Stängd
Max. 500 messages.
Ŝercoj
av StefKo, 17 mars 2020
Meddelanden: 501
Språk: Esperanto
sergejm (Visa profilen) 15 mars 2021 05:10:39
StefKo (Visa profilen) 15 mars 2021 07:35:00
sergejm:(...)@sergejm:
Verŝajne, multaj poloj aldonas ĉeĥan klavaron en sia komputilo - mi pensas, ke ĉeĥa lingvo estas plej uzata en polaj komputiloj post pola kaj angla. Kaj forgesas ŝanĝi polan klavaron kaj ĉeĥan.
Mi dankas por la klarigo. La supra mencio estas evidente ŝerco.
Mi trovis en Vikipedio:
La origino de la termino "ĉeĥa eraro" ne estas tute klara - iuj lingvistoj sugestas, ke la termino devenis de tio, ke multaj vortoj en la ĉeĥa lingvo similas al vortoj el la pola, en kiuj iu havas rearanĝitajn sonojn, ekzemple kapr - karp.
StefKo (Visa profilen) 20 mars 2021 21:28:07
Mateno en alpa kuracloko. Sur la terason eliras anglo kaj krias:
– How wonderfull!
Eliras germano kaj suspiras:
– Das ist wunderbar!
Eliras ruso kaj miregas:
– Kak priekrasno!
Eliras polo kaj konstatas:
– O kurva!
StefKo (Visa profilen) 21 mars 2021 13:10:51
Surstrata enketo. La demando por virinoj estas: “Kion vi devas porti por la partnero prijuĝis vin kiel alloga?”
Respondas 20-jarulino: “bikinon”.
30-jarulino: “minijupon”.
40-jarulino: “aĵojn de Versace”.
50-jarulino: “bierkeston”.
Zam_franca (Visa profilen) 21 mars 2021 20:25:06
StefKo:Kiel diversaj nacianoj reagas je belecoAnkaŭ francoj kapablus diri ion kiel o kurva...
Mateno en alpa kuracloko. Sur la terason eliras anglo kaj krias:
– How wonderfull!
Eliras germano kaj suspiras:
– Das ist wunderbar!
Eliras ruso kaj miregas:
– Kak priekrasno!
Eliras polo kaj konstatas:
– O kurva!
StefKo (Visa profilen) 21 mars 2021 20:57:51
sergejm (Visa profilen) 21 mars 2021 22:19:13
StefKo:Mia eraro: post "reagi" oni devas uzi SUR BELECON. Ĉu ne?uzi "sur" post "reagi" estas infuo de la pola aŭ la rusa. Serĉu "reag\VF" en tekstaro.com.
La plejmulto da rezultoj estas "reagi AL", ankaŭ estas "reagi PRI", "reagi JE" kaj "reagi -N".
StefKo (Visa profilen) 21 mars 2021 22:55:17
sergejm:Jes. Vi pravas! Kvankam en PIV estas ankaŭ SUR, sed tio estas en kazo de "agi sur la aganton". Por respondi al ekstera ekscito, stimulo, PIV rekomendas AL, do AL estas konforma al "reagi al beleco". Oni ankaŭ povas uzi "reagi okaze de beleco" aŭ "ĉe vido de beleco".StefKo:Mia eraro: post "reagi" oni devas uzi SUR BELECON. Ĉu ne?uzi "sur" post "reagi" estas infuo de la pola aŭ la rusa. Serĉu "reag\VF" en tekstaro.com.
La plejmulto da rezultoj estas "reagi AL", ankaŭ estas "reagi PRI", "reagi JE" kaj "reagi -N".
Pli bone estas lerni ĉe propraj eraroj!
sergejm (Visa profilen) 22 mars 2021 04:32:19
StefKo (Visa profilen) 22 mars 2021 08:13:17
sergejm:Pli bone estas lerni ĉe eraroj de aliuloj, sed la propraj ofte estas pli klaraj."Pli bone estas lerni ĉe eraroj de aliuloj" koncernas lernadon de la vivo, mi pensis nur pri lerno de la Esperanta gramatiko. En tia lerno propraj eraroj fakte estas pli klaraj. Mi dirus pli: pli instruaj (sub kondiĉo, ke oni rimarkas kaj poste memoras ilin).