Al la enhavo

Lingvaj bataletoj

de StefKo, 2020-aprilo-05

Mesaĝoj: 95

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2020-majo-16 16:47:30

En betulbastaj leteroj oni povas legi "убита есмь", ĉi tio ne signifas "mi estas mortbatita" sed "mi estas forte batita".
"продажник" ne estas tiu, kiu vendas, sed tiu kiu recevas punmonon.
"сироты" ne estas orfanoj, sed kamparanoj.

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-17 13:45:27

sergejm:En betulbastaj leteroj oni povas legi "убита есмь", ĉi tio ne signifas "mi estas mortbatita" sed "mi estas forte batita".
"продажник" ne estas tiu, kiu vendas, sed tiu kiu recevas punmonon.
"сироты" ne estas orfanoj, sed kamparanoj.
En la nuna pola ekzistas vorto ubić sed oni uzas ĝin rilate al mortigo, buĉo de la bestoj kaj ne homoj (ankaŭ rilate al platigo, kompaktigo de io). Rilate al "forte bati" oni uzas pobić.

sergejm (Montri la profilon) 2020-majo-17 14:37:42

Rusan "убить" oni uzas pri mortigo de homoj kaj bestoj.
Ankaŭ estas "побить" smimile kiel en la pola.

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-24 12:35:17

Oni utilas lerni fremdajn lingvojn (ree)

Vespero de Silvestro en arbaro. Eleganta vulpino iras al silvestra balo… Subite en arbustoj ŝi aŭdas klukadon.
– Ho, ho! Ia kokino en arbaro! Tia manĝeto taŭgos antaŭ la drinkado…
Kaj ŝi plonĝis en la arbustojn…
Post momento ŝi elsaltas el la arbustoj distaŭzita, sen la vosto kaj malantaŭ ŝi – lupo ĝustiganta la pantalonon. La lupo diras:
– Rimarku, rufulino, oni utilas lerni fremdajn lingvojn.

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-28 10:24:36

Kion signifas la franca rien

Judoj Icek kaj Moŝe vizitas Parizon.
– Icek, kion signifas la vorto rien?
– Nenion.
– Neeble, ĝi devas signifi ion.

StefKo (Montri la profilon) 2020-junio-03 19:57:06

Daŭrigo de legendaj pola-ĉeĥaj vortaj bataletoj

Unu tradukisto dum kongreso de flegistinoj:


Post tuttaga tradukado, laca, mi devis traduki prelegon de ia ĉeĥa flegistino. Tie troviĝis vortoj pri pacientoj kiuj ricevas pogutigadojn. 'Pogutigado' ĉeĥe estas kapečko kaj mi tradukis ĝin kapavka. Ambaŭ vortoj similas al polaj vortoj kapka, kapeczka (esp. 'guteto') sed ĉeĥa kapavka signifas 'gonoreo'.
"

StefKo (Montri la profilon) 2020-junio-30 19:27:01

Kial ĉeĥoj favoras maldikajn lernantojn?

Renkonto de instruistoj el du lernejoj: pola kaj ĉeĥa... La direktoro de ĉeĥa lernejo rakontas ke en Ĉeĥio oni aĉetas librojn por ĉiu chudy lernanto. Unu pola instruisto demandas, mira, kial ĉeĥoj diskriminacias dikajn lernantojn.
Montriĝis ke la ĉeĥa vorto chudy kiu sonas samkiel pola vorto chudy signifas "malriĉa", kaj ne "maldika" kiel en la pola.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-01 10:25:57

Daŭrigo de legendaj pola-ĉeĥaj vortaj bataletoj

La sama tradukisto dum kongreso de flegistinoj prelegis pri la diabeto. La diabeto ĉeĥe estas cukrovka sed li uzis la vorton cukrenka kiu signifas "sukerujo". Post la prelego la ĉeĥaj flegistinoj paŝis al li kaj diris ŝerce ke la vorto plaĉas al ili kaj ili uzados ĝin por nomi la diabeton.

La ĉeĥaj vortoj cukrovka kaj cukrenka devenas de la vorto cukr (esperante "sukero"). La sufiksoj -ovka (pole -ówka) kaj -enka (pole ankaŭ -enka) ekzistas ankaŭ en la pola sed havas iom aliajn signifojn.

ĉeĥe - pole - esperante:
cukr - cukier - sukero
cukrovka - cukrzyca - diabeto
cukrenka - cukiernica - sukerujo

Pole cukrówka (legu "cukruvka") estas: speco de kolombo, piro aŭ bombono.
Cukierenka - eta kukejo, kafejo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-01 14:20:56

StefKo:Daŭrigo de legendaj pola-ĉeĥaj vortaj bataletoj

La sama tradukisto dum kongreso de flegistinoj prelegis pri la diabeto. La diabeto ĉeĥe estas cukrovka sed li uzis la vorton cukrenka kiu signifas "sukerujo". Post la prelego la ĉeĥaj flegistinoj paŝis al li kaj diris ŝerce ke la vorto plaĉas al ili kaj ili uzados ĝin por nomi la diabeton.

La ĉeĥaj vortoj cukrovka kaj cukrenka devenas de la vorto cukr (esperante "sukero"). La sufiksoj -ovka (pole -ówka) kaj -enka (pole ankaŭ -enka) ekzistas ankaŭ en la pola sed havas iom aliajn signifojn.

ĉeĥe - pole - esperante:
cukr - cukier - sukero
cukrovka - cukrzyca - diabeto
cukrenka - cukiernica - sukerujo

Pole cukrówka (legu "cukruvka") estas: speco de kolombo, piro aŭ bombono.
Cukierenka - eta kukejo, kafejo.
Ĉu "suer-malsanaĵo" estu alternativa nomo por "diabeto"?

StefKo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-02 08:02:12

Zam_franca:
StefKo:Daŭrigo de legendaj (...).
Ĉu "suer-malsanaĵo" estu alternativa nomo por "diabeto"?
Sukerpatio?

Reen al la supro