前往目錄

Oni laŭfundamente pruvis ke la pronomo "ri", uzata por priparoli personon sendepende de ties sekso, ne estas kontraŭfundamenta!

貼文者: Jxusteno, 2020年3月13日

訊息: 86

語言: Esperanto

Frano (顯示個人資料) 2020年3月15日下午6:03:37

Jxusteno:
Frano:
Jxusteno:Oni povas simile demandi kial rampanta persono estas rampanto, dum rampanta besto estas ramp(ant)aĵo.
Rampanta tigro ne estas ramp(ant)aĵo.
Rampanta tigro estas rampantaĵo. En Esperanto ĉiuj bestoj (ĉiuj animaloj krom homo) estas aĵoj.
*rampaĵo (PIV)
1 = rampulo.
2 rampa planto.

*rampaĵo (REVO)
1.Besto, kiu movas sin rampante, ekz serpento, lacerto, limako, vermo kc: ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero; ĉia rampaĵo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindaĵo, ĝi ne estu manĝata; ĉia rampaĵo flugilhava estas por vi malpura, oni ne devas ilin manĝi; antaŭ la rampaĵoj estis en nia mondo nur moluskoj kaj fiŝoj. SUB:rampulo
2. Rampa vegetaĵo: delikata flora kaj verdaĵa rampaĵo ĉirkaŭ ĝi.

aĵ' quelque chose possédant une certaine qualité ou fait d’une certaine matière: ex. mol' mou ― mol'aĵ' partie molle d’une chose | made from or possessing the quality of; e. g. sek' dry ― sek'aĵ' dry goods | etwas von einer gewissen Eigenschaft, oder aus einem gewissen Stoffe; z. B. mal'nov' alt ― mal'nov'aĵ' altes Zeug, frukt' Frucht ― frukt'aĵ' etwas aus Früchten bereitetes | нѣчто съ данымъ качествомъ или изъ даннаго матеріала; нпр. mol' мягкій ― mol'aĵ' мякишъ; frukt' плодъ ― frukt'aĵ' нѣчто приготовленное изъ плодовъ | oznacza przedmiot posiadajacy pewną własność albo zrobiony z pewnego materjału; np. mal'nov' stary ― mal'nov'aĵ' starzyzna; frukt' owoc ― frukt'aĵ' coś zrobionego z owoców.

best' animal | beast | Thier | животное | zwierzę.

Sin gardu, viva tigro ne estas aĵo!

Vinisus (顯示個人資料) 2020年3月15日下午6:17:48

Ne forgesu, ke kelkfoje en milito soldatoj ankaŭ rampas por sinkaŝi de la malamikoj. ridulo.gif

Frano (顯示個人資料) 2020年3月15日下午6:30:14

Vinisus:Ne forgesu, ke kelkfoje en milito soldatoj ankaŭ rampas por sinkaŝi de la malamikoj. ridulo.gif
Jes, kiel tigroj ridulo.gif

Jxusteno (顯示個人資料) 2020年3月15日下午6:39:19

Frano:Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo, sed tute ne bezonas apartan pronomon por homoj?
La pronomo ili signifas la priparolato(j) kaj/aŭ la priparolataĵo(j), ĉi tiu difino inkluzivas ankaŭ la priparolatoj, tial ne necesas aparta multenombra pronomo por personoj.

Frano (顯示個人資料) 2020年3月15日下午7:06:30

Jxusteno: La pronomo ili signifas la priparolato(j) kaj/aŭ la priparolataĵo(j), ĉi tiu difino inkluzivas ankaŭ la priparolatoj, tial ne necesas aparta multenombra pronomo por personoj.
Ĉu mi vere komprenis vin ke, se la difino de "ĝi" en Fundamento inkluzivus ankaŭ homon, ni nun ne havus problemon pri aldona pronomo?

Jxusteno (顯示個人資料) 2020年3月15日下午7:20:32

Se en Esperanto estus pronomo, signifanta, la priparolato aŭ la priparolataĵo, oni certe ne bezonus pronomon, signifantan la priparolato, sed tia ne estas.

Jxusteno (顯示個人資料) 2020年3月15日下午7:24:55

Frano:
Jxusteno: La pronomo ili signifas la priparolato(j) kaj/aŭ la priparolataĵo(j), ĉi tiu difino inkluzivas ankaŭ la priparolatoj, tial ne necesas aparta multenombra pronomo por personoj.
Ĉu mi vere komprenis vin ke, se la difino de "ĝi" en Fundamento inkluzivus ankaŭ homon, ni nun ne havus problemon pri aldona pronomo?
La pronomo ĝi fakte povas esti uzata por priparoli homan infaneton, sed ĝi ne estas uzebla por priparoli personon-neinfaneton. Se oni laŭfundamente povus diri ĝi pri persono-neinfaneto (kaj se tia uzo ne estus perceptata kiel ofenda), oni certe ne bezonus la pronomon ri.

Frano (顯示個人資料) 2020年3月15日下午7:33:12

Jxusteno:Se en Esperanto estus pronomo, signifanta, la priparolato aŭ la priparolataĵo (kiel ekzemple la finna hän), oni certe ne bezonus pronomon, signifantan la priparolato, sed tia ne estas.
Dankon!
Kaj kial vi volas apartan pronomon por la priparolato, sed ne apartan pronomon por la priparolato aŭ la priparolataĵo (kiel en la finna) simile al kutima multenombra pronomo "ili"?

Jxusteno (顯示個人資料) 2020年3月15日下午8:08:28

Frano:
Jxusteno:Se en Esperanto estus pronomo, signifanta, la priparolato aŭ la priparolataĵo (kiel ekzemple la finna hän), oni certe ne bezonus pronomon, signifantan la priparolato, sed tia ne estas.
Dankon!
Kaj kial vi volas apartan pronomon por la priparolato, sed ne apartan pronomon por la priparolato aŭ la priparolataĵo (kiel en la finna) simile al kutima multenombra pronomo "ili"?
Hm... Fakte, ĉi tio ne tre dependas je mia volo aŭ nevolo: en la praktiko oni uzas la pronomon ri en la senco de la priparolato. Krom tio, la pronomo ĝi ne malhelpas paroli seksneŭtrale kaj estas tre ofte, konjekteble multege pli ofte ol ŝi kaj li, renkontata. En la svedan, kies pronoma sistemo, similas al tiu de Esperanto, oni enkondukis la pronomon hen, neuzeblan por priparoli aĵon.
La finna pronomo hän signifas la priparolato.

Jxusteno (顯示個人資料) 2020年3月15日下午8:30:53

Ankaŭ en aliaj okazoj en Esperanto oni faras distingon inter aĵo kaj persono. Ekzemple en O-finaĵaj participoj:
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/o-v...

回到上端