본문으로

Misuzo de eo-vortoj subinflue de nacilingvaj ŝablonoj

글쓴이: IgorSokoloff, 2020년 4월 15일

글: 27

언어: Esperanto

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 1월 5일 오후 4:09:45

Mi timas, ke mi ne tute bone komprenis. Cxu vi havas ekzemplon?

amigueo (프로필 보기) 2023년 1월 7일 오전 8:56:24

Kiam mi eksciis ke Sr-ino Boulton kontrolis per vortaro preskaux cxiun vorton de sia fama legolibro, mi komprenis: majstri Eon implicas strebegon kontraux abundegaj interlingvaj ŝajn-amikoj. Ne por ĉino por kiu Eo estas la dua lingvo, sed por mi kiu jam lernis hispanan kaj anglan antaŭ eke facilan kaj fine malfacilan Eon. Sed kiam ĉino parolos kun franco, ri infektiĝos nerekte per reala Eo, fa tiuj abundaj interlingvaj miskoincidoj. Ankaŭ la ĉino malfacile precizos Ee. Bultoni sian Eon estas tro malfacile por trapasi staton de bona intenco, kaj rezulte, la nepreciza hezitema Eo estas la plejofte reala lingvo.

Solvo? Antaŭ ol diri aŭ eĉ pensi vian unuan frazon en Eo, vi devas aŭskulti kaj plej kompreni 1000 horojn de aplombaj, sencplenaj kaj gramatikgxustaj mesaĝoj en Eo (ideala Eo). Kaj poste, nur interparoli kun aplombaj kaj gramatikĝustaj uloj dum la unuaj tri jaroj. Tiel vi ne havos riskon infektiĝi kaj facile trovos ĉiun el la abundaj malbultonaĵoj ĉe mia teksto.

amigueo (프로필 보기) 2023년 1월 7일 오전 9:00:44

Profesio promesa en Eujo: Bultonisto.

amigueo (프로필 보기) 2023년 1월 7일 오전 9:07:52

@Altebrilas
Por ion science diri pri tiu Euja pandemio, oni humilu efkaj boultoneske studu vorton post vorto gxis ion konkludi. Intuicio estas komencejo por teorio, ne estas scienca aventuro. Sed opinii ho estas "malinteligenta inteligentvanto" kaj pigre.

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 1월 7일 오후 1:20:16

Mi ne komprenis la tuton, sed esti komprenata de alia homo kaj verki en imitinda stilo estas du malsamaj aferoj.

Zamenhof kreis la lingvon por la unua kialo; aliaj esperantistoj plibeligis gxin verkante per gxi, cxar ili sentis ke ili havis pli multe por diri, ol nur por ne interbatali kun alilandanoj.

amigueo (프로필 보기) 2023년 1월 8일 오후 2:19:58

inteligentvanto = vanti inteligenton

SlavikDze (프로필 보기) 2023년 1월 9일 오후 8:29:02

Bonvolu atenti, karaj kolegoj, ke eo-verbo "pretendi" ne estas plena (ĉiu-nuanca) sinonimo de la angla verbo "pretend".
EO-verbo "pretendi" esprimas nur nocion "pretend/claim". Kaj por nocio "pretend/feign/simulate" ekvivalentas eo-verboj "ŝajnigi/simuli/afekti".

Metsis (프로필 보기) 2023년 1월 10일 오전 10:06:56

Mi ricevis retpoŝtan mesaĝon kun titolo "Ĉu via novjara rezolucio?".

La Esperanta vorto "rezolucio" signifas "formalan opiniesprimon de voĉdonrajta organo aŭ de publika kunveno" laŭ PIV. Mi ne estas kunveno, sed mi povas ekstarigi celon al mi aŭ promesi al mi mem, ke mi atingu ion dum la nova jaro.

Plie la demando estas alie malbone formulita. Pli bone estas ekz. "Kio estas via novjara promeso?"

SlavikDze (프로필 보기) 2023년 1월 15일 오전 9:35:47

Probable, kelkaj eo-vortaroj ne tute korekte prezentas la vorton "foje".
Logike (aŭ eble intuicie) supozeblas, ke la vorto "foje" povas esprimi nur la nocion "unu-foje" (once/однажды), kaj por la nocio "de tempo al tempo" (sometimes/иногда) pli taŭgas la vorto "foj-foje".
Ŝajnas, ke ankaŭ PIV asertas ĝuste tion.

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 1월 15일 오전 11:04:19

Prevo donas la du signifojn. Do, se lauxkuntekste "foje" ne suficxe klaras, onu uzu "unufoje" aux "kelkfoje/fojfoje"

다시 위로