Til innholdet

Ĉu oni povas ŝanĝi finaĵojn de participoj al adverboj?

fra Nala_Cat15,2020 3 2

Meldinger: 47

Språk: Esperanto

thyrolf (Å vise profilen) 2020 3 10 07:12:52

mi ne malofte uzas "onte" ekz. en tiaj frazoj. "lasu nin diskutu tion onte".

Altebrilas (Å vise profilen) 2020 3 10 08:52:27

Ĉu la participaj estas banalaj sufiksoj? Ŝajnas ke ne, ĉar ili aplikiĝas al la tuta verba grupo, ĉar la komplementoj restas tiaj, kiaj ĝi estas.
Malferminte la botelon per korktirilo, li ekkriis "jen bongustega vino!".
Tamen mi dubas pri la formo:
(?) Malferminto la botelon ekkriis
Mi pli nature dirus:
Malferminto de la botelo ekkriis.

Metsis (Å vise profilen) 2020 3 10 09:39:33

Redaktita 2020-03-11

Altebrilas:Ĉu la participaj estas banalaj sufiksoj? Ŝajnas ke ne, ĉar ili aplikiĝas al la tuta verba grupo, ĉar la komplementoj restas tiaj, kiaj ĝi estas.
Altebrilas,

Bona demando. Miaopinie

Kiel mi antaŭe skribis, mi preferas pensi tiel, ke la participaj formoj estas adjektivoj kaj kiam ĉi tiuj "adjektivoj" priskribas verbojn, oni uzas adverban formo. Ekz. "La arbo estas falinta" priskribas la staton de la arbo post la ago, la frazo ne priskribas la agon (kp. "La arbo falis"). Ankaŭ la pasivo havas tiun signifon: "La libro estas legita" kontraŭ "La libron oni legis".

Verŝajne pro influo de siaj denaskaj lingvoj multaj homoj uzas aŭ provas uzi aktivajn participajn formojn por esprimi daŭran agon aŭ iun similan kaj pasivajn participajn formojn por esprimi sian denasklingvan pasivon, kvankam ofte simplaj formoj (inkl. la oni-pasivo) estas plej bonaj kaj sufiĉaj.

Kiam uzi la participojn? Dependas de tipo de participo.

Adjektivaj participoj

Laŭ mi la plej uzeblaj estas tiaj aktivaj "estas leginta" kaj "estis leginta", kiuj respondas al la perfekto resp. pluskvamperfekto en kelkaj lingvoj, sed entute ĉi tiu grupo estas la plej utila.

En la pasivo preskaŭ nur la formoj "estas legita" kaj "estis legita" estas uzeblaj. Kelkaj kombinaĵoj estas eĉ sensencaj. (Parenteze oni ne povas konstrui pasivajn formojn de netransitivaj verboj, ekz. *estas kurata*.)

Substantivaj participoj

Oni subkomprenas, ke substantivaj participoj priskribas homojn.

Ofte nur la aktivaj formoj estas uzeblaj, sed atentu, ke vi ne parolas "indianan lingvon": dancanto = ri kiu dancas (kun lupoj 🕺🐺🐺 )

Pasivaj formoj eblas nur, kiam oni povas imagi, ke temas pri ago, kiu povas trafi homon. Ekz. "La kondamniton oni mortpafis." Sed kio signifus ekz. "legito"?

Adverbaj participoj

Aktivaj adverbaj participoj ofte respondas al frazekvivalentoj, ekz. "Manĝante pomon ri legis sian libron" = Ri legis sian libron kaj manĝis samtempe pomon. Ili havas sian uzon, sed atentu, ke vi ne uzas ilin tro multe, ĉar ofte ili estas pezaj kompreni (ekz. rezolucioj de UEA).

Pasivaj adverbaj participoj estas plejparte nekompreneblaj kaj estas faĉile fuŝi kun ili speciale, se oni aldonas la agenton en la frazon (ekz. la gramatika parto de Lernu (minimume antaŭe) havas tiajn erarojn). Evitu la pasivaj adverbaj participoj! Escepto estas kelkaj establitaj esprimoj, ekz. "ne atendite".

PS.
Malferminte la botelon per korktirilo li ekkriis: "Jen bongustega vino!"
Tio estas tipa kaj taŭga uzo de la aktiva adverba participo kiel frazekvivalento speciale en teksto sed ankaŭ en parolo.

Altebrilas (Å vise profilen) 2020 3 10 20:19:55

Metsis:

Substantivaj participoj

Nur la aktivaj formoj estas uzeblaj, sed atentu, ke vi ne parolas "indianan lingvon": ri kiu dancas kun lupoj 🕺🐺🐺
Bedaŭrinde la parto de via mesaĝo kiu plej interesas fuŝaperis (kvadratoj kun ciferoj), pro neplenumado de la kondiĉaro (mia komputilo ne novas).

Mi ne vidas, kial la pasivaj formoj ne estus uzeblaj: ekz: la kondamniton oni mortpafis. Ĉu tiu frazo ne estas laŭfundamenta? Ĉu ĝi ne estas klara?

Mia ĉefintereso estas ĉu oni povas konservi la saman sintakson kiel la verba grupo kun substantiva participo? Ĉu estas ekzemplojn?

Metsis (Å vise profilen) 2020 3 11 08:07:53

Altebrilas

Vi pravas. Mi kompletigis mian respondon.

Altebrilas (Å vise profilen) 2020 3 12 23:32:50

Pri "legito", oni prefere dirus legitaĵo, aŭ legaĵo, se ne temas pri la verkinto de la libro.

Mi trovis "Jes, mi ankaŭ legis Claude Piron" per serĉado, do Cl. Piron povas esti, laŭ la regulo, la legito.

Sed tia uzado de "legi" kun subkompreno de "la verkon de" ekzistas ankaŭ en la franca. Mi ne scias ĉu tio estas tiel facile komprenebla de alilingvaj esperantistoj .

Vinisus (Å vise profilen) 2020 3 14 16:21:37

Li vidis la knabon ludanta, li vidis la knabon ludante. Ĉu oni povus bv. krarigi la malsamecon?

StefKo (Å vise profilen) 2020 3 15 11:24:40

Vinisus:Li vidis la knabon ludanta, li vidis la knabon ludante. Ĉu oni povus bv. krarigi la malsamecon?
Mi (malmulte progresanta) komprenas tion tiel:

Li vidis la knabon ludanta = Li, ludanta, vidis la knabon.
Li vidis la knabon ludante = Li, ludante, vidis la knabon.


Se mi volus diri ke la knabo ludas kiam mi vidis lin, mi skribus tiel (kiam mi volus akcenti la vorton "ludantan"):

Mi vidis la knabon ludantan.

Tiun problemon oni jam pridiskutis multfoje.

Vinisus (Å vise profilen) 2020 3 15 12:12:58

Mi vidis la knabon ludanta, ĉar ludanta estas predikativo de la objekto, = Mi vidis la knabon, kaj en tiu momento li estis ludanta.

abc_vz (Å vise profilen) 2020 3 15 13:21:26

Mi konsentas kun Vinisus, ke la vorto ludanta rilatas al la objekto, sed mi scias, ke kelkaj esperantistoj opinias, kiel StefKo. Tio faras la frazon dusenca, kaj tio al mi ne plaĉas.

Tibake til toppen