Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-26 19:46:40

Rovniy_Sergey:
StefKo:Kvaranteno en PolujoFamilio en duĉambra loĝejo, kvarantenigita. Ĉiuj enuiĝintaj kaj incitiĝemaj. La edzino (kaj patrino) proponas:
- Mi proponas spekti ian filmon...
- Kian? - demandas oscedante la edzo.
- Kiel "kian"? Familian, kurva! - Krias la edzino.
Kio estas "kurva", unua parto de vorto "kurvimetro"?
( ridego.gif Ŝerco)
Plej ofta pola interjekcio okulumo.gif

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-27 05:24:48

- Ĉu vi ŝatas drinki bieron kun kalmaroj?
- Ne, mi pli ŝatas drinki ĝin kun miaj amikoj.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-27 11:55:31

Konjako ne helpis trovi respondon, ... Sed helpis forgesi demandon.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-27 12:13:58

Ni ne festas Halovenon, ni loĝas en ĝi. 😃

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-28 05:49:59

- Ŝi estas tiel ĉarma, kie vi trovis ŝin?
- Ĉe stacidomo, ŝi batalis kun policanoj ...

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-28 06:42:52

Mi pardonpetas anticipe por ĉiuj mesaĝoj, kiujn mi sendis semajnfine. Alkoholaĵo enrompis mian konton.

sergejm (Montri la profilon) 2020-oktobro-28 13:47:55

Lekcio pri matematiko. La instruisto montras kiel oni povas dividi ebenon je rebulaj sesanguloj.
- Ĉi tion eĉ abelo scias - adonas li.
La studentoj ekridis.
En la fino de lekcio a instruisto eksciis la kaŭzon: ĝuste tiumomente en aŭditorion eniris studentino kun familinomo Abelo.

sergejm (Montri la profilon) 2020-oktobro-28 13:59:37

Alia matematika lekcio pri projektiva ebeno en Magadano.
- Paralelaj linioj intersektas en senfineco. Ja vi ĉiuj vidis fervojan relojn ...
(En Magadano ne estas fervojo)

sergejm (Montri la profilon) 2020-oktobro-28 14:15:21

Ĉiu homo havas du perfektaj aĝoj: 6 kaj 28 jaroj. Sekvaj perfekta aĝo estas 496 jaroj - ĉu iu ĝisvivis tian?

sergejm (Montri la profilon) 2020-oktobro-28 14:27:25

Kiom estas 100! ?
Ŝafisto: - Tia nombro ne ekzistas. En Univeroso oni ne povas enmeti tiom da ŝafoj!

Reen al la supro