Al la enhavo

Operaciumo

de sigkalis, 2008-aŭgusto-09

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

sigkalis (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-09 11:18:56

Mi uzas Ubuntu Linukson. Kiun operaciumon vi uzas? Kial?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-09 11:29:10

Mi uzas Vindozon XP. Kial? Mi ĝin ŝatas.

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-09 16:12:46

Mi ankaŭ uzas linukson (Gentoo Linu'x). Ĉar mi ankaŭ mem programas mi tre ŝatas havi la eblecon rigardi aŭ eĉ ŝanĝi ĉiun programon de la sistemo.
Mi ankaŭ pensas, ke Esperanto kaj Linukso estas similaj. Esperanto estis kreita de Zamenhof kiu poste rezignis pri ĉiuj rajtoj pri la lingvo, samkiel Linus Torvalds kreis Linukson kaj poste donis ĝin al la homaro.

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-09 16:35:09

Ankaŭ mi uzas Linukson, sed Ubuntu 8.04.
Laŭ mi estas bone sendependiĝi de la monopolo de "MicroSoft" (svede "PytteMjuk").
En Linukso preskaŭ ne estas viruzoj kaj multaj programoj bezonataj estas senpage haveblaj.

diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-09 18:18:33

Ankaŭ mi uzas Ubuntun. Antaŭ tio mi uzis Micro$oftan Vindozon rido.gif

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-09 20:28:43

Mi uzas Mac OS 10.4 private kaj Vindozon labore.

Private mi certe ne volas uzi Vindozon sed nur Mac OS.

Geraldo

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-09 21:48:03

Mi uzas Vindozon Vidon (aŭ Windows Vista), kaj mi ŝatas multe.

Sed multe da videoludoj ne funkcias kun ĉi tiu operaciumo malgajo.gif

sigkalis (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-10 05:16:06

Ĉu vi povas korekti la eraron en la demando?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-10 10:39:08

sigkalis:Ĉu vi eblas ĝustigi eraron en demando?
Bedaŭrinde, tio ne eblas. Oni ne povas korekti erarojn aŭ ŝanĝi skribitajn nomojn de fadenoj aŭ temojn de voĉdonadoj.
Sed tio estus dezirinda, ĉu ne?

Lernu!-programistoj, esploru kaj pripensu la aferon, BV!

Reen al la supro