본문으로

"La kontraŭriismo malfeliĉigas"

글쓴이: Jxusteno, 2020년 4월 8일

글: 84

언어: Esperanto

Frano (프로필 보기) 2020년 4월 9일 오전 11:08:30

ГРАММАТИКА:5. Мѣстоименія личныя: mi (я), vi (вы, ты), li (онъ), ŝi (она), ĝi (оно; о вещи или о животномъ), si (себя), ni (мы), ili (они, онѣ), oni (безличное множественнаго числа);
Verŝajne Zamenhof ne sciis pri ununombra they, sed li certe konas rusan ununombran они.

они прост. устар. указывает на одно лицо, используется как уважительная форма называния («лакейское они») ◆ — Мойсей Ильич будут обижаться! Они велели зараз! А. П. Чехов, «Скрипка Ротшильда», 1894 г. (цитата из Национального корпуса русского языка) ◆ Она уверяла и божилась, что теперь всё прошло, что она своими глазами видела барыню, говорила с ней, и что они здоровы, а только слабы. С. Т. Аксаков, «Детские годы Багрова-внука, служащие продолжением семейной хроники», 1858 г. (цитата из Национального корпуса русского языка)

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 4월 9일 오전 11:11:07

En la Ekzercaro (kiu enhavas la kuntekstan tradukon) la pronomo ili ĉiuokaze estas ĝuste multenombra.

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 4월 9일 오전 11:13:32

Mi ne pensas ke tia maloftega uzo de traduk-vortoj, kiu ne kongruas kun la Ekzercaro, povas esti rigardata kiel akcepteblaj en Esperanto.

Cetere estas bone ke en la rusa estas pronomo uzebla por priparoli unuopan personon sendepende de ties sekso. Mi aldonu ĝin al mia sinprezento.

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 4월 9일 오전 11:41:23

Jxusteno:
Zam_franca:
novatago:
Koro_Kokoro:
Kial estas lerni "ri", "ŝi", "li" kaj "ĝi" pli tre malfacila ol sole "li", "ŝi" kaj "ĝi"?
Mi jam eksplikis tion, sed mi ripetas kaj eksplikas iom pli: la esperantaj pronomoj estis pensitaj por esti lernataj kaj uzataj intuicie laŭ la uzado de pronomoj de multaj eŭropaj lingvoj. Kaj ĝis nun oni uzas ilin tiel. Se vi enkondukas alian pronomon por la tria persono kun neŭtra signifo vi ja ne povas lerni ilin intuicie ĉar tio tuŝas la uzadon de la pronomo li. Do, oni bezonus especifan eksplikon kaj bonan lernadon de la uzo de li kaj de la nova pronomo ĉar la signifojn de li ne malaperas el la lingvo, ili restas tie ĉar la lingvo havas tekstojn kaj aliajn registraĵojn, kiuj uzis la pronomon li laŭ la fundamenta gramatiko de Esperanto. Do, enkonduki tiun pronomon estas nek plibonigi la lingvon, nek faciligi la lernadon.

Plilarĝigi la fundamenton estas tute bone se oni ne damaĝas ĝin. Kaj ĉi-kaze okazas tion ĉar "ri" kreus konfuzon rilate al la uzado de "li".

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)
Laŭ mi, se "ri" nur estas uzata por paroli pri neduumuloj, ĝi estas tute taŭga.
Samkiel "iel" en la franca. Kial ne aldoni tion, se ĝi nenion ŝanĝigas? Ĝi estos kvazaŭ neniam uzata, sed tiuj, kiuj bezonas pronomon almenaŭ havos pronomon.
Ni observi la lingvan evoluon. Juĝante laŭ tio, kion mi vidas nun, mi povas diri ke la pronomo ri ŝajnas esti pli seksneŭtrala ol neduumula en kantoj, literaturaj verkoj, artikoloj kaj en la ĉiutaga lingvouzo (kiel ekzemple la angla ununombra they aŭ la sveda hen). Eble la situacio poste ŝanĝiĝos. Kio tuŝas la francan, eble (sed mi ne certas pri tio) la uzokampo de iel estas iom alia ol de they/hen/ri, ĉar en la franca estas gramatikaj genroj.
La plejparto de la homoj (Esperantlingvanoj, franclingvanoj, hispanlingvanoj) uzas ankoraŭ la pronomon "li" (kaj ĝiajn alilingvajn ekvivalentojn) por paroli pri nekonata ulo. Se oni oficialigas "ri" nur al cele paroli pri neduumuloj, kial tio ege ŝanĝiĝos? Kial homoj ĉesos uzi "li" por paroli pri nekonata umo kaj ekuzos "ri" al tiu celo??

neduuma ≠ seksneŭtrala
Tial neduumuloj bezonas pronomon.
Kaj la fakto, ke estas homoj kiuj sentas sin nek inaj nek viraj ne estas "ideologio"!

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 4월 9일 오후 12:08:02

Zam_franca:
Jxusteno:
Zam_franca:
novatago:
Koro_Kokoro:
Kial estas lerni "ri", "ŝi", "li" kaj "ĝi" pli tre malfacila ol sole "li", "ŝi" kaj "ĝi"?
Mi jam eksplikis tion, sed mi ripetas kaj eksplikas iom pli: la esperantaj pronomoj estis pensitaj por esti lernataj kaj uzataj intuicie laŭ la uzado de pronomoj de multaj eŭropaj lingvoj. Kaj ĝis nun oni uzas ilin tiel. Se vi enkondukas alian pronomon por la tria persono kun neŭtra signifo vi ja ne povas lerni ilin intuicie ĉar tio tuŝas la uzadon de la pronomo li. Do, oni bezonus especifan eksplikon kaj bonan lernadon de la uzo de li kaj de la nova pronomo ĉar la signifojn de li ne malaperas el la lingvo, ili restas tie ĉar la lingvo havas tekstojn kaj aliajn registraĵojn, kiuj uzis la pronomon li laŭ la fundamenta gramatiko de Esperanto. Do, enkonduki tiun pronomon estas nek plibonigi la lingvon, nek faciligi la lernadon.

Plilarĝigi la fundamenton estas tute bone se oni ne damaĝas ĝin. Kaj ĉi-kaze okazas tion ĉar "ri" kreus konfuzon rilate al la uzado de "li".

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)
Laŭ mi, se "ri" nur estas uzata por paroli pri neduumuloj, ĝi estas tute taŭga.
Samkiel "iel" en la franca. Kial ne aldoni tion, se ĝi nenion ŝanĝigas? Ĝi estos kvazaŭ neniam uzata, sed tiuj, kiuj bezonas pronomon almenaŭ havos pronomon.
Ni observi la lingvan evoluon. Juĝante laŭ tio, kion mi vidas nun, mi povas diri ke la pronomo ri ŝajnas esti pli seksneŭtrala ol neduumula en kantoj, literaturaj verkoj, artikoloj kaj en la ĉiutaga lingvouzo (kiel ekzemple la angla ununombra they aŭ la sveda hen). Eble la situacio poste ŝanĝiĝos. Kio tuŝas la francan, eble (sed mi ne certas pri tio) la uzokampo de iel estas iom alia ol de they/hen/ri, ĉar en la franca estas gramatikaj genroj.
La plejparto de la homoj (Esperantlingvanoj, franclingvanoj, hispanlingvanoj) uzas ankoraŭ la pronomon "li" (kaj ĝiaj alilingvaj ekvivalentoj) por paroli pri nekonata ulo. Se oni oficialigas "ri" nur al cele paroli pri neduumuloj, kial tio ege ŝanĝiĝos? Kial homoj ĉesos uzi "li" por paroli pri nekonata umo kaj ekuzos "ri" al tiu celo??

neduuma ≠ seksneŭtrala
Tial neduumuloj bezonas pronomon.
Kaj la fakto, ke estas homoj kiuj sentas sin nek inaj nek viraj ne estas "ideologio"!
Nu, mi ne diris ke ĉi tiu fakto estas ideologio.
Verŝajne en la plejmulto da lingvoj oni ne havas genrajn pronomojn...
En Esperanto la uzado de li por paroli pri persono de nekonata sekso aŭ pri persono ĝenerale jam signife malpliiĝis. Oni iafoje uzas la esprimon li aŭ ŝi sed ankaŭ ĝi montriĝis neoportuna (fakte eĉ pli neoportuna ol la iĉcentrisma li ĉar ĝi ŝajnas klare supozigi ke povas esti nur ino aŭ iĉo, dum li en certaj okazoj teorie povas esti seksneŭtrala, kvankam ĝi ja estas iĉcentrisma ĉar oni ne povas li-diri personon de konata kaj nekaŝata sekso). Estas iom strange postuli ke la pronomo ri estu neduumula, ĉar neduuma estas terminego por ĉiuj sociseksaj identecoj krom la ina kaj iĉa (do, io kiel vorto, kiu signufus ĉiun ajn koloron krom la helflava kaj griza). La pronomo ri ja nun estas treege ofte renkontebla, kaj ĝi estas uzata kiel seksneŭtrala - mi vidas neniun prudentan kaŭzon por rifuzi ĝian seksneŭtralecon. Oni ŝatas la pronomon ri ĝuste pro ties seksneŭtraleco.
Estas inde rimarki ke la pronomo ri estis proponita kiel komunseksa (do, postuli ke ĝi estu neduumula estas kiel postuli ke la ununombra they ĉesu esti seksneŭtrala). Oni povas voli paroli pri persono sen mencii ties sociseksan identecon tiel sane kiel la politikajn vidpunktojn, haŭtkoloron, generilojn, sangotipon, (ne)handikapecon, seksan orientiĝon, neŭrodiverĝecon/neŭrokonverĝecon ktp.

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 4월 9일 오후 12:23:54

Plus kiam mi renkontas uzon de li por paroli pri persono de nekonata sekso aŭ pri persono ĝenerale, la unua bildo kiu venis en la kapon estas iĉo. Ekzemple en la retejo de la Akademio estas dirite "La formala adreso por tiaj demandoj estas tiu de la direktoro. Li akceptas demandojn per ordinara letero, sed ne per telefono.", kaj en mia imago unuavice aperas iĉo, neniel ino.

Frano (프로필 보기) 2020년 4월 9일 오후 1:28:26

Certe, uzado de li por nekonata persono ne ĉiam estas taŭga:

" Georgo Dandin. – Iru rapide kaj tuj revenu. (Pensante, ke li estas sola.) Kaj mi reeniros en mian domon kaj atendos, ĝis....
Sed mi aŭdas iun: ĉu ĝi ne estas mia edzino? Mi aŭskultu kaj mi profitu de la mallumo. (Georgo Dandin stariĝas apud la pordo de sia domo.)
"

Molière. Georgo Dandin (Komedio en tri aktoj)
El la Franca lingvo tradukis D-ro L. L. Zamenhof
Eldonado: Librairie Hachette et Cie Paris 1908

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 4월 9일 오후 1:52:33

Frano:Certe, uzado de li por nekonata persono ne ĉiam estas taŭga:

" Georgo Dandin. – Iru rapide kaj tuj revenu. (Pensante, ke li estas sola.) Kaj mi reeniros en mian domon kaj atendos, ĝis....
Sed mi aŭdas iun: ĉu ĝi ne estas mia edzino? Mi aŭskultu kaj mi profitu de la mallumo. (Georgo Dandin stariĝas apud la pordo de sia domo.)
"

Molière. Georgo Dandin (Komedio en tri aktoj)
El la Franca lingvo tradukis D-ro L. L. Zamenhof
Eldonado: Librairie Hachette et Cie Paris 1908
Oni povas diri ĝi, kiam oni ne scias ĉu io estas aĵo/besto(/infaneto) aŭ persono-neinfaneto, sed oni ne povas diri ĝi pri tiu, pri kiu oni scias ke ri estas persono-neinfaneto.
Prof. Markos Kramer diras en "Esperanto kaj sekso": « Por la elekto de la pronomo gravas du lingvaj opozicioj, la opozicio aĵo-ulo kaj la seksa opozicio. ŝi estas ule kaj ine markita, li estas ule markita sed sekse nemarkita, kaj ĝi estas ne-markita laŭ ambaŭ opozicioj. Se oni povas uzi markitan esprimon, oni ĝin devas uzi, tiel ke ĝia ne-uzo aŭ montras, ke la priparolata afero ne apartenas al la kategorio de la markita esprimo, aŭ ke la parolanto ne scias pri ĝia aparteno al tiu kategorio. Ekzemple, se oni uzas ĝi, tio indikas ke oni aŭ parolas pri aĵo, aŭ oni parolas pri io, pri kio oni ne scias, ĉu ĝi estas aĵo aŭ ulo. Malofte okazas, ke oni parolas pri io sen scii ĉu temas pri aĵo aŭ ulo, tiel ke preskaŭ ĉiam la uzo de ĝi estas komprenata kiel indikilo pri aĵeco, sed tia malofta situacio tamen foje okazas: Ekzemple Zamenhof skribis en sia traduko de La Revizoro: “Oni frapas; certe ĝi estas li.” »

다시 위로