Kio okazis?
de Zam_franca, 7 de marzo de 2020
Aportes: 62
Idioma: Esperanto
StefKo (Mostrar perfil) 26 de marzo de 2020 13:06:24
StefKo (Mostrar perfil) 27 de marzo de 2020 11:25:58
Zam_franca (Mostrar perfil) 28 de marzo de 2020 22:07:19
Jxusteno (Mostrar perfil) 29 de marzo de 2020 06:10:41
Zam_franca:Io nova okazis! La aspekto de la supraj butonoj ŝanĝiĝis!Jes! Nun oni cetere povas ankaŭ sendi amikiĝpeton kaj akcepti ĝin. Mi sendis al vi.
thyrolf (Mostrar perfil) 31 de marzo de 2020 10:10:43
ĝis nun mi tute ne komprenas, kion signifas la ruĝaj steletoj kun la numero, kaj pro kio la numero ŝanĝiĝas,
Ĉu iu povas al mi ekspliki tion?
Dankon jam nun
Urho (Mostrar perfil) 26 de abril de 2020 09:15:23
Bonvolu surklaki nekonatan vorton!
StefKo (Mostrar perfil) 26 de abril de 2020 11:10:03
Ni protestu!
Zam_franca (Mostrar perfil) 26 de abril de 2020 20:45:31
StefKo:Por kio oni kreis lernu.net? Mi pensis ke ĉefe por ni, uzantoj. Do kial la regantaro, malgraŭ niaj plurfojaj aludoj, ne klarigas la celon kaj regulon de atribuado de la ruĝaj steletoj!?Ĉiu kiu protestas uzu flageton 🚩siaprofile.
Ni protestu!
Altebrilas (Mostrar perfil) 8 de julio de 2020 10:57:14
Kion signifas tiu nombro, kaj se ĝi estas sekreta, kial aperigi ĝin? Kiaj uzantoj / moderantoj rajtas kompreni ĝian signifon kaj kiuj ne rajtas? Kial ne uzi pasvorton anstataŭe, se tio estas nepublikinda informo?
Aliflanke, kial ĝin videble aperigi, tuj sub la nomo de la uzanto? Tio donas la strangan senton, ke la paĝaro reklamas pri la fakto, ke ekzistas aĵoj kiujn la uzanto ne rajtas scii. Ĉu estas intence?
Sunjo (Mostrar perfil) 8 de julio de 2020 19:35:19
Altebrilas:Mi mem vane serĉis en la paĝaro la signifon de la steleto kaj de ĝia apuda nombro,Mi nur divenas, sed ŝajne temas pri ia rangosistemo. Oni povas gajni poentojn per ensaluto, per kurslecionoj,,, kaj eble pliaj agadoj (tion mi ankoraŭ ne eltrovis). Se vi gajnis 100 poentojn, la nombro apud la steleto plialtiĝas je unu.