Al la enhavo

Liberigo de martiroj (Auschwitz-Birkenau)

de StefKo, 2020-januaro-25

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2022-januaro-25 09:45:48

Mi petas, Gesinjoroj, en gason (parto 5a)

Mi eniradis en la vagonojn, elportadis la bebojn, forĵetadis bagaĝojn. Mi tuŝadis la mortintojn, sed mi ne povis venki mian altiĝantan sovaĝan timon. Mi forkuradis de ili, sed ili estis ĉie; unu apud alia sur la gruzo, sur la cementa rando de la kajo, en la vagonoj. Beboj, abomenindaj nudaj virinoj, torditaj en konvulsiaj viroj. Mi forkuras foren kiel eble. Iu vipas mian dorson per bastono, okulangule mi ekvidas malbenantan SS-ulon, mi fuĝas de li kaj miksiĝas kun la striita grupo Kanada. Fine mi denove enrampas sub la relojn. La suno profunde kliniĝis al la horizonto, kaj per sanga subiranta lumo verŝis la kajon. Arbonombroj monstre plilongiĝas, homa kriego frapis la ĉielon pli laŭte kaj pli insiste.

Nur el ĉi tie, el sub la reloj, oni povas vidi la tutan inferon de la kajo. Jen paro da homoj falis teren, kunligitaj en senespera brakumo. Li konvulsie enigis la fingrojn en ŝian korpon, kaptis ŝiajn vestaĵojn per la dentoj. Ŝi krias histerie, malbenas, blasfemas ĝis sufokita de ŝuo ŝi stertoras kaj silentiĝas. Ili fendas ilin kiel ŝtipon kaj pelas kiel bestojn sur aŭtomobilon. Jen kvaro el Kanada (komando KanadaStefKo) penportas kadavron: giganta, ŝvelinta virino, ili malbenas kaj ŝvitas pro fortostreĉo, piedbate forpelas perdiĝantajn infanojn, kiuj vagas sur la kajo, blekante terure kiel hundoj. Oni kaptas ilin je la nukoj, je la kapoj, je la manoj, kaj ĵetas ilin sur la stakon, sur la kamionojn. La kvaro ne povos levi la virinaĉon sur la aŭton, ili vokas aliajn kaj kun kolektiva penego ili puŝas pecego da karno sur la platformon. Grandajn, pufiĝantajn kaj ŝvelintajn kadavrojn oni alportas de la tuta kajo. Interen de ili oni ĵetas kriplulojn, paralizitajn, sufokitajn kaj senkonsciaj. La stako da kadavroj kirliĝas, blekas, hurlas. La ŝoforo startas la motoron, forveturas.

Halt! Halt! La SS-ulo krias de malproksime. – Haltu, haltu, damne!

Ili trenas maljunulon en frako kun brakbendo. La maljunulo batas la kapon kontraŭ la gruzo, kontraŭ la ŝtonoj, ĝemas kaj senĉese, monotone lamentas: "Ich will mit dem Herm Kommandanten sprechen – Mi volas paroli kun la komandanto". Li ripetas tion kun sufiĉa obstino la tutan vojon. Ĵetita sur la aŭton, piedpremita de ies piedo, sufokita, ankoraŭ ĝemas: "Ich will mit dem..."

– Homo, trankviliĝu, sed... – vokas al li la juna SS-ulo laŭte ridante – post duonhoro vi parolos kun la plej granda komandanto! Nur ne forgesu diri al li: Heil Hitler!

Aliaj portas knabinon sen la kruro; ili tenas ŝiajn manojn kaj la unu restantan kruron. Larmoj fluas sur ŝia vizaĝo, ŝi flustras kortuŝe: "Sinjoroj, doloras, doloras...". Ili ĵetas ŝin en la aŭton inter la kadavrojn. Ŝi, viva, forbrulos kun ili.

Falas freŝa kaj stelplena vespero. Ni kuŝas sur la reloj, estas ege silente. Sur altaj kolonoj lumas malfortaj lanternoj, ekster la lumrondo etendiĝas nepenetrebla mallumo. Paŝo enen de ĝi, kaj homo malaperas por ĉiam. Sed la okuloj de la post-oj rigardas atente. La mitraletoj estas pretaj pafi.

– Ĉu vi ŝanĝis la ŝuojn? Henri demandas min.

– Ne.

– Kial?

– Homo, tio sufiĉas al mi, tute sufiĉas!

– Jam post la unua transporto! Pripensu, mi – eble miliono da homoj trapasis miajn manojn ekde Kristnasko. La transportoj el Parizo estas la plej malbonaj: oni ĉiam renkontas konatojn.

– Kion vi diras al ili?

– Ke ili baniĝos, kaj poste ni renkontiĝos en la barakaro. Kaj vi, kion vi dirus? Mi silentas...

Ni trinkas kafon miksitan kun spirito, iu malfermas skatolon da kakao, miksas ĝin kun sukero. Oni ĉerpas tion per la mano, la kakao ŝtopas la buŝoj. Kafo denove, spirito denove...

– Henri, kion ni atendas?

– Estos ankoraŭ unu transporto. Sed oni ne scias...

– Se ĝi venos, mi ne iros malŝarĝi ĝin. Mi ne povas.

– Kio estas? Tio tuŝis vin? Bona Kanada?! – Henri afable ridetas kaj malaperas en la mallumo. Post iom da tempo li revenas.

– Bone. Nur atentu, por ke la SS-ulo ne kaptu vin. Sidu ĉi tie la tutan tempon. Kaj mi aranĝos al vi paron da ŝuoj.

– Trankviliĝu de la ŝuoj! Mi estas dormema... Estas profunda nokto...

Daŭrigo sekvos...

Esperantigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2022-januaro-26 20:39:10

Mi petas, Gesinjoroj, en gason (parto 6a, lasta)

Denove antreten (apelo – StefKo), denove la transporto. La vagonoj eliras el la mallumo, pasas tra la lumstrio kaj denove malaperas en la mallumo. La kajo estas malgranda, sed la lumrondo estas pli malgranda. Ni malŝarĝos sinsekve. Ie, aŭtoj graŭlas, alveturas al terure nigraj ŝtuparoj, lumigas arbojn per la reflektoroj. Wasser! Luft! – Denove la sama afero, malfrua projekcio de la sama filmo: oni pafas serie per mitraleto, la vagonoj trankviliĝas. Nur unu knabineto kliniĝis duone tra la fenestro de la vagono kaj, perdinte la ekvilibron, falis sur la gruzon. Ŝi kuŝis konsternita dum momento, poste ŝi ekstaris kaj komencis rondiri, pli kaj pli rapide, rigide svingante la brakojn kvazaŭ en gimnastiko, laŭte anhelante aeron kaj hurlante monotone, akre. Sufokiĝante – ŝi freneziĝis. Ŝi nervozigas, do SS-ulo alkuris al ŝi, piedbatis ŝin en la dorson per sia ferita boto: ŝi falis. Li tretis ŝin per piedo, deprenis revolveron, pafis fojon kaj ree: ŝi restis, piedbatante la teron per la piedoj, ĝis senmoviĝis. Oni komencis malfermi la vagonoj.

Mi estis denove ĉe la vagonoj. Varma, dolĉa odoro ekbatis. La homa monto plenigis la vagonon duone, senmova, terure implikita, sed ankoraŭ vaporanta.

Ausladen! – la voĉo de SS-ulo eliranta el la mallumo. Portebla reflektilo pendigis sur lia brusto. Ĝi eklumis internen.

– Kial vi staras tiel stulte? Malŝarĝu! – kaj li frapis per bastono la dorson. Mi kaptis manon de ia kadavro: lia mano streĉiĝis ĉirkaŭ mia mano. Mi ektiris kun kriego kaj forkuris. Mia koro batis, sufokiĝante sur mia gorĝo. La naŭzoj alpremis min subite. Mi vomis, kurbiĝinta sub la vagono. Ŝancelante, mi kaŝiris sub la relojn.

Mi kuŝis sur bona, malvarma fero kaj revis pri reveno al la barakaro, kuŝtabulo, sur kiu ne estas matraco, pri iomo da dormo inter kamaradoj, kiuj nokte ne iros en la gason. Subite la barakaro ŝajnis al mi ia golfo de kvieto. Aliaj plue mortas, mi mem ankoraŭ iel vivas, mi havas sufiĉe por manĝi, mi havas forton por labori, mi havas patrujon, hejmon, amatinon...

La lumoj fantome flagras, la ondo de homoj fluas senfine, nuba, malklara, stultiĝinta. Al tiuj homoj ŝajnas, ke ili komencas novan vivon en la koncentrejo kaj mense preparas sin por malfacila lukto por la ekzistado. Ili ne scias, ke ili baldaŭ mortos kaj ke oro, mono, brilantoj, kiujn ili zorge kaŝas en la faldoj kaj kudroj de siaj vestoj, en la kalkanumoj de siaj ŝuoj, en la kaŝejoj de sia korpo – ne estos plu bezonataj al ili. Fakuloj, rutinuloj fosados en iliaj internaĵoj, eltiros oron el sub la lango, brilantojn el la utero kaj la rektumo. Ili elŝiros iliajn oraj dentojn. En fermnajlitaj kestoj ili sendos ilin al Berlino.

Nigraj SS-figuroj iradas trankvilaj, profesiaj. La sinjoro kun kajero en la mano faras la lastajn strekojn, kompletigas la nombrojn: dek kvin mil.

Multaj, multaj aŭtoj veturis al la krematorio.

Ili jam finas. La kadavrojn surmetitajn sur la kajo forprenas la lasta aŭto, la aĵaĉoj estas ŝarĝitaj. Kanada, ŝarĝita per pano, marmelado, sukero, odora parfumojn kaj purajn subvestojn, ordigas sin por elmarŝo. La kapo finas ŝarĝi la tekaldronon per oro, silkaĵoj kaj nigra kafo. Tio estas por gardistoj ĉe la pordego: ili preterpasos la komando-n sen kontrolo. Dum kelkaj tagoj, la koncentrejo vivos de ĉi tiu transporto, ĝi manĝos ties ŝinkojn kaj kolbasojn, konservaĵojn kaj fruktojn, drinkos ties vodkon kaj likvorojn, promenos en ties subvestoj, kaj komercos ties oron kaj sakojn. Civiluloj elportos multon ekster de la koncentrejo, al Silezio, al Krakovo kaj pli malproksime. Ili alportos cigaredojn, ovojn, vodkon kaj leterojn de hejmoj.

Dum kelkaj tagoj la koncetrejo parolos pri la transporto "Sosnowiec - Bendzin". Ĝi estis bona, riĉa transporto.

Kiam ni revenas al la barakaro, la steloj komencas paliĝi, la ĉielo fariĝas pli kaj pli travidebla, ĝi leviĝas super ni, la nokto klariĝas. Promesas esti suna, varma tago.

De la krematorioj tiriĝas grandegaj fumkolonoj kaj kuniĝas supre en grandegan nigran riveron kiu fluas ekstreme malrapide tra la ĉielo super Birkenau kaj malaperas malantaŭ la arbaroj direkte al Tzebinia. La transporto de Sosnowiec jam brulas.

Ni preterpasas la SS-taĉmenton irantan al la gardista deĵoro kun mitraletoj. Ili iras egale, persono ĉe persono, unu amaso, unu volo.

Und morgen die ganze Welt... – ili kantas plengorĝe.

Rechts ran! Dekstren! – tondras la komando de la frunto. Ni cedas al ili la vojon.

Esperantigo: StefKo

-------------------------------------------------
PS. Morgaŭ estos Tago de la memoro aŭ “Tago de la memoro pri la viktimoj de la holokaŭsto”. Ĝi estas internacia memorigo celebrenda ĉiujare la 27-an de januaro, iniciatita de Unuiĝintaj Nacioj por omaĝi kaj honori la memoron de la viktimoj de la Holokaŭsto kaj de tiuj, kiuj riskis, aŭ reale perdis, la vivon por protekti judojn persekutitajn.
La daton oni elektis ĉar ĝi koincidas kun la datreveno de la liberigo de la koncentrejo de Auschwitz (Aŭŝvico), okazinta la 27-an de januaro 1945 la liberigo fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio.

El: https://eo.wikipedia.org/wiki/Tago_de_la_memoro

Reen al la supro