Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-31 14:51:48

Ĉu vi havas aferojn kun elfoj?
Kun tiuj, kiu havas akrajn orelojn, necesas teni propran orelon akra.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-februaro-02 21:59:33

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-03 07:27:27

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-03 08:46:51

Pri Franek kiu ne sciis frazeologion

– Kial vi, Franek, kiam vi levas kalikon, havas fermatajn okulojn?
– Ĉar mi promesis al mia edzino, ke mi ne enrigardos kalikon.

------------
enrigardi kalikon – frazeologiaĵo de „drinki”

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-03 12:49:51

Mankas komo post "kalikon"

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-03 13:09:31

sergejm:Mankas komo post "kalikon"
Jes! Dankon! Kaj "vi" mankas!

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-03 13:19:27

Ne, 'vi' ĉeestas, sed malproksime - "Kial vi, Franek, ..., havas fermatajn okulojn?"

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-03 14:36:21

Charlie Chaplin
Enkonduku en Google tradukilon
Ĉar li ĉap lin
kaj ricevu tradukon
Because he hated him
PS Verŝajne, Google neniam renkontis Past Tense de verbo hat, devus esti Because he hatted him

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-05 07:54:47

Sakrema malgranda trajnestro

Joĉjo ludas sian vagonaron:
Kurva, envagoniĝi!
Kurva, elvogoniĝi!
Lia patro en najbara ĉambro ekaŭdis liajn sakraĵojn:
– Joĉjo, se vi ankoraŭ fojon dum unu horo eksakros, mi forprenos vian trajnon.
Pasis 5 minutoj. Silento.
Pasis 10 minutoj. Silento.
Pasis 20 minutoj. Silento.
Pasis 40 minutoj. Silento.
Pasis 60 minutoj. Silento.
Pasis 60 minutoj kaj unu sekundo:
Kurva, envagoniĝi! Kurva, envagoniĝi!!! Pro tiu putinfilaĉo ni havas unuhoran malfruiĝon!

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-februaro-05 10:35:47

Laŭ Guglotradukilo la insulto estas hungara kaj signifas "hundinaĉo". Ĉu ĝi ankaŭ ekzistas en la pola?

Reen al la supro