: "POR BANO KAJ MALINFEKTO DE VESTOJ".

En ĉi tiu vestiblo, homoj senvestiĝas, bonorde faldante siajn propraĵojn, al kiuj ili esperas reveni post momento, poste prenante tukojn kaj sapon el la manoj de judoj dungitaj ĉi tie kiel Sonderkommando, trankviligitaj per la havaĵoj ricevitaj, ili marŝas laŭ longa koridoro kondukanta al "bano kaj malinfekto de vestoj". Ili eniras grandegan ĉambron en kiu estas nenio krom fermitaj nuntempe aperturoj similaj al bloviloj. Elektraj lampoj oni muntis plate en la plafonon. Kiam la pordo malantaŭ la lasta el ĉi tiu grupo fermiĝas, bluaj buletoj falas de la supraj aperturoj. Ĉi tio estas gaso – CYKLON.

Ne, ne estas tiel facile morti en gaso, ĉi tiu morto ne rapide okazas. Estas ĝenerale sciate, ke pro la granda nombro da homoj, kiujn germanoj intencas pereigi per gaso, kaj eble pro iu alia kialo, ili ŝparas la gason. Alta dozo da blaugaz (cyklon) mortigus tuj, sed tiu, kiun ili donas, lasas agonii malrapide.

Elektristoj, kiuj kelkfoje eniras tien tuj post la malfermo de la pordo, vidadas pozojn, kiuj atestas pri lukto, pri senesperaj penoj, vidadas homojn, kiuj tra stako da aliuloj atingis la muron kaj finiĝis kun la okuloj elblovitaj, kun la ŝvelaĉaj ventroj, kun teruro en la posturo kaj la vizaĝo.

La tempo restigita al ili de kiam oni fermis la pordon sufiĉas, ke ili konsciu, ke ĉi tio estas la momento de la morto, ke tio estas insido de la germanoj – kaj perfido flanke de la malliberuloj, krematoriaj laboristoj.

Morta krio, eldirita kun la tuta potenco de la korpo, la averta krio por la fratoj, kiuj sekvas ilin – ĝi ne foriras eksteren. Ĝi restas nur fantoma malfermo de la buŝo jam frostiĝita.

La gasĉambroj funkcias multe pli rapide ol fornoj de krematorio. Kvankam ili brulas tage kaj nokte, ke kamionoj plenaj de karbobrikoj kaj arbaĵo alvenas senĉese, malgraŭ malfermo de la improvizaj kavoj en arbaro, en kiu multaj korpoj samtempe brulas – la fumado ne povas daŭrigi la gasadon. Do amasoj da ŝvelacaj korpoj estas aranĝitaj proksime al la kremorio, kiuj pli kaj pli ŝvelas, kaj oni bruligas ilin iom post iom, se eble. Ĉi-jare la somero estas ege varma.
(…)

Esperantigo: StefKo. Daŭrigo ne sekvos.

La aŭtorino, Seweryna Szmaglewska trapasis koncetrejo Auschwitz-Birkenau en jaroj 1942–1945. Ŝi fuĝis dum „la marŝo de la morto”.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-27 17:11:50

Laŭ kelka informo, Lidio Zamenhofo (hebree: לידיה זמנהוף), ido de Eliezero Zamenhofo (hebree: אליעזר זמנהוף), ankaŭ estis mortigita en koncentrejo. Mi ne scias ĉu sciaĵo pri ri troveblas en la muzeo Memoro kaj Nomo.

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-27 20:24:01

Jxusteno:Laŭ kelka informo, Lidio Zamenhofo (hebree: לידיה זמנהוף), ido de Eliezero Zamenhofo (hebree: אליעזר זמנהוף), ankaŭ estis mortigita en koncentrejo. Mi ne scias ĉu sciaĵo pri ri troveblas en la muzeo Memoro kaj Nomo.
https://pl.wikipedia.org/wiki/Lidia_Zamenhof

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-28 18:04:39

Jen ankaŭ neforgesenda heroino : https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Simone_Veil

StefKo (Montri la profilon) 2022-januaro-10 12:15:54

Mi petas, Gesinjoroj, en gason (parto 1a)

La 27-an de januaro estos la 77a datfesto de la liberigo de la koncentrejo Auschwitz-Birkenau fare de Ruĝa Armeo. Tial mi enskribas kelkajn partojn (fragmentojn) de la rakonto de T. Borovski. Li estis malliberulo de la koncentrejo. Borovski priskribis la laboron en tn. Kanada. Tio estis parto de la koncentrejo Birkenau kien oni alveturigis homojn kun ties pakaĵoj. En tiu “laboro” helpis SS-oficirojn kaj suboficirojn malliberuloj. La grupo (tn. komando) de tiuj malliberuloj oni nomis ankaŭ Kanada.

(…)
Dume, sur la kargejo fariĝis pli brue kaj pli svarme. La brigadistoj asignis al si la grupojn, destinante unujn por malfermi kaj malŝarĝi la venontajn vagonojn, aliaj apud la lignajn ŝtupojn kaj klarigante al ili la intencan agon. (...) Alveturis motorcikloj, portantaj superŝutitajn per arĝentaj signoj SS-oficirojn, masivajn, dikajn virojn kun poluritaj oficiraj botoj kaj brilantaj, malĝentilaj vizaĝoj. Iuj venis kun tekoj, aliaj havis flekseblajn bambuajn bastonojn. Tio donis al ili ofican kaj risortecan aspekton. Ili envenis en la kantinon, ĉar tiu mizera kazerno estis ilia kantino, kie ili somere trinkadis mineralakvon — "Sudetenquelle", kaj vintre ili varmigis sin per varma vino, salutis unu la alian per la ŝtate, rome etendita brako, kaj poste kore skuis la dekstrajn manojn, ridetis kore unu al la alia, parolis pri leteroj, pri novaĵoj el hejmo, pri infanoj, ili montris fotojn unu al la alia. Iuj majeste promenis sur la placo, la gruzo krakis, la ŝuoj krakis, la arĝentaj kvadratoj brilis sur la kolumoj, kaj la bambuaj bastonoj malpacience siblis.

La diversstriata amaso (komando KanadaStefKo) kuŝis sub la reloj en la mallarĝaj zonoj de la ombro, peze kaj malegale spirante, parolante laŭ sia maniero, pigre kaj indiferente rigardante la majestajn homojn en verdaj uniformoj, verdon de la arboj, proksiman kaj neatingeblan, turon de la malproksima preĝejo de kiu ĵus oni sonoris malfruan Anĝeluson.

– Transporto venas, – diris unu, kaj ĉiuj leviĝis en atendo.

El post la kurbiĝo venis la varvagonoj: la vagonaro estis puŝata dorse, la fervojisto staranta en la bremsejo elkliniĝis, svingis la manon, fajfis. La lokomotivo fajfis, anhelis, kaj la trajno lante ruliĝis laŭ la stacidomo. En la malgrandaj kradfenestroj oni povis vidi homajn vizaĝojn, palajn, ĉifitajn, kvazaŭ dormemajn, malorditajn — teruritajn virinojn, virojn, kiuj, io ekzotika, havis harojn. Ili pasadis lante, silente rigardis la stacion. Tiam, ene de la vagonoj, io komencis kirliĝi kaj frapegi la lignajn vandojn.

– Akvon! Aeron! – La obtuzaj, malesperaj krioj estiĝis.

Homaj vizaĝoj elkliniĝis el la fenestroj, la buŝoj anhelis senespere. Preninte kelkajn aeroglutojn, la homoj malaperis de la fenestroj, aliaj eniris perforte kaj malaperis same. La kriegoj kaj stertoroj plifortiĝadis.

La viro en verda uniformo, duŝita pli ol la aliaj per arĝento, tordis la buŝon abomene. Li enspiris fumon de cigaredo, abrupte ĵetis ĝin, movis sian tekon dekstre-maldekstren kaj kapjesis al posto (postenanto – StefKo). Li lante deprenis la pafilon de sia ŝultro, pafpreparis sin kaj pafis serie tra la vagonoj. Silentiĝis. Dume, la kamionoj aveturadis. Oni metis sub ili taburetojn, disstariĝis profesie ĉe la vagonoj. La grandegulo kun la teko svingis la manon.

– Kiu forprenos oron aŭ ion alian nemanĝeblan, estos mortpafita kiel ŝtelisto de la posedaĵo de la Reich. Komprenite? Verstanden?

Jawohl! – Oni kriis malegale kaj individue, kvankam kun bonvolo.

Also loos! Al la laboro!

La rigliloj klakis, la vagonojn oni malfermis. La ondo da la freŝa aero invadis internen, trafante la homojn kvazaŭ haladze. Ege kunpremitaj, superŝutitaj de grandega kvanto da pakaĵoj, valizegoj, valizoj, valizetoj, dorsosakoj, ĉiaspecaj sakoj (ĉar ili portis ĉion, kio konstituis ilian antaŭan vivon kaj kio havis komenci la venontan), nestiĝis en la terura malvasta spaco, svenis pro la varmego, sufokiĝis kaj sufokis aliajn. Nun ili koncentriĝis al la malfermitaj pordoj, anhelante kiel fiŝoj sur sablo.

Daŭrigo sekvos...

Esperantigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2022-januaro-13 22:15:23

Mi petas, Gesinjoroj, en gason (parto 2a)

– Atento! Eliru kun viaj bagaĝoj! Prenu ĉion! Metu ĉiujn viajn aĵaĉojn en stakon ĉe la vagono! Mantelojn redonu! Estas somero. Marŝu maldekstren! Komprenite?

– Sinjoro, kio okazos al ni? – ili desaltas sur la gruzon, maltrankvilaj, tremantaj.

– De kie vi estas?

– Sosnowiec, Bendzin. Sinjoro, kio estos? – ili obstine ripetas la demandojn, avide rigardante al la lacaj okuloj de aliaj homoj.

– Mi ne scias, mi ne komprenas la polan.

Estas la koncentreja leĝo, ke oni trompas homojn, kiuj iras al la morto ĝis la lasta momento. Tio estas la sola akceptebla formo de la kompato. Estas varmego. La suno atingis la zeniton, la arda ĉielo tremas, la aero ondiĝas, la vento, kiu foje trablovas nin, estas varmigita likva aero. La lipoj jam estas krevantaj, kaj oni sentas salan guston de sango en la buŝo. La korpo estas malforta kaj malobea pro la longa kuŝado en la sunejo. Trinki, ho, trinki!

Multkolora ondo elverŝas el la vagono, ŝarĝita, kiel stulta, blinda rivero, kiu serĉas novan vojon. Sed antaŭ ol ili rekonsciiĝos, trafitaj de la freŝa aero kaj de la odoro de la verdaĵo, iliaj pakaĵoj estas elŝiritaj el la manoj, iliaj paltoj estas deprenitaj, virinaj mansakoj estas eltiritaj, iliaj ombreloj estas forprenitaj.

– Sinjoro, sinjoro, sed ĝi estas kontraŭ la suno, mi ne povas...

Verboten! – oni bojas tra la dentoj, laŭte siblante.

Malantaŭ la dorso staras SS-ulo, trankvila, malavida kaj profesia.

Meine Herrschaften, gesinjoroj, ne disĵetu tiel la aĵojn ĉirkaŭe. Vi devas montri iom da bonvolo. – Li parolas afable, la maldika bastono nervoze fleksiĝas en la manoj.

– Jes, jes – ili respondas plurvoĉe, preterpasante, kaj pli vigle marŝas laŭ la vagonoj. Iu virino kliniĝas por rapide levi sian mansaketon. La bastono fajfis, la virino kriis, stumblis kaj falis sub piedojn de la homamaso. La infano kuranta post ŝi ekkriis: "Mameŭe!"– tia malgranda, distaŭzita knabineto...

Kreskas la stako da aĵoj, valizoj, sakoj, dorsosakoj, plejdoj, vestaĵoj, mansakoj, kiuj, falintaj, malfermiĝas kaj elverŝas buntajn ĉielarkajn monbiletojn, oron, horloĝojn; antaŭ la vagonpordoj suprenleviĝas stakoj da pano, amasiĝas konservobokaloj da multkoloraj marmeladoj kaj konfitaĵoj, ŝvelas stakoj da ŝinkoj kaj kolbasoj, sukero disŝutiĝas sur la gruzon. Aŭtoj plenplenaj de la homoj forveturas kun infera zumego, meze de plorado kaj kriado de la virinoj priplorantaj la infanojn, kaj konsternita silento de la subite solecigitaj viroj. Estas tiuj, kiuj iris dekstren – junaj kaj sanaj – ili iros al lager. Ili ne evitas la gason, sed antaŭe ili laboros.

La aŭtoj deiras kaj revenas, sen ripozo, kvazaŭ sur monstra linio. Ruĝkruca ambulanco veturas senĉese. Grandega sanga kruco pentrita sur la kapoto de la aŭto fandiĝas en la suno. La ambulanco de Ruĝa Kruco veturas senlace: ĝuste en ĝi oni transportas gason, la gason per kiu ili venenas ĉi tiujn homojn.

Tiuj el Kanado, kiuj estas ĉe la ŝtupoj, ne havas momenton por ripozi, ili apartigas tiujn, kiuj iras al la gaso, de tiuj, kiuj iras al la lager, ili elpuŝas la unuajn supren laŭ la ŝtuparo, enpuŝas ilin sur la aŭton, po sesdek sur ĉiu, tiel pli-malpli.

Flanke staras juna, glate razita viro, SS-ulo kun kajero en la mano; ĉiu aŭto estas streko, se dek ses aŭtoj foriros, tio estas milo, tiel pli-malpli. La sinjoro estas ekvilibra kaj preciza. La aŭto ne foriros sen lia scio kaj lia streko: Ordnung muss sein. La strekoj multiĝas je milojn, miloj en tutajn transportojn, kiuj estas mallonge nomataj: "el Tesaloniko", "el Strasburgo", "el Roterdamo". Pri tiu ĉi transporto oni parolos de hodiaŭ “Bendzin” sed por ĉiam oni nomos ĝin “Bendzin–Sosnowiec”, Ĉiuj kiuj iros el tiu transporto al la lager ricevos nombrojn: 131–132. Oni komprenas „miloj”, sed mallonge oni diros: "131–132".

Transportoj plilongiĝas en semajnojn, monatojn kaj jarojn. Kiam la milito finiĝos, oni kalkulos la bruligitajn. La nombro estos kvar milionojn kaj duonon (Tio estis pritakso de la Sovetunia komisiono, kiu laboris en 1945 j. La nombro estis trograndigita. Nun oni publikigas la nombron 1.3 milionoj – StefKo). La plej sanga batalo de la milito, la plej granda venko de solidara kaj unuiĝinta Germanujo. Ein Reich, ein Volk, ein Fuhrer – kaj kvar krematorioj. Sed estos dek ses krematorioj en Auschwitz, kapablaj bruligi kvindek milojn ĉiutage. La koncentrejo vastiĝos ĝis ĝi apogos siajn elektrajn dratojn sur Vistulo, estos loĝata de tricent mil homoj en striotaj uniformoj, ĝi nomos Verbrecher-Stadt - "Urbo de krimuloj". Ne, ne mankos homoj. Oni forbrulos judojn, forbrulos polojn, forbrulos rusojn, venigos homojn el Okcidento kaj Sudo, el la kontinento kaj insuloj. Oni venigos homojn en striotaj uniformoj, ili rekonstruos la ruinigitajn germanajn urbojn, ekplugos senkulturajn kampojn, kaj kiam ili senfortiĝos en la senkompata laboro, en la eterna Bewegung, Bewegung – malfermiĝos la pordoj de la gasĉambroj. La gasĉambroj estos plibonigitaj, pli ekonomiaj kaj pli lerte maskitaj. Ili estos kiel tiuj en Dresdeno, pri kiuj jam parolas legendoj.

La vagonoj jam estas malplenigitaj. La magra, variolcikatra SS-ulo trankvile rigardas enen, kapjesas abomene, ĉirkaŭas nin per sia rigardo kaj montras enen.

Rein. Purigu!

Ni ensaltas enen. Disĵetitaj ĉirkaŭ la anguloj, inter homaj fekaĵoj kaj perditaj horloĝoj, kuŝas sufokitaj, tretitaj beboj, nudaj monstretoj kun grandegaj kapoj kaj ŝvelintaj ventroj. Oni elportas ilin kiel kokidojn, tenante po kelkaj en unu mano.

– Ne portu ilin sur la aŭton. Redonu ilin al la virinoj, diras la SS-ulo, ekbruligante cigaredon. Lia fajrilo blokiĝis, li estas tre embarasita pri ĝi.

– Prenu ĉi tiujn bebojn, pro Dio – mi eksplodas, ĉar virinoj forkuras kun teruro de mi, enŝovante la kapojn en la brakojn.

La nomo de Dio estas uzata strange senbezone, ĉar virinoj kun infanoj iras sur la aŭton, ĉiuj, ne estas escepto. Ni ĉiuj scias, kion tio signifas kaj ni rigardas nin malame kaj terure.

– Kio, vi ne volas preni? – la variolcikatra SS-ulo diris kvazaŭ surprize kaj riproĉe, kaj komencis dekroĉi la revolveron.

– Ne necesas pafi, mi prenos.

La grizhara, alta sinjorino prenis la bebojn de mi kaj dum momento rigardis min rekte en la okulojn.

– Bebo, bebo – ŝi flustris ridetante. Ŝi foriris, stumblante sur la gruzo.

Daŭrigo sekvos...

Esperantigo – StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2022-januaro-19 21:05:45

Mi petas, Gesinjoroj, en gason (parto 3a)

(...)
Homoj fluas kaj fluas, aŭtoj graŭlas kiel koleraj hundoj. Antaŭ la okuloj, traŝoviĝas kadavroj elportitaj el la vagonoj, piedpremitaj beboj, kripluloj stakigitaj kun kadavroj, kaj homamaso, homamaso, homamaso... La vagonoj alruliĝas, stakoj da vestaĉoj, valizoj kaj dorsosakoj kreskas, homoj eliras, rigardas la sunon, spiras, petas akvon, eniras en aŭtojn, forveturas. La vagonoj denove aliras, la homoj denove... Mi sentas, ke la bildoj miksiĝas en mi, mi ne scias ĉu tio vere okazas aŭ ĉu mi sonĝas. Subite mi vidas verdecon de arbojn, kiuj balanciĝas kune kun la tuta strato, kun la bunta homamaso, sed – estas Avenuo! Brumas en mia kapo, mi sentas, ke mi vomos.

Henri skuas mian brakon.

– Restu veka, ni iras surmeti la aĵaĉojn.

Jam ne estas la homoj. Lastaj aŭtoj moviĝas malproksime sur la vojo, elvokante grandegajn polvonubojn, la trajno foriris, eminentaj SS-uloj iras sur la kajo, brilante arĝente sur la kolumoj. La ŝuoj brilas per sia glaceo, la grasaj vizaĝoj brilas ruĝe. Inter ili virino, ĝuste nun mi konstatas, ke ŝi estis ĉi tie la tutan tempon, seka, senbrusta, osta. Maldensajn, senkolorajn harojn ŝi glate alkombis malantaŭen kaj ligis en "Nord-ĝermanan" nodon, la manojn ŝi enŝovis en la larĝan pantalono-jupon. Ŝi promenas tien kaj reen sur la kajo, kun postiĉa, rata, malcedema rideto gluigita al la sekaj lipoj. Li malamas virinan belecon kun malamo de virino kiu estas abomena kaj konscia pri tio. Jes, mi vidis ŝin multfoje kaj mi bone memoris ŝin: ŝi estas la komandantino de FKL (Frauenkonzetrationslager – StefKo), ŝi venis por pririgardi sian ekposedaĵon, ĉar parto de la virinoj estis forigitaj de la aŭtoj kaj ili iros piede – al la lager. Niaj viroj, la frizistoj de Zauna (banejo – StefKo), tute senharigos ilin kaj multe amuziĝos pri ilia libereca honto.

Do ni ŝarĝas la aĵaĉojn. Ni portas pezajn, ampleksajn, riĉajn valizojn, ni ĵetas ilin pene sur la aŭton. Tie, oni stakigas, batadas, puŝegas ilin, tranĉas per tranĉilo, kio eblas, plej multe – por plezuro kaj serĉado de vodko kaj parfumoj por verŝi ilin rekte sur si mem. Unu el la valizoj malfermiĝas, elfalas vestaĵoj, ĉemizoj, libroj... Mi kaptas ian pakaĵeton: peza; mi disvolvas: oro, du bonaj plenmanoj: horloĝujoj, braceletoj, ringoj, kolieroj, brilantoj...

Gib hier – diras la SS-ano trankvile, transdonante malfermitan tekon plenan de oro kaj bunta fremda valuto. Li fermas ĝin, donas al oficiro, prenas alian, malplenan, kaj stariĝas ĉe alia aŭto. Ĉi tiu oro iros al Reich.

Varmego, granda varmego. La aero staras kiel senmova, arda kolono. La gorĝoj estas sekaj, ĉiu vorto estas dolora. Ho, trinki. Febre, kiel eble plej baldaŭ en ombron, nur ripozi. Ni finas ŝarĝi, la lastaj aŭtoj foriras, ni zorge kolektas ĉiujn paperojn el sur la trako, elfosas la neĉilokajn transportajn malpuraĵojn el gruzeretoj, "por ke nenia spuro restu post tiu abomenaĵo", kaj en la momento, kiam la lasta kamiono malaperas malantaŭ la arboj kaj ni iras – finfine! – al la reloj por ripozi kaj trinki (eble la franco denove aĉetos de la posto?), oni aŭdas fajfilon de fervojisto el malantaŭ de la kurbiĝo. Malrapide, ege malrapide, la vagonoj ruliĝas, la lokomotivo fajfas terure, el la fenestroj rigardas vizaĝoj ĉifitaj kaj palaj, plataj, kvazaŭ eltranĉitaj el papero, kun grandegaj okuloj brulantaj pro febro. La aŭtoj jam estas ĉi tie, la trankvila sinjoro kun la kajero jam estas, la SS-uloj kun la tekoj por oro kaj mono jam eliris el la kantino. Ni malfermas la vagonojn.

Daŭrigo sekvos...

Esperantigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2022-januaro-22 10:19:33

Mi petas, Gesinjoroj, en gason (parto 4a)

Ne, estas neebla plu regi super si. Oni brutale elŝiras valizojn el la manoj, taŭzante oni deprenas paltojn. Iru, iru, forpasu. Ili iras, forpasas. Viroj, virinoj, infanoj. Kelkaj el ili scias.

Jen rapide iras virino, ŝi hastas ete, sed febre. Malgranda, kelkjara infano kun ruĝiĝinta, pufvanga vizaĝo de kerubo kuras post ŝi, ne povas sekvi ŝin, etendas la braketojn plorante:

– Panjo, panjo!

– Virino, prenu la bebon en viajn brakojn!

– Sinjoro, sinjoro, tiu ne estas mia infano, ĝi ne estas mia! – la virino histerie krias kaj forkuras, kovrante sian vizaĝon per la manoj. Li volas kaŝiĝi, engrupiĝi en tiujn, kiuj ne veturos per la aŭto, tiujn, kiuj iros piede, kiuj vivos. Ŝi estas juna, sana, bela, ŝi volas vivi.

Sed la infano kuras post ŝi, plendante laŭte:

– Panjo, panjo, ne forkuru!

– Ĝi ne estas mia, ne mia, ne!...

Ĝis fine, Andrej, maristo el Sebastopolo, atingis ŝin. Liaj okuloj estis malklaraj pro vodko kaj varmego. Li kaptis ŝin, forbatis ŝin de ŝiaj piedoj per unu persvinga bato de la brako, kaptis ŝin je la haroj kaj levis ŝin reen. Lia vizaĝo estis tordita pro kolero:

– Ha, vi, jebit twoju mat, blad jewrejskaja! Vi forkuras de via infano! Ja tobi dam, ty kurvo! Li kaptis ŝin je talio, eksufokis per la manaĉo la gorĝon kiu volis krii, kaj ĵetis ŝin svingoforte kiel pezan sakon da greno, sur la aŭton.

– Havu! Kaj tiun prenu al vi mem! Hundino! — kaj ĵetis la infanon sub ŝiajn piedojn.

Gut gemacht, jen kiel oni devas puni degenerajn patrinojn – diris la SS-ulo staranta apud la aŭto. – Gut, gut Ruski.

Moŭĉi! – Andrej bojis tra la dentoj kaj foriris al la ĉaroj. El sub amaso da ĉifonoj, li eltiris kaŝitan soldatan botelon, malŝraŭbis ĝin, altuŝis al siaj lipoj, poste al miaj. La spirito bruligas la gorĝon. La kapo zumas, la kruroj fleksiĝas, priksimiĝas vomado.

Subite, el la tuta homa ondo, kiu blinde direktiĝis al la aŭtoj kiel rivero puŝita de nevidebla forto, eliris knabino, leĝere saltis de la vagono sur la gruzon kaj ĉirkaŭrigardis per serĉantaj okuloj, kiel homo, kiu tre miris pri io. Abunde blondaj haroj falis en mola ondo super ŝiajn ŝultrojn, ŝi malpacience forskuis ĝin. Instinkte ŝi movis la manojn super la bluzo, iomete alĝustigis sian jupon. Ŝi staris tie dum momento. Fine, ŝi deturnis la rigardon de la homamaso kaj movis ĝin tra niaj vizaĝoj kvazaŭ serĉante iun. Mi senkonscie serĉis ŝiajn okulojn, niaj okuloj renkontiĝis.

– Aŭskultu, aŭskultu, diru al mi, kien oni veturigos nin?

Mi rigardis ŝin. Jen knabino kun mirinda, hela hararo, belaj mamoj, en somera batista bluzo kaj kun saĝa, matura rigardo. Li staras, rigardas min en la vizaĝon kaj atendas. Jen la gasĉambro: komuna morto, abomena kaj naŭza. Jen la koncentrejo: kun razita kapo, sovetia vatpantalono por la varmego, aĉa, milda odoro de malpura, varmigita virina korpo, besta malsato, malhumana laboro kaj la sama ĉambro, nur la morto eĉ pli abomena, eĉ pli naŭza, eĉ pli terura. Kiu unufoje eniris ĉi tien, nenion, nenion elportos, eĉ siajn cindrojn al postenkette (posteno – StefKo), ne revenos al tiea vivo.

"Por kio ŝi alportis ĝin, ja evidente ili forprenos ĝin de ŝi" – mi pensis nevole, rimarkante belan horloĝon kun delikata ora braceleto sur ŝia manartiko. (…)

– Aŭskultu, respondu!

Mi silentis. Ŝi kunpremis la lipojn.

– Mi jam scias... – ŝi diris kun nuanco de sinjoreca malestimo en la voĉo, ĵetante la kapon malantaŭen; ŝi kuraĝe iris al la aŭtoj. Iu volis haltigi ŝin, ŝi kuraĝe puŝis lin flanken kaj enkuris laŭ la ŝtuparo sur la preskaŭ plenan aŭton. Mi povis nur vidi el la malproksimo, abundajn blondajn harojn fluantajn en la kuro.

Daŭrigo sekvos...

Esperantigo: StefKo

Reen al la supro