글: 21
언어: Esperanto
Jxusteno (프로필 보기) 2020년 2월 20일 오전 5:26:01
IgorSokoloff (프로필 보기) 2020년 2월 20일 오전 10:56:32
Kiel tiela aĵo eblas en demokratia lando?
Jxusteno (프로필 보기) 2020년 2월 22일 오후 5:27:19
IgorSokoloff:Ho, kia ŝoko...Kiel tia aĵo povas okazi en demokratia lando?
Kiel tiela aĵo eblas en demokratia lando?
Jen: https://youtu.be/vxVkt1oaMQg
Metsis (프로필 보기) 2020년 2월 22일 오후 8:11:44
IgorSokoloff (프로필 보기) 2020년 2월 22일 오후 8:30:04
Se sur rusiaj stratoj similaj gej-promenoj estus reale danĝeraj, ĉi tiuj hihiantaj aktoretoj apenaŭ riskus tiel defili. Tute probablas, ke ankaŭ tiuj kvazaŭ agresemaj preterpasantoj estis partoprenantoj de ĉi tiu ĉipa projekto.
Jxusteno (프로필 보기) 2020년 2월 24일 오후 10:14:01
IgorSokoloff:Tute klaras, ke ĉi-videaĵo estis antaŭe planita, antaŭe organizita, kaj filmita/subtekstita speciale por kredemaj okcidentaj filistroj. La kameraisto kun sia ŝajne profesia kamerao libere kaj senbare retropaŝas antaŭ ĉi-paro...Ĉu mi neis ke la video estis antaŭe planita? Kredeble neniu homo, ne deziranra esti elbatita aŭ eĉ mortigita de tiel nomataj (m)aĉismuloj, kuraĝas montri sian glatecon sur strato en Rusujo. Estas ankaŭ rimarkinde ke tio okazis en Moskvo, kiu konjekteble estas unu el la malplej konservemaj urboj de Rusujo. Do, la preteruloj en provincaj urbetoj kaj vilaĝoj, kie, laŭ mia supozo, la mezonombra plenaĝa cisgenruliĉo estas drinkema kaj malĝentilega, verŝajne reagus multe pli kruele.
Se sur rusiaj stratoj similaj gej-promenoj estus reale danĝeraj, ĉi tiuj hihiantaj aktoretoj apenaŭ riskus tiel defili. Tute probablas, ke ankaŭ tiuj kvazaŭ agresemaj preterpasantoj estis partoprenantoj de ĉi tiu ĉipa projekto.
nornen (프로필 보기) 2020년 2월 24일 오후 11:34:48
Jxusteno (프로필 보기) 2020년 2월 25일 오전 8:16:29
nornen:Mi unue misinterpretis la titolon...Kion vi pensis?
IgorSokoloff (프로필 보기) 2020년 2월 25일 오전 9:56:15
https://youtu.be/C3no8n1zNzs
https://youtu.be/ZXwFqKxJICc
Jxusteno (프로필 보기) 2020년 2월 25일 오후 2:22:11
1) ĉu ekzistas kontraŭ-GLAT-aj leĝoj?
2) ĉu la societo aplikas animan kaj korpan perforton kontraŭ GLAT-uloj?
Takso por Rusujo:
1) En Rusujo estas leĝo pri propagando de samseksemo (sed verŝajne ne estas leĝo, kiu malpermesus propagandon de la sangotipo AB aŭ verda okulkoloro)
2) en Rusujo, kiel ni ĉiuj scias, GLAT-uloj ne povas sentime trovi sin en strato; estas eĉ sciigoj pri torturado de samseksemuloj en Ĉeĉenujo (cetere Ĉeĉenujo, almenaŭ laŭ la kremlo, estas parto de Rusujo, sed putino kaj putinanoj kredeble nenion intencas fari por helpi siajn regatojn; tial multaj GLAT-uloj eĉ estas devigitaj de certaj cirkonstancoj fuĝi el sia lando, se ili povas eligi sin el ĝi). Sed mi kompreneble scias, ke "ĉio ĉi estas kalumnio: en Ĉeĉenujo ne estas samseksemuloj, kaj eĉ se ili estus, ili jam estus elmondigitaj de siaj parencoj".
Vi tamen ĝis nun ne respondis, kion vi farus se via proksimulo elŝrankiĝus al vi?