Meldinger: 17
Språk: Esperanto
Zam_franca (Å vise profilen) 2020 3 9 16:26:46
WangRuijie:Ĉu ni povas fari pen-palon?Ĉu vi povus klarigi tion, kion vi deziris diri, mi petas? Antaŭdankon.
Vinisus (Å vise profilen) 2020 3 9 18:13:27
ito:Bonvolu konsili al mi.
Li ne havas gepatrojn nek fraton nek fratinon. Ĉar li laboras eksterlande, li havas nek amikojn tie.
Ĉe li ne troviĝis familianoj, ankaŭ en lia eksterlanda laboro al li mankis amikojn.
Nala_Cat15 (Å vise profilen) 2020 3 9 19:01:57
Metsis (Å vise profilen) 2020 3 10 10:11:09
Nala_Cat15:Mi neniam vidis "ne" antaŭ substantivoj. ĉu oni vere povas diri " mi havas ne fraton" aŭ ĉu nur ĝustas diri " mi ne havas fraton"?Oni konsideras, ke "ne" estas kiel adverbo. Ĉar oni preferas aldoni adverbojn antaŭ la verbo, oni normale diras "Mi ne havas fraton". Alia alternativo estas "Mi havas neniun fraton". Dependas ofte de onies denaska lingvo, kiun formon oni preferas.
Sed en poemoj kaj en kantoj oni povas ŝanĝi la lokon al "Mi havas ne fraton" por la ritmo. Ekz. "Veganaj homoj manĝas ne la bestojn. Oh-oh- bam bam." (la teksto havebla en la espa)
sergejm (Å vise profilen) 2020 3 10 19:45:14
ito (Å vise profilen) 2020 3 11 00:09:03
Nala_Cat15:Mi neniam vidis "ne" antaŭ substantivoj. ĉu oni vere povas diri " mi havas ne fraton" aŭ ĉu nur ĝustas diri " mi ne havas fraton"?Laŭ mia kompreno, kelkaj partikuloj (ne, ankaŭ, eĉ, ja, mem, nur, ...?) povas rilati al substantivo.
Mi havas ne fraton sed fratinon.
Nur(Ankaŭ, Eĉ, Ja) mi elfaris tion.
Li elfaris tion per si mem.
Iuj klasas ilin kiel primitivan adverbon aŭ radikan adverbon. Sed ĉar ili efektive rilatas al ankaŭ substantivo, do tiuj terminoj mem ne estas ekzaktaj.
Kiam ili rilatas al substantivo, ili ne funkcias kiel adjektivo, ĉar ili ne esprimas econ nek staton de substantivo. Sed tiam ili donas al substantivo iun (funkciecan) signifon.
Ne mi sed li elfaris tion. .... neado
Nur mi elfaris tion. ... limigo
Ankaŭ mi elfaris tion. .... aldono, inkludo
Eĉ mi elfaris tion. .... inkludo, analogio, emfaza aldono
Ja mi elfaris tion. .... emfazo
redaktita:
Foje mi vidas adverbo(e-vorto) rilatas al substantiveca vorto ekzemple: ĝuste tio; sole tio; vi salutas nur sole viajn fratojn ks..
(Bedaŭrinde nun mia komptilo ne funkcias ĉe la tekstaro)
Metsis (Å vise profilen) 2020 3 11 08:34:06
Se la pozicio de "ne" estas alia ol antaŭ la ĉefverbo, iafoje temas nur pri parta neado. La ĉefverbo restas valida.
- Ni faris la kontrakton ne skribe sed parole.
- Mi havas ne fraton sed fratinon.