پستها: 24
زبان: Esperanto
flanke (نمایش مشخصات) 2 فوریهٔ 2020، 8:05:27
Zam_franca (نمایش مشخصات) 2 فوریهٔ 2020، 9:52:05
flanke:Oni devas uzi nur la radikojn,kiuj estas troveblaj en la Akademia Vortaro.Do la netroveblaj radikoj (Ekz. sink-,spark-,futur-.Ili ne povas aperi en Esperanto) devas esti anstataŭitaj de la troveblaj radikoj.En (la vortaro kaj la kursaro de) lernu! estas la netroveblaj radikoj,ili devas esti anstataŭitaj.Vi certe pravas!
Kiuj "netroveblaj radikoj" troviĝas en lernu.net?
Bonvolu noti, ke la reta akademia vortaro estas tre eta.
Multe da radikoj kiuj estas monde uzataj en Esperantujo (ekzemple "mojos-") ne troviĝas en tiu vortaro.
Tamen tiaj radikoj estas foje uzataj de ekzemple TEJO : IJoKo estas la plej mojosa Esperanto-evento de la jaro!
Kaj mond-konataj nomoj kiel Tibeto (ĉinlingve : 藏區) ankaŭ forestas el la Akademia vortaro.
La radiko "spark-" ne signifas vere "fajr-er-". La senco estas ia malsama. Bonvolu legi http://vortaro.net/#Spark
Jxusteno (نمایش مشخصات) 2 فوریهٔ 2020، 10:47:57
Jen ankaŭ pliaj ekzemploj:
brul/um/o - inflam/o
har/ar/o - peruk/o
in/o - femal/o (neoficiala)
kun/e/ten/il/o - parentez/o
mal/bon/a - mav/a (neoficiala)
mal/diligent/a - pigr/a (neoficiala)
mal/dolĉ/a - amar/a
mal/jun/a - old/a
mal/long/a - kurt/a (neoficiala)
mal/mult/e/kost/a - ĉip/a (neoficiala)
mal/rapid/a - lant/a (neoficiala)
mal/saĝ/a - stult/a
mal/sobr/a - ebri/a
mal/ŝat/i - neglekt/i
mal/varm/a - frid/a
mord/et/i - ronĝ/i
mult/e/nombr/o - plural/o
nask/ont/ec/o - graved/ec/o
mal/ferm/i - ovr/i (neoficiala)
paf/il/eg/o - kanon/o
ponard/eg/o - lanc/o
port/i si/n - ŝveb/i
profund/aĵ/o - abism/o
trunk/et/o - tig/o
unu/nombr/o - singular/o
vir/seks/ul/o - maskl/o (neoficiala).
flanke (نمایش مشخصات) 2 فوریهٔ 2020، 11:16:55
Zam_franca:Mi pensas,ke la radikoj kiel la nomoj de landoj,lokoj aŭ homoj povas ne esti aldonitaj en la Akademian Vortaron.flanke:Oni devas uzi nur la radikojn,kiuj estas troveblaj en la Akademia Vortaro.Do la netroveblaj radikoj (Ekz. sink-,spark-,futur-.Ili ne povas aperi en Esperanto) devas esti anstataŭitaj de la troveblaj radikoj.En (la vortaro kaj la kursaro de) lernu! estas la netroveblaj radikoj,ili devas esti anstataŭitaj.Vi certe pravas!
Kiuj "netroveblaj radikoj" troviĝas en lernu.net?
Bonvolu noti, ke la reta akademia vortaro estas tre eta.
Multe da radikoj kiuj estas monde uzataj en Esperantujo (ekzemple "mojos-") ne troviĝas en tiu vortaro.
Tamen tiaj radikoj estas foje uzataj de ekzemple TEJO : IJoKo estas la plej mojosa Esperanto-evento de la jaro!
Kaj mond-konataj nomoj kiel Tibeto (ĉinlingve : 藏區) ankaŭ forestas el la Akademia vortaro.
La radiko "spark-" ne signifas vere "fajr-er-". La senco estas ia malsama. Bonvolu legi http://vortaro.net/#Spark
(Kaj ĉi tie estas eta miso:Tibeto estas "西藏" ĉine)
Fakte,mi volas scii,ke per kio oni normigas la uzojn de Esperantaj vortoj?(Mi pensas,ke la normigo de la uzo de Esperanto estas tre gravega)
Jxusteno (نمایش مشخصات) 2 فوریهٔ 2020، 11:26:18
Fakte, mi volas scii, ke per kio oni normigas la uzojn de Esperantaj vortoj?Per decidoj de la Akademio de Esperanto.
flanke (نمایش مشخصات) 2 فوریهٔ 2020، 11:28:17
Jxusteno:Ho bone,estas tre gravega la Akademio de Esperanto.Dankon!Fakte, mi volas scii, ke per kio oni normigas la uzojn de Esperantaj vortoj?Per decidoj de la Akademio de Esperanto.
Zam_franca (نمایش مشخصات) 2 فوریهٔ 2020، 13:19:36
flanke:(Kaj ĉi tie estas eta miso:Tibeto estas "西藏" ĉine)Ho, dankon. Nu, estas eraro de la franclingva vikipedia artikolo pri Tibeto.
Mi ne parolas ĉine.
flanke (نمایش مشخصات) 2 فوریهٔ 2020، 14:02:55
Zam_franca:Ho,tio ne gravas.Ni havas la komunan internacian lingvon--Esperanto!flanke:(Kaj ĉi tie estas eta miso:Tibeto estas "西藏" ĉine)Ho, dankon. Nu, estas eraro de la franclingva vikipedia artikolo pri Tibeto.
Mi ne parolas ĉine.
Metsis (نمایش مشخصات) 3 فوریهٔ 2020، 7:33:27
Problemo kun la vortado de Akademio estas, ke ĝi malhavas ekz. multajn vortojn, kiuj rilatas al komputiloj kaj komputoscienco.
LM59650 (نمایش مشخصات) 3 فوریهٔ 2020، 10:03:56
"ĉipa" ŝajnas senutila, sed radikoj, kiuj anstataŭigas malsimplajn kombinaĵojn, estas kelkfoje interesaj por parolata lingvo.