Til innholdet

Kio okazis?

fra Zam_franca,2020 3 7

Meldinger: 62

Språk: Esperanto

Vinisus (Å vise profilen) 2020 3 15 18:22:16

Ĉu ĝi estas ruĝa aŭ oranĝa koloro?

StefKo (Å vise profilen) 2020 3 17 08:26:40

Koloro korala?

Vinisus (Å vise profilen) 2020 3 17 14:34:26

Ĉu vere?

Zam_franca (Å vise profilen) 2020 3 18 13:55:25

Jen novaĵo! Bvl kliki al "vidi profilon". La aperiĝomaniero de la profilo ŝanĝiĝis!

StefKo (Å vise profilen) 2020 3 19 16:10:42

Kie perdiĝis miaj steletoj?! Nur 13 por tiom da jaroj de mia aktiveco? Mi kutimiĝis al ili! Oni degradis min! Kie pravigo!? Ĉu mi povas apelacii?
Kaj eble oni devas aĉeti ilin?

StefKo (Å vise profilen) 2020 3 19 16:24:50

Mi pririgardis la profilojn de la frumanoj kaj rimarkis ke plimulto de ili ne havas steletojn aŭ havas malmulte do mi revokas la demandojn kaj la riproĉojn.

schnellfenster (Å vise profilen) 2020 3 20 20:35:29

Ankaŭ mi estas nun senigita de stelpotenco. Kio nun lumigos mian vojon? Mi ne plu estas banita en ĉiela lumo malgajo.gif

StefKo (Å vise profilen) 2020 3 23 09:21:56

13 steletoj sed la potenco 80/100! Tio plaĉas al mi! Mi sentas min kiel serĝento en kompanio. Dank' al Estraro!

StefKo (Å vise profilen) 2020 3 23 09:25:14

Ekkiam mi eklaŭdis Estraron, mia potenco kreskis ĝis 83/100!

StefKo (Å vise profilen) 2020 3 23 09:46:23

Post 20 minutoj jam 85/100!

Tibake til toppen