目次へ

Lingvaj bataletoj

StefKo,2020年4月5日の

メッセージ: 95

言語: Esperanto

StefKo (プロフィールを表示) 2020年4月19日 18:21:58

Zam_franca:Aĥ, jen ĝi estas! https://blog.courrierinternational.com/la-pologne-...
Pola vorto NO estas kurtigo de la eldiraĵo NO TAK (kaj de aliaj similaj eldiraĵoj). Kiel jeso ĝi ne estas ĝusta, eĉ ĝi estas ordinara sed ofte uzata! De tie la miskompreno. En la ĉeĥa lingvo ANO signifas "jes". Pola NO povas ankaŭ deveni el malnova slava lingvo.

Sinonimoj de la vorto NO:

ano,dokładnie,dokładnie tak,faktycznie,istotnie,jak najbardziej,naturalnie,nie inaczej,no tak,oczywiście,owszem,racja,rzecz jasna,rzeczywiście,tak,w istocie,w rzeczy samej,właśnie,zaiste,aha,ani chybi,bezspornie,jakże by inaczej,ma się rozumieć,no jasne,oczywista,pewnie,prawda,rozumie się,uhm,dobrze,jasne,nom,ok,w porządku,

Sinonimoj de la vorto ANO:

dokładnie,dokładnie tak,faktycznie,istotnie,jak najbardziej,naturalnie,nie inaczej,no,no tak,oczywiście,owszem,racja,rzecz jasna,rzeczywiście,tak,w istocie,w rzeczy samej,właśnie,zaiste,aha,ani chybi,bezspornie,jakże by inaczej,ma się rozumieć,no jasne,oczywista,pewnie,prawda,rozumie się,uhm,naprawdę,w gruncie rzeczy,w samej rzeczy,właściwie,

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年4月19日 22:13:45

Ĉu mi komprenis? No ridulo.gif!

sergejm (プロフィールを表示) 2020年4月19日 22:16:32

Ruse НО! (NO!) estas ordono al ĉevalo komenci la movadon.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年4月20日 20:32:54

sergejm:Ruse НО! (NO!) estas ordono al ĉevalo komenci la movadon.
France por diri tion oni diras Ya! (Ja!). Amuzege, "ja" volas diri "jes" en pluraj lingvoj, i.e. la germana!

StefKo (プロフィールを表示) 2020年4月21日 13:37:54

Zam_franca:Ĉu mi komprenis? No ridulo.gif!
Vi havas ateston ke la pola lingvo estas pli ŝerca okulumo.gif

StefKo (プロフィールを表示) 2020年4月21日 13:53:56

sergejm:Ruse НО! (NO!) estas ordono al ĉevalo komenci la movadon.
Poloj plejofte ordonas al ĉevaloj per vorto "vjo! (pole wio)" aŭ per sono kiun oni ne povas ekksribi en iu ajn lingvo.
En Pollando estas tia ŝerco:
Ekskribu tiun frazon: "Vilaĝano sidiĝis sur ĉaron, krakis per vipo kaj ekkriis al la ĉevalo xxx"

Anstataŭ xxx estas tiu sono - ia ŝmaco, langoklako, lipklako.

Nun polaj vilaĝanoj ne havas ĉevalojn, eble unu, du por vilaĝo, escepte se por rajdado.

StefKo (プロフィールを表示) 2020年4月28日 18:40:52

Kio por ukraino rekta por polo simpla?

Unu knabino rakontis tiun historion:

Mi havas ukrainan koleginon. Kiam ŝi alveturis al Pollando, ŝi longe ne komprenis polan vorton “prosto” (rekte). Ukraine “prosto” signifas “facile”. Ŝi ofte inicitadis kiam al sia demando pri io iu persono respondadis: “prosto,…” (rekte,…). Ŝi tiam pensis: “por vi simple kaj por mi malsimple”.

Rimarko: Pola “prosto” signifas kaj “rekte” kaj “simple”.

sergejm (プロフィールを表示) 2020年4月29日 2:41:17

La rekta vojo estas ordinare la plej simpla.

StefKo (プロフィールを表示) 2020年4月29日 10:55:01

sergejm:La rekta vojo estas ordinare la plej simpla.
Sed ankaŭ:

"Kiu vojon rektigas, hejme nokton ne pasigas!" (pole: "Kto drogi prostuje ten w domu nie nocuje")

Sed tio kencernas nur turistojn.

nornen (プロフィールを表示) 2020年4月29日 15:14:44

StefKo:
sergejm:Ruse НО! (NO!) estas ordono al ĉevalo komenci la movadon.
Poloj plejofte ordonas al ĉevaloj per vorto "vjo! (pole wio)" aŭ per sono kiun oni ne povas ekksribi en iu ajn lingvo.
En la hispana: ¡arre!

Malfeliĉaj ĉevaloj. Se ili eklaboras en alia lando, ili bezonas lerni la novan lingvon.

先頭にもどる