Al la enhavo

Kie ili estas?

de nigrarozo, 2008-aŭgusto-11

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

nigrarozo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-11 14:35:25

Antaŭ ol komenci, mi redankas tiujn kiuj ĝentile komentis "Ekstertera Vivo"; due, mi deziras proponi alian similan temon: mi mallonge traktos la aferon, proponitan de Jan Aleksan, pri "eksterteraj civilizacioj".

Kompreneble, kiam oni parolas pri ekstertera vivo, tio ne signifas aŭtomate "inteligenta vivo".
Per la projekto SETI, homo estas serĉanta pruvojn pri aliaj inteligentaj estaĵoj. Tia ĉi serĉo daŭras jam de longa tempo sed bedaŭrinde, ĝiaj rezultoj ne ŝajnas esti tiel entuziasmaj (en la senco, ke nenia ekstertera radiosignalo estas alveninta de la profunda spaco, ĝis ni...
Klare la kosmo estas tre vasta, tial, ankaŭ por trovi ion grandan kiel alia sunsistemo, tio estas kiel serĉi nadlon en pajlejo!

Tamen, en ĉiu okazo...

☻ Povus ekzisti ekstertera vivo sed ne de inteligenta tipo;

☻ Povus ekzisti alia ekstertera civilizacio, sed malpli progresinta ol nia;

☻ povus ekzisti almenaŭ unu ekstertera civilizacio pli progresinta ol nia, sed tio ne signifas necese ankaŭ pli komprenema aŭ amema ol nia...

☻ Konsiderante nian teknologian progreson dum la lastaj jardekoj, ili, nome la eksterteranoj, povus esti jam ĉi tie.

Sebasities (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-11 16:49:30

Mi legis pri projekto "SETI" en revuo de Asocio franca de astronomio ("Ciel et espace" : "Ĉielo kaj spaco"). Tiu projekto estas interesa sed, kiel vi diras, sen rezultato ĝis nun.
Vi diras ankaŭ :
nigrarozo:☻ Konsiderante nian teknologian progreson dum la lastaj jardekoj, ili, nome la eksterteranoj, povus esti jam ĉi tie.
Eble : mi ne scias. Ekzistas tamen establo oficiala de Francio kiu studas serioze kazojn de NIFO en Francio. Ĝi nomiĝas "GEIPAN" (sekcio de "CNES" : "Centro nacia de studadoj spacaj") kaj jen ĝia reta adreso : http://www.cnes-geipan.fr/ , sed ĝi nur estas en franca lingvo. 23% da kazoj studitaj estas sen ekspliko scienca ebla.

gaijutis (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-12 15:24:42

Mi rekomendas legado de "Mi estis en Venuso", aŭtoro "Salvador Villanueva Medina" (versio hispanlingvo "Yo Estuve en Venus").

La homaro serĉas vivon malproksime Tera, sed ni forgesis ke ĝi vere havas vivon multe proksime. Venuso estas ekzemplo.

La plej bona ekzemplo estas la suno. Se ĝi/li donas nin vivon, ĉar ne povas ĝi/li havas multe da vivon?

Nia karnkorpo kaj nia pezaj ŝipoj vere ne povas aproksimi suno; sed nia almo/atimo/spirito povas iri kaj veni al suno libere.

gaijutis (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-12 15:26:46

Kaj principe, la suno, venuso ktp. havas vivon multe supra ol nia.

Polako (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-12 16:27:01

La homaro serĉas vivon malproksime Tera, sed ni forgesis ke ĝi vere havas vivon multe proksime. Venuso estas ekzemplo.

La plej bona ekzemplo estas la suno. Se ĝi/li donas nin vivon, ĉar ne povas ĝi/li havas multe da vivon?
Kiel oni povas aserti ke vere ekzistas vivo tie?

gaijutis (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-12 23:55:30

Polako:
Se ĝi/li donas nin vivon, ĉar ne povas ĝi/li havas multe da vivon?
Kiel oni povas aserti ke vere ekzistas vivo tie?
Egale la Kristo donas vivon al tuta universo, nia malgranda suno donas vivon al nia vivformoj: plantoj, bestoj, mineraloj (la planedo Tera estas giganta minerala vivformo - ni estas nur bakterio sur ĝia haŭto/pelto).

La Kristo estas la suno de niajn atmojn/spiritojn. Tiel, la suno estas la vivo de niajn korpojn.

Dubas vin ke la Kristo estas vivo? Tiel estas la suno!

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 07:22:30

Jes, vere mi dubas. Mi kredas je Toro, dio de la fulmotondro, kaj je Odino. okulumo.gif

diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 16:27:00

gaijutis:Dubas vin ke la Kristo estas vivo? Tiel estas la suno!
Ho, vi parolas tiom sensence! Ĉu vi drinkis?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 16:35:06

Mi estas kredanto je Dio, sed mi pensas ke scienco kaj religio estas du diferencaj aferoj. Mi pensas ankaŭ ke religio kaj filozofio demandas : "KiAl aferoj estas tiel?" dum scienco demandas "KiEl aferoj estas, funkcias?"
Mi pensas ke la demando de Nigrarozo estas "Kie ili estas ?" kaj li (aŭ ŝi) parolas pri "ekstertera vivo, tio ne signifas aŭtomate 'inteligenta vivo'".
Do, laŭ mi, lia (aŭ ŝia) demando estas plimulte "KiEl aferoj estas ? Ĉu la vivo nur estas tera aŭ ĉu la vivo estas tera kaj ekstertera ?" Do, tiu demando, laŭ mi, estas scienca demando. (Nigrarozo povas korekti min se mi eraras.)
Parto de la respondo eble venos per sciencaj spacaj sondiloj kiujn homoj sendis al planeto Marso kaj sendos al Titano, luno de Saturno, por serĉi spurojn de vivo mikroba.

gaijutis (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 23:13:06

Sebasities:Mi estas kredanto je Dio, sed mi pensas ke scienco kaj religio estas du diferencaj aferoj.
Gloro je Dio!

Mi ne konsentas vin, ĉar mi pensas ke vera scieco kaj religio kaj politiko kaj arto kaj filozofio devas havi la saman originon: la atmo/spirito.

Hodiaŭ la homaro nomas "sciencon" la studon de materialo kaj energio. Sed dum la homoj ne agnoski la esenco, la absoluto, li/ni ne vere scios vera scienco.

La vivo ekzistas ĉie; ĝi povas akomodi ajn medio. Ekde la marfundo ĝis la koro de la steloj.

Ke la Kristo beniĝi vin amikojn!

Reen al la supro