去目錄頁

Zamenhofo kaj la nederlanda

Zam_franca, 2020年2月8日

讯息: 10

语言: Esperanto

Zam_franca (显示个人资料) 2020年2月8日下午7:13:21

Laŭ la etimologia vortaro de s-ro A.Rajki, tri vortoj en Esperanto devenus el la nederlanda : iu, strato, kaj gisto. Iu venus ankaŭ el la germana lingvo, strato venus ankaŭ el la angla kaj itala lingvoj, dum "gisto" venus nur el la nederlanda.
Ĉu do Zamenhofo konis iomete la nederlandan? Aŭ ĉu "gisto" estas post-zamenhofa vorto?

Metsis (显示个人资料) 2020年2月9日下午12:05:32

Gisto estas post-zamenhofa vorto.

Jxusteno (显示个人资料) 2020年2月9日下午12:56:49

Strato estas simila al la angla street kaj al la germana Straße. Mi ne certas, sed eble Zamenhof simple kunfandis ĉi tiujn du vortojn.

robinvdv (显示个人资料) 2020年2月9日下午1:28:51

Mi pensas, ke pli verŝajnas, ke "strato" estas kunfando de la angla "street" kaj la gemana "Straße", simile al la esperantaj vortoj "forgesi" (FORget + verGESsen) kaj "ŝtormo" (STurm + stORM).

Zam_franca (显示个人资料) 2020年2月9日下午2:23:26

Mi dankas al ĉiuj.
Strato estas simila al la angla street kaj al la germana Straße. Mi ne certas, sed eble Zamenhof simple kunfandis ĉi tiujn du vortojn.
Mi pensas, ke pli verŝajnas, ke "strato" estas kunfando de la angla "street" kaj la gemana "Straße", simile al la esperantaj vortoj "forgesi" (FORget + verGESsen) kaj "ŝtormo" (STurm + stORM).
Mia demando baziĝas sur la etimologia vortaro de s-ro A.Rajski, kiu troveblas rete. Sed mi ne konas kian metodologion uzis li. Mi ĝuste demandas kial "dut." (por Dutch, la nederlanda, se neanglalingvanoj mian mesaĝon legus) estas skribita en ĉi tiu vortaro.

StefKo (显示个人资料) 2020年2月9日下午9:39:28

robinvdv:Mi pensas, ke pli verŝajnas, ke "strato" estas kunfando de la angla "street" kaj la gemana "Straße", simile al la esperantaj vortoj "forgesi" (FORget + verGESsen) kaj "ŝtormo" (STurm + stORM).
En la jida "forgesi" estas "forgesn" (laŭ Google translate)

StefKo (显示个人资料) 2020年2月9日下午9:45:24

robinvdv:Mi pensas, ke pli verŝajnas, ke "strato" estas kunfando de la angla "street" kaj la gemana "Straße", simile al la esperantaj vortoj "forgesi" (FORget + verGESsen) kaj "ŝtormo" (STurm + stORM).
En la pola "sztorm" (oni legas "ŝtorm") estas "ŝtormo". Evidente el la angla aŭ el la germana (malsupra).

Metsis (显示个人资料) 2020年2月10日上午8:08:34

StefKo:
En la pola "sztorm" (oni legas "ŝtorm") estas "ŝtormo". Evidente el la angla aŭ el la germana (malsupra).
Pli verŝajne temas pri komuna (eŭropa) hindoeŭropa vorto.

Zam_franca (显示个人资料) 2020年2月10日下午12:51:37

Stulta demando jenas : ĉu parolante pri Stelaj Militoj (Star Wars) diri "sturm-trupano" (stormtrooper), estus bona Esperantigo? Aŭ ĉu "ŝtorm-trupano" estus pli taŭga?

nornen (显示个人资料) 2020年2月10日下午8:09:54

Metsis:
StefKo:
En la pola "sztorm" (oni legas "ŝtorm") estas "ŝtormo". Evidente el la angla aŭ el la germana (malsupra).
Pli verŝajne temas pri komuna (eŭropa) hindoeŭropa vorto.
Estas rekonstruita pra-ĝermana radiko *sturmaz kaj pra-hindeŭropa radiko *(s)twer. Tial la apero en tiom multe da lingvoj.

回到上端