La sono de kalo estas la kalsono
Koro_Kokoro-ისა და 16 აპრილი, 2020-ის მიერ
შეტყობინებები: 31
ენა: Esperanto
Koro_Kokoro (მომხმარებლის პროფილი) 24 აპრილი, 2020 00:23:36
Altebrilas:karaoke estas karesvorto, kiun diras poligamo al edzino preferata post sep aliaj.Poligamo? Unu gamo de polia muziko?
Altebrilas:Kapitalismo estas sekto, kies adeptoj rituale kuŝiĝas ĉe la itala landlimo, la kapo en tiu lando kaj la cetero de la korpo ekstere.{ Propre "la kapon", ĉu ne? Neforgesu la objekto-"n". Por tio mi jam ekhavis virtualan vangofrapon... estas eble danĝera... }
Sekto – Post unu eterno de migrado tra la dezerto sen akvo, sen likvaĵo kun seka gorĝo, seka lango, sekaj lipoj ekelparolata "T.....".
Felis'.
sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 24 აპრილი, 2020 00:33:42
sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 24 აპრილი, 2020 00:44:07
Sidas kulo sur la kulo
Kulo sur kaj sur
Ĉu jen estas ink-a ludo
aŭ bazo por kultur'?
sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 24 აპრილი, 2020 00:46:53
Bal-ado (Nikolai Lozgaĉev)
Aŭto-mato (Stefan MacGill)
sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 25 აპრილი, 2020 08:00:09
sergejm:Aĝoj de homo - unu jam estis menciita:Estas pliaj aĝo, ne menciitaj de Raymond Schwartz:
Etaĝo - aĝo esti eta
Miraĝo - aĝo por miri
Kuraĝo - aĝo por kuri
Bandaĝo - aĝo por esti ano de bando
Vojaĝo - aĝo por esti survoje
Domaĝo - aĝo por esti dome
Vilaĝo - aĝo esti vila.
Masaĝo - aĝo esti maso.
Estas verso pri ili:
Diversaj aĝoj de l'homo, Raymond Schwartz
Saĝo - aĝo esti en formo de litero S
Paĝo - aĝo esti en formo de litero P
Kaĝo - aĝo esti en formo de litero K
Ermitaĝo - aĝo esti ermito
Vizaĝo - aĝo por ricevi vizon
sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 25 აპრილი, 2020 23:21:03
intima - timanta virinojn
insekto - sekto de virinoj
Koro_Kokoro (მომხმარებლის პროფილი) 26 აპრილი, 2020 11:40:03
Off-Topic: noto al mi:sergejm:kun la kapo, ne la kaponHa..!
Kuŝigas la kapon. (transitiva)
Kuŝiĝas kun la kapo. (netransitiva)
dobri (მომხმარებლის პროფილი) 22 მაისი, 2021 13:35:52
Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 23 მაისი, 2021 10:29:09
Kapitalismo estas sekto, kies adeptoj rituale kuŝiĝas ĉe la itala landlimo, la kapo en tiu lando kaj la cetero de la korpo ekstere.Kapitalismo estas sekto, kies adeptoj rituale kuŝiĝas ĉe la itala landlimo, la kapo (kuŝante) en tiu lando kaj la cetero de la korpo (kuŝante) ekstere.
sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 28 მაისი, 2021 05:20:12
Kap-ital-o estas italo kun kapo, do itala sciencisto, ekz. Leonardo da Vinci.
Kap-ital-ist-o estas komercisto, kiu uzas inventojn, faritaj de ĉi tiuj italoj.
Kap-ital-ism-o estas kiam regas ĉi tiuj komercistoj.