Tartalom

"La kontraŭriismo malfeliĉigas"

Jxusteno-tól, 2020. április 8.

Hozzászólások: 84

Nyelv: Esperanto

Koro_Kokoro (Profil megtekintése) 2020. április 10. 22:19:25

Zam_franca:Nu, ĉu diri 'vir-laboristo' aŭ 'laborist-ino' ne ankaŭ estus malnobligata, ĉar ili kreas "malagrablan etikedon por unu specifika socia grupo"?
Mi pensas, eble esti mia earo – kombino de malscio kaj persona estetika sentado.

Ne konsciis, ke 'vir-laboristo' funkcias simile. Kaj la "neduum" en la neduum-laboristo ŝajnas tre granda kaj frapanta. Pli akcenta ol 'vir-laboristo' aŭ 'laborist-ino'.

Felis'.

Zam_franca (Profil megtekintése) 2020. április 10. 22:35:14

Estas simpla silaba kaj stangeta afero. Ĉu ne "neduumlaboristo", "virlaboristo" taŭgus iom pli?

Koro_Kokoro (Profil megtekintése) 2020. április 10. 22:49:03

Kiel tiom "virlaboristo" taŭgas, eble "neduumlaboristo" taŭgas, mi pensas.

Mi scias, ke pri "vir-" estis disputoj kaj estas disputoj, sed...
Por tio mi estas tro "novbakita".

En tiu afero por unue mi akceptas.
Dankon por via pacienco.

Felis'.

Jxusteno (Profil megtekintése) 2020. április 10. 23:27:13

Baze mi ne vidas gravan kaŭzon por ofte mencii ies sekson. Ekzemple en la angla mi preferas uzi la vortojn actor (aktoro) kaj hero (heroo) sendepende de la sekso de la koncernulo kaj ne bezonas la vortojn actress (aktorino) kaj heroine (heroino). Tiel same en Esperanto mi volonte ne mencias la sekson kaj povas diri aktoro kaj heroo sendepende de la sekso. Estas grandega nombro da seksneŭtralaj vortoj (laŭ mia impreso, ĉiuj oficialaj vorteroj en Esperanto estas seksneŭtralaj krom ŝi, li, in, nj, ĉj, abat, av, baron, bub, car, dand, duk, edz, fianĉ, fil, frat, fraŭl, graf, kapon, knab, kavalir, kuz, lord, monaĥ, nep, nev, onkl, patr, reĝ, princ, sinjor, vidv, vir).

Koro_Kokoro (Profil megtekintése) 2020. április 10. 23:42:08

Jxusteno:Estas grandega nombro da seksneŭtralaj vortoj (laŭ mia impreso, ĉiuj oficialaj vorteroj en Esperanto estas seksneŭtralaj krom ŝi, li, in, nj, ĉj, abat, av, baron, bub, car, dand, duk, edz, fianĉ, fil, frat, fraŭl, graf, kapon, knab, kuz, lord, monaĥ, nep, nev, onkl, patr, reĝ, princ, sinjor, vidv, vir).
Tiel ĝin komprenis ankaŭ mi.

Felis'.

Jxusteno (Profil megtekintése) 2020. április 10. 23:52:36

Koro_Kokoro:
Jxusteno:Estas grandega nombro da seksneŭtralaj vortoj (laŭ mia impreso, ĉiuj oficialaj vorteroj en Esperanto estas seksneŭtralaj krom ŝi, li, in, nj, ĉj, abat, av, baron, bub, car, dand, duk, edz, fianĉ, fil, frat, fraŭl, graf, kapon, knab, kuz, lord, monaĥ, nep, nev, onkl, patr, reĝ, princ, sinjor, vidv, vir).
Tiel ĝin komprenis ankaŭ mi.

Felis'.
Plus kavalir. Mi forgesis mencii ĝin, pardonon

Frano (Profil megtekintése) 2020. április 11. 6:42:56

Koro_Kokoro:Ĝian ideon de vorto "neduum-laboristo" mi sentas kiel malnobligata, ...

La "ĝian" ne estas malrespekta?
Se iu skribus pri mia ideo kaj uzus "ĝian" tio estus por mi tute normale, ĉar:
1. Skribanto povas ne scii mian sekson;
2 (pli grava). En la plimulto da okazoj mia sekso ne havas ian rilaton al senco de ideo.
(Sed en okazo kiam skribanto pensas ke "nur stulta, aroganta viro povus krei tiun ideaĉon" tiam "lian" estus pli taŭga ol "ĝian" okulumo.gif )

Jxusteno (Profil megtekintése) 2020. április 11. 6:50:09

Frano:
Koro_Kokoro:Ĝian ideon de vorto "neduum-laboristo" mi sentas kiel malnobligata, ...

La "ĝian" ne estas malrespekta?
Se iu skribus pri mia ideo kaj uzus "ĝian" tio estus por mi tute normale, ĉar:
1. Skribanto povas ne scii mian sekson;
2 (pli grava). En la plimulto da okazoj mia sekso ne havas ian rilaton al senco de ideo.
(Sed en okazo kiam skribanto pensas ke "nur stulta, aroganta viro povus krei tiun ideaĉon" tiam "lian" estus pli taŭga ol "ĝian" okulumo.gif )
Ĉu vi estas homo-neinfaneto? Se jes, laŭfundamente oni ne povas priparoli vin per ĝi ĉar tiu uzo interkonformas nek kun la tradukoj en la Fundamento nek kun la Fundamentaj ekzemploj (nek eĉ kun la Zamenhofa uzo). Tamen se iu tiel uzas la pronomon ĝi malgraŭ la Fundamento, ri bonvolu tute ne uzi la pronomojn ŝi kaj li ĉar aliokaze en la kategorio de tiuj, kiuj povas esti priparolataj nur kiel ĝi, estus nur aĵoj kaj neduumuloj. Mi pensas ke al multaj neduumuloj ĝi malagrablus esti en kategorio kie krom ili estas nur aĵoj.

Frano (Profil megtekintése) 2020. április 11. 7:06:51

Jxusteno:Ĉu vi estas homo-neinfaneto? Se jes, laŭfundamente oni ne povas priparoli vin per ĝi ĉar tiu uzo interkonformas nek kun la tradukoj en la Fundamento nek kun la Fundamentaj ekzemploj (nek eĉ kun la Zamenhofa uzo).
Jes, ĝiismo estas peko nepardonebla. Subtenas min nur la espero ke en la infero mia animo estos iomete proksime al la animo de Majstro, kiu konsilis tiun ĝi-uzadon.

Jxusteno (Profil megtekintése) 2020. április 11. 7:12:05

Frano:
Jxusteno:Ĉu vi estas homo-neinfaneto? Se jes, laŭfundamente oni ne povas priparoli vin per ĝi ĉar tiu uzo interkonformas nek kun la tradukoj en la Fundamento nek kun la Fundamentaj ekzemploj (nek eĉ kun la Zamenhofa uzo).
Jes, ĝiismo estas peko nepardonebla. Subtenas min nur la espero ke en la infero mia animo estos iomete proksime al la animo de Majstro, kiu konsilis tiun ĝi-uzadon.
El la Antaŭparolo de la Fundamento:
" Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj"

Vissza a tetejére