Al la enhavo

Zamenhofo kaj la nederlanda

de Zam_franca, 2020-februaro-08

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-08 19:13:21

Laŭ la etimologia vortaro de s-ro A.Rajki, tri vortoj en Esperanto devenus el la nederlanda : iu, strato, kaj gisto. Iu venus ankaŭ el la germana lingvo, strato venus ankaŭ el la angla kaj itala lingvoj, dum "gisto" venus nur el la nederlanda.
Ĉu do Zamenhofo konis iomete la nederlandan? Aŭ ĉu "gisto" estas post-zamenhofa vorto?

Metsis (Montri la profilon) 2020-februaro-09 12:05:32

Gisto estas post-zamenhofa vorto.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-09 12:56:49

Strato estas simila al la angla street kaj al la germana Straße. Mi ne certas, sed eble Zamenhof simple kunfandis ĉi tiujn du vortojn.

robinvdv (Montri la profilon) 2020-februaro-09 13:28:51

Mi pensas, ke pli verŝajnas, ke "strato" estas kunfando de la angla "street" kaj la gemana "Straße", simile al la esperantaj vortoj "forgesi" (FORget + verGESsen) kaj "ŝtormo" (STurm + stORM).

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-09 14:23:26

Mi dankas al ĉiuj.
Strato estas simila al la angla street kaj al la germana Straße. Mi ne certas, sed eble Zamenhof simple kunfandis ĉi tiujn du vortojn.
Mi pensas, ke pli verŝajnas, ke "strato" estas kunfando de la angla "street" kaj la gemana "Straße", simile al la esperantaj vortoj "forgesi" (FORget + verGESsen) kaj "ŝtormo" (STurm + stORM).
Mia demando baziĝas sur la etimologia vortaro de s-ro A.Rajski, kiu troveblas rete. Sed mi ne konas kian metodologion uzis li. Mi ĝuste demandas kial "dut." (por Dutch, la nederlanda, se neanglalingvanoj mian mesaĝon legus) estas skribita en ĉi tiu vortaro.

StefKo (Montri la profilon) 2020-februaro-09 21:39:28

robinvdv:Mi pensas, ke pli verŝajnas, ke "strato" estas kunfando de la angla "street" kaj la gemana "Straße", simile al la esperantaj vortoj "forgesi" (FORget + verGESsen) kaj "ŝtormo" (STurm + stORM).
En la jida "forgesi" estas "forgesn" (laŭ Google translate)

StefKo (Montri la profilon) 2020-februaro-09 21:45:24

robinvdv:Mi pensas, ke pli verŝajnas, ke "strato" estas kunfando de la angla "street" kaj la gemana "Straße", simile al la esperantaj vortoj "forgesi" (FORget + verGESsen) kaj "ŝtormo" (STurm + stORM).
En la pola "sztorm" (oni legas "ŝtorm") estas "ŝtormo". Evidente el la angla aŭ el la germana (malsupra).

Metsis (Montri la profilon) 2020-februaro-10 08:08:34

StefKo:
En la pola "sztorm" (oni legas "ŝtorm") estas "ŝtormo". Evidente el la angla aŭ el la germana (malsupra).
Pli verŝajne temas pri komuna (eŭropa) hindoeŭropa vorto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-10 12:51:37

Stulta demando jenas : ĉu parolante pri Stelaj Militoj (Star Wars) diri "sturm-trupano" (stormtrooper), estus bona Esperantigo? Aŭ ĉu "ŝtorm-trupano" estus pli taŭga?

nornen (Montri la profilon) 2020-februaro-10 20:09:54

Metsis:
StefKo:
En la pola "sztorm" (oni legas "ŝtorm") estas "ŝtormo". Evidente el la angla aŭ el la germana (malsupra).
Pli verŝajne temas pri komuna (eŭropa) hindoeŭropa vorto.
Estas rekonstruita pra-ĝermana radiko *sturmaz kaj pra-hindeŭropa radiko *(s)twer. Tial la apero en tiom multe da lingvoj.

Reen al la supro