İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

Ŝercoj

başlangıç StefKo, 17 Mart 2020

Mesajlar: 501

Dil: Esperanto

sergejm (Profili görüntüle) 15 Mart 2021 05:10:39

Leciono de literaturo. Vovĉjo duonhore rakontis al la instruistino, kion volis diri al legantoj en sia romano 'Milito kaj paco' Tolstoj, kaj fantomo de Lev Nikolajeviĉ miris kaj enskribis.

StefKo (Profili görüntüle) 15 Mart 2021 07:35:00

sergejm:(...)
Verŝajne, multaj poloj aldonas ĉeĥan klavaron en sia komputilo - mi pensas, ke ĉeĥa lingvo estas plej uzata en polaj komputiloj post pola kaj angla. Kaj forgesas ŝanĝi polan klavaron kaj ĉeĥan.
@sergejm:
Mi dankas por la klarigo. La supra mencio estas evidente ŝerco.

Mi trovis en Vikipedio:
La origino de la termino "ĉeĥa eraro" ne estas tute klara - iuj lingvistoj sugestas, ke la termino devenis de tio, ke multaj vortoj en la ĉeĥa lingvo similas al vortoj el la pola, en kiuj iu havas rearanĝitajn sonojn, ekzemple kapr - karp.

StefKo (Profili görüntüle) 20 Mart 2021 21:28:07

Kiel diversaj nacianoj reagas je beleco

Mateno en alpa kuracloko. Sur la terason eliras anglo kaj krias:
How wonderfull!
Eliras germano kaj suspiras:
Das ist wunderbar!
Eliras ruso kaj miregas:
Kak priekrasno!
Eliras polo kaj konstatas:
O kurva!

StefKo (Profili görüntüle) 21 Mart 2021 13:10:51

Kiu tiel pensas: ĉu viroj ĉu virinoj?

Surstrata enketo. La demando por virinoj estas: “Kion vi devas porti por la partnero prijuĝis vin kiel alloga?”
Respondas 20-jarulino: “bikinon”.
30-jarulino: “minijupon”.
40-jarulino: “aĵojn de Versace”.
50-jarulino: “bierkeston”.

Zam_franca (Profili görüntüle) 21 Mart 2021 20:25:06

StefKo:Kiel diversaj nacianoj reagas je beleco

Mateno en alpa kuracloko. Sur la terason eliras anglo kaj krias:
How wonderfull!
Eliras germano kaj suspiras:
Das ist wunderbar!
Eliras ruso kaj miregas:
Kak priekrasno!
Eliras polo kaj konstatas:
O kurva!
Ankaŭ francoj kapablus diri ion kiel o kurva...

StefKo (Profili görüntüle) 21 Mart 2021 20:57:51

Mia eraro: post "reagi" oni devas uzi SUR BELECON. Ĉu ne?

sergejm (Profili görüntüle) 21 Mart 2021 22:19:13

StefKo:Mia eraro: post "reagi" oni devas uzi SUR BELECON. Ĉu ne?
uzi "sur" post "reagi" estas infuo de la pola aŭ la rusa. Serĉu "reag\VF" en tekstaro.com.
La plejmulto da rezultoj estas "reagi AL", ankaŭ estas "reagi PRI", "reagi JE" kaj "reagi -N".

StefKo (Profili görüntüle) 21 Mart 2021 22:55:17

sergejm:
StefKo:Mia eraro: post "reagi" oni devas uzi SUR BELECON. Ĉu ne?
uzi "sur" post "reagi" estas infuo de la pola aŭ la rusa. Serĉu "reag\VF" en tekstaro.com.
La plejmulto da rezultoj estas "reagi AL", ankaŭ estas "reagi PRI", "reagi JE" kaj "reagi -N".
Jes. Vi pravas! Kvankam en PIV estas ankaŭ SUR, sed tio estas en kazo de "agi sur la aganton". Por respondi al ekstera ekscito, stimulo, PIV rekomendas AL, do AL estas konforma al "reagi al beleco". Oni ankaŭ povas uzi "reagi okaze de beleco" aŭ "ĉe vido de beleco".
Pli bone estas lerni ĉe propraj eraroj!

sergejm (Profili görüntüle) 22 Mart 2021 04:32:19

Pli bone estas lerni ĉe eraroj de aliuloj, sed la propraj ofte estas pli klaraj.

StefKo (Profili görüntüle) 22 Mart 2021 08:13:17

sergejm:Pli bone estas lerni ĉe eraroj de aliuloj, sed la propraj ofte estas pli klaraj.
"Pli bone estas lerni ĉe eraroj de aliuloj" koncernas lernadon de la vivo, mi pensis nur pri lerno de la Esperanta gramatiko. En tia lerno propraj eraroj fakte estas pli klaraj. Mi dirus pli: pli instruaj (sub kondiĉo, ke oni rimarkas kaj poste memoras ilin).

Başa geri dön