前往目錄

Ĉu oni povas ŝanĝi finaĵojn de participoj al adverboj?

貼文者: Nala_Cat15, 2020年3月2日

訊息: 47

語言: Esperanto

sergejm (顯示個人資料) 2020年3月17日下午4:56:06

Mi ne trovis ekzemplon pli botelo en tekstaro.com

Vinisus (顯示個人資料) 2020年3月17日下午6:09:23

Ne ĉio troviĝas en tekstaro. Ĝi estas en "Esperanto sem mestre" (Esperanto sen gvidanto) sur la paĝo 41a. Tiu libro troviĝas en la Reto pdf .tute senpaga.

Metsis (顯示個人資料) 2020年3月17日下午6:46:50

Vinisus:Ne ĉio troviĝas en tekstaro. Ĝi estas en "Esperanto sem mestre" (Esperanto sen gvidanto) sur la paĝo 41a. Tiu libro troviĝas en la Reto pdf .tute senpaga.
He, ĉu vi celas ĉi tiun libron? Ĉu vi celas la paĝon 41 (ne ekzistas paĝo 41a)? Sed sur tiu paĝo ne okazas la vorto "botelo". Mi trovis la vorton unuanfojon sur la paĝo 110. Bv. precizigi la fonton de via ekzemplo.

Vinisus (顯示個人資料) 2020年3月17日下午8:32:22

Sur la paĝo 40a, Jen estas la demando ĉu validas por unu ankaŭ validas por la dua..

Mi trovis tiun ĉi vinon bonan. Bonan = djektivo kiu kvalifikas la substantivon vinon ne estas dubo, ke ĝi estas bona.

MI trovis tiun ĉi vinon bona. Bona = predikativo, sed povas esti, ke ĝi ne estas bona, ĉar mi dubas.

sergejm (顯示個人資料) 2020年3月17日下午11:04:35

Mi ne trovis la ekzemplon pri botelo sur paĝo 40a (kvardekA), nek sur 41a, nek sur 110a.

Mi trovis tiun ĉi vinon bonan - mi jam sciis, ke la vino estas bona, ekz. laŭ etikedo.
Mi trovis tiun ĉi vinon bona - mi trovis ĝin tia nur post gustumi ĝin.
Mi trovis tiu ĉi vino bonan - sensencaĵo

Metsis (顯示個人資料) 2020年3月18日上午9:56:13

Mi pensas, ke oni fuŝis ekzemplojn dum ĉi tiu diskuto.

Ni unue revenu al la origina demando de Vinisus. Miakomprene temas pri tri esprimoj:

Li vidis la knabon ludanta

La frazo havas esivan karakteron kaj respondas al kiam-frazo (PMEG 25.1.2):

      (Dum tiu tempo) Kiam li ludis, li vidis la knabon.

Mi subkomprenas la frazon tiel, ke li ne eble vidis la knabon, se li estus ekz. kuranta.

Li vidis la knabon ludantan

La frazo havas saman signifon kiel la frazo "Li vidis la ludantan knabon". Do la knabo ludas en tiu tempopunkto, kiam li vidis. Mi ripetas mian respondon, ke oni ne povas rezoni, ke "ĉiufoje, kiam li vidas la knabon, la knabo estas ludanta".

Li vidis la knabon ludante

Oni asocias adverbojn tre forte kun verboj en Esperanto, do oni povas reskribi la frazon al la formo "Li ludante vidis la knabon". La esenca signifo estas la sama kiel de la unua frazo ("…la knabon ludanta"), kvankam la emfazo estas alia. La adjektiva participo "ludanta" priskribas la subjekton, la adverba participo priskribas la agon.

Se via denaska lingvo havas frazoekvivalentojn, vi tre verŝajne tradukas la adverban participon per ia frazoekvivalento. Mi eĉ preferas reskribi al la formo "Ludante li vidis la knabon", ĉar tio respondas al vortordo de frazoekvivalento en mia denaska lingvo.

Metsis (顯示個人資料) 2020年3月18日上午10:18:36

Bone, mi komprenis, ke "la paĝo 41a" indikas paĝon kun nombro 41a (ne kun nombro 41). (La ĝusta paĝo estas la paĝo 40, kaj ne aperas vorto "botelo" sur tiu paĝo.)

Jes, mi samopinias kun Sergejm. La fundamenta problemo (serĉo celita) estas, ke Esperanto malhavas apartan, unusencan montrilon de la translativa kazo. Oni montras la kazon kelkfoje per kiel + akuzativo, kelkfoje per nominativo kaj kelkfoje per ĝis + nominativo. Plie en la ekzempla frazo "Mi trovis ĉi tiun vinon…" oni uzas la verbon trovi en la senco de la verbo eksperti, ekrimarki aŭ konstati.

Manko de unusenca montrilo de la translativo
 
  • kiel + akuzativo : Mi trovis/ekrimarkis/konstatis tiun ĉi vinon bonan.
  • nominativo : Mi farbis la muron blanka.
  • ĝis + nominativo : Ri varmigis la metalon ĝis fandiĝo.

回到上端