Zum Inhalt

"Por britoj sekso restas deviga".

von Jxusteno, 20. Februar 2020

Beiträge: 21

Sprache: Esperanto

Jxusteno (Profil anzeigen) 20. Februar 2020 05:26:01

Jen estas artikolo pri genroj en Britujo: https://www.monato.be/2018/012302.php

IgorSokoloff (Profil anzeigen) 20. Februar 2020 10:56:32

Ho, kia ŝoko...
Kiel tiela aĵo eblas en demokratia lando?

Jxusteno (Profil anzeigen) 22. Februar 2020 17:27:19

IgorSokoloff:Ho, kia ŝoko...
Kiel tiela aĵo eblas en demokratia lando?
Kiel tia aĵo povas okazi en demokratia lando?
Jen: https://youtu.be/vxVkt1oaMQg

Metsis (Profil anzeigen) 22. Februar 2020 20:11:44

Kiu eĉ insistas, ke nuntempa Rusio estas demokratio? Temas pri feŭda ŝtato, kie la caro Putin regas.

IgorSokoloff (Profil anzeigen) 22. Februar 2020 20:30:04

Tute klaras, ke ĉi-videaĵo estis antaŭe planita, antaŭe organizita, kaj filmita/subtekstita speciale por kredemaj okcidentaj filistroj. La kameraisto kun sia ŝajne profesia kamerao libere kaj senbare retropaŝas antaŭ ĉi-paro...
Se sur rusiaj stratoj similaj gej-promenoj estus reale danĝeraj, ĉi tiuj hihiantaj aktoretoj apenaŭ riskus tiel defili. Tute probablas, ke ankaŭ tiuj kvazaŭ agresemaj preterpasantoj estis partoprenantoj de ĉi tiu ĉipa projekto.

Jxusteno (Profil anzeigen) 24. Februar 2020 22:14:01

IgorSokoloff:Tute klaras, ke ĉi-videaĵo estis antaŭe planita, antaŭe organizita, kaj filmita/subtekstita speciale por kredemaj okcidentaj filistroj. La kameraisto kun sia ŝajne profesia kamerao libere kaj senbare retropaŝas antaŭ ĉi-paro...
Se sur rusiaj stratoj similaj gej-promenoj estus reale danĝeraj, ĉi tiuj hihiantaj aktoretoj apenaŭ riskus tiel defili. Tute probablas, ke ankaŭ tiuj kvazaŭ agresemaj preterpasantoj estis partoprenantoj de ĉi tiu ĉipa projekto.
Ĉu mi neis ke la video estis antaŭe planita? Kredeble neniu homo, ne deziranra esti elbatita aŭ eĉ mortigita de tiel nomataj (m)aĉismuloj, kuraĝas montri sian glatecon sur strato en Rusujo. Estas ankaŭ rimarkinde ke tio okazis en Moskvo, kiu konjekteble estas unu el la malplej konservemaj urboj de Rusujo. Do, la preteruloj en provincaj urbetoj kaj vilaĝoj, kie, laŭ mia supozo, la mezonombra plenaĝa cisgenruliĉo estas drinkema kaj malĝentilega, verŝajne reagus multe pli kruele.

nornen (Profil anzeigen) 24. Februar 2020 23:34:48

Mi unue misinterpretis la titolon...

Jxusteno (Profil anzeigen) 25. Februar 2020 08:16:29

nornen:Mi unue misinterpretis la titolon...
Kion vi pensis?

IgorSokoloff (Profil anzeigen) 25. Februar 2020 09:56:15

Protestoj kontraŭ gej-edziĝoj en liberaste-tolerasta Francio:
https://youtu.be/C3no8n1zNzs
https://youtu.be/ZXwFqKxJICc

Jxusteno (Profil anzeigen) 25. Februar 2020 14:22:11

Ni provu taksi la toleremon de la lando tiel:
1) ĉu ekzistas kontraŭ-GLAT-aj leĝoj?
2) ĉu la societo aplikas animan kaj korpan perforton kontraŭ GLAT-uloj?

Takso por Rusujo:
1) En Rusujo estas leĝo pri propagando de samseksemo (sed verŝajne ne estas leĝo, kiu malpermesus propagandon de la sangotipo AB aŭ verda okulkoloro)
2) en Rusujo, kiel ni ĉiuj scias, GLAT-uloj ne povas sentime trovi sin en strato; estas eĉ sciigoj pri torturado de samseksemuloj en Ĉeĉenujo (cetere Ĉeĉenujo, almenaŭ laŭ la kremlo, estas parto de Rusujo, sed putino kaj putinanoj kredeble nenion intencas fari por helpi siajn regatojn; tial multaj GLAT-uloj eĉ estas devigitaj de certaj cirkonstancoj fuĝi el sia lando, se ili povas eligi sin el ĝi). Sed mi kompreneble scias, ke "ĉio ĉi estas kalumnio: en Ĉeĉenujo ne estas samseksemuloj, kaj eĉ se ili estus, ili jam estus elmondigitaj de siaj parencoj".

Vi tamen ĝis nun ne respondis, kion vi farus se via proksimulo elŝrankiĝus al vi?

Zurück nach oben