Späť na obsah

Kio okazis?

od Zam_franca, 7. marca 2020

Príspevky: 62

Jazyk: Esperanto

StefKo (Zobraziť profil) 26. marca 2020 13:06:24

"Plejbonuloj foriras antaŭe"

StefKo (Zobraziť profil) 27. marca 2020 11:25:58

"Kiam ekregis vin enuo, eniru frato en la lernu-on!"

Zam_franca (Zobraziť profil) 28. marca 2020 22:07:19

Io nova okazis! La aspekto de la supraj butonoj ŝanĝiĝis!

Jxusteno (Zobraziť profil) 29. marca 2020 6:10:41

Zam_franca:Io nova okazis! La aspekto de la supraj butonoj ŝanĝiĝis!
Jes! Nun oni cetere povas ankaŭ sendi amikiĝpeton kaj akcepti ĝin. Mi sendis al vi.

thyrolf (Zobraziť profil) 31. marca 2020 10:10:43

gekaraj,

ĝis nun mi tute ne komprenas, kion signifas la ruĝaj steletoj kun la numero, kaj pro kio la numero ŝanĝiĝas,

Ĉu iu povas al mi ekspliki tion?

Dankon jam nun

Urho (Zobraziť profil) 26. apríla 2020 9:15:23

Ŝajnas, ke ni povas uzi lernu!-vortaron por legi privatajn mesaĝojn. ridulo.gif

Bonvolu surklaki nekonatan vorton!

StefKo (Zobraziť profil) 26. apríla 2020 11:10:03

Por kio oni kreis lernu.net? Mi pensis ke ĉefe por ni, uzantoj. Do kial la regantaro, malgraŭ niaj plurfojaj aludoj, ne klarigas la celon kaj regulon de atribuado de la ruĝaj steletoj!?
Ni protestu!

Zam_franca (Zobraziť profil) 26. apríla 2020 20:45:31

StefKo:Por kio oni kreis lernu.net? Mi pensis ke ĉefe por ni, uzantoj. Do kial la regantaro, malgraŭ niaj plurfojaj aludoj, ne klarigas la celon kaj regulon de atribuado de la ruĝaj steletoj!?
Ni protestu!
Ĉiu kiu protestas uzu flageton 🚩siaprofile.

Altebrilas (Zobraziť profil) 8. júla 2020 10:57:14

Mi mem vane serĉis en la paĝaro la signifon de la steleto kaj de ĝia apuda nombro, Mi ankaŭ serĉis helpilon, sed ne trovis iun en la paĝaro. Ĉar mi de longtempe uzas ĝin, mi antaŭe ne atentis, sed mi opinias, ke tio povas perpleksigi novajn uzantojn.

Kion signifas tiu nombro, kaj se ĝi estas sekreta, kial aperigi ĝin? Kiaj uzantoj / moderantoj rajtas kompreni ĝian signifon kaj kiuj ne rajtas? Kial ne uzi pasvorton anstataŭe, se tio estas nepublikinda informo?

Aliflanke, kial ĝin videble aperigi, tuj sub la nomo de la uzanto? Tio donas la strangan senton, ke la paĝaro reklamas pri la fakto, ke ekzistas aĵoj kiujn la uzanto ne rajtas scii. Ĉu estas intence?

Sunjo (Zobraziť profil) 8. júla 2020 19:35:19

Altebrilas:Mi mem vane serĉis en la paĝaro la signifon de la steleto kaj de ĝia apuda nombro,
Mi nur divenas, sed ŝajne temas pri ia rangosistemo. Oni povas gajni poentojn per ensaluto, per kurslecionoj,,, kaj eble pliaj agadoj (tion mi ankoraŭ ne eltrovis). Se vi gajnis 100 poentojn, la nombro apud la steleto plialtiĝas je unu.

Nahor