Mergi la conținut

Operaciumo

de sigkalis, 9 august 2008

Contribuții/Mesaje: 9

Limbă: Esperanto

sigkalis (Arată profil) 9 august 2008, 11:18:56

Mi uzas Ubuntu Linukson. Kiun operaciumon vi uzas? Kial?

Terurĉjo (Arată profil) 9 august 2008, 11:29:10

Mi uzas Vindozon XP. Kial? Mi ĝin ŝatas.

horsto (Arată profil) 9 august 2008, 16:12:46

Mi ankaŭ uzas linukson (Gentoo Linu'x). Ĉar mi ankaŭ mem programas mi tre ŝatas havi la eblecon rigardi aŭ eĉ ŝanĝi ĉiun programon de la sistemo.
Mi ankaŭ pensas, ke Esperanto kaj Linukso estas similaj. Esperanto estis kreita de Zamenhof kiu poste rezignis pri ĉiuj rajtoj pri la lingvo, samkiel Linus Torvalds kreis Linukson kaj poste donis ĝin al la homaro.

AlfRoland (Arată profil) 9 august 2008, 16:35:09

Ankaŭ mi uzas Linukson, sed Ubuntu 8.04.
Laŭ mi estas bone sendependiĝi de la monopolo de "MicroSoft" (svede "PytteMjuk").
En Linukso preskaŭ ne estas viruzoj kaj multaj programoj bezonataj estas senpage haveblaj.

diogotux (Arată profil) 9 august 2008, 18:18:33

Ankaŭ mi uzas Ubuntun. Antaŭ tio mi uzis Micro$oftan Vindozon rido.gif

EL_NEBULOSO (Arată profil) 9 august 2008, 20:28:43

Mi uzas Mac OS 10.4 private kaj Vindozon labore.

Private mi certe ne volas uzi Vindozon sed nur Mac OS.

Geraldo

Hispanio (Arată profil) 9 august 2008, 21:48:03

Mi uzas Vindozon Vidon (aŭ Windows Vista), kaj mi ŝatas multe.

Sed multe da videoludoj ne funkcias kun ĉi tiu operaciumo malgajo.gif

sigkalis (Arată profil) 10 august 2008, 05:16:06

Ĉu vi povas korekti la eraron en la demando?

Terurĉjo (Arată profil) 10 august 2008, 10:39:08

sigkalis:Ĉu vi eblas ĝustigi eraron en demando?
Bedaŭrinde, tio ne eblas. Oni ne povas korekti erarojn aŭ ŝanĝi skribitajn nomojn de fadenoj aŭ temojn de voĉdonadoj.
Sed tio estus dezirinda, ĉu ne?

Lernu!-programistoj, esploru kaj pripensu la aferon, BV!

Înapoi mai sus