Tästä sisältöön

Operaciumo

sigkalis :lta, 9. elokuuta 2008

Viestejä: 7

Kieli: Esperanto

sigkalis (Näytä profiilli) 9. elokuuta 2008 11.18.56

Mi uzas Ubuntu Linukson. Kiun operaciumon vi uzas? Kial?

horsto (Näytä profiilli) 9. elokuuta 2008 16.12.46

Mi ankaŭ uzas linukson (Gentoo Linu'x). Ĉar mi ankaŭ mem programas mi tre ŝatas havi la eblecon rigardi aŭ eĉ ŝanĝi ĉiun programon de la sistemo.
Mi ankaŭ pensas, ke Esperanto kaj Linukso estas similaj. Esperanto estis kreita de Zamenhof kiu poste rezignis pri ĉiuj rajtoj pri la lingvo, samkiel Linus Torvalds kreis Linukson kaj poste donis ĝin al la homaro.

AlfRoland (Näytä profiilli) 9. elokuuta 2008 16.35.09

Ankaŭ mi uzas Linukson, sed Ubuntu 8.04.
Laŭ mi estas bone sendependiĝi de la monopolo de "MicroSoft" (svede "PytteMjuk").
En Linukso preskaŭ ne estas viruzoj kaj multaj programoj bezonataj estas senpage haveblaj.

diogotux (Näytä profiilli) 9. elokuuta 2008 18.18.33

Ankaŭ mi uzas Ubuntun. Antaŭ tio mi uzis Micro$oftan Vindozon rido.gif

EL_NEBULOSO (Näytä profiilli) 9. elokuuta 2008 20.28.43

Mi uzas Mac OS 10.4 private kaj Vindozon labore.

Private mi certe ne volas uzi Vindozon sed nur Mac OS.

Geraldo

Hispanio (Näytä profiilli) 9. elokuuta 2008 21.48.03

Mi uzas Vindozon Vidon (aŭ Windows Vista), kaj mi ŝatas multe.

Sed multe da videoludoj ne funkcias kun ĉi tiu operaciumo malgajo.gif

sigkalis (Näytä profiilli) 10. elokuuta 2008 5.16.06

Ĉu vi povas korekti la eraron en la demando?

Takaisin ylös